Jeremiah 16

Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
耶和华的话又临到我说:
Ne prenu al vi edzinon, kaj ne havu filojn nek filinojn, sur ĉi tiu loko.
「你在这地方不可娶妻,生儿养女。
Ĉar tiele diras la Eternulo pri la filoj kaj filinoj, kiuj naskiĝas sur ĉi tiu loko, pri iliaj patrinoj, kiuj naskas ilin, kaj pri iliaj patroj, kiuj naskigas ilin en ĉi tiu lando:
因为论到在这地方所生的儿女,又论到在这国中生养他们的父母,耶和华如此说:
Per diversaj doloraj mortoj ili mortos; ili ne estos priplorataj nek enterigitaj, ili estos kiel sterko sur la supraĵo de la tero; de glavo kaj de malsato ili pereos, kaj iliaj kadavroj estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero.
他们必死得甚苦,无人哀哭,必不得葬埋,必在地上像粪土,必被刀剑和饥荒灭绝;他们的尸首必给空中的飞鸟和地上的野兽作食物。」
Ĉar tiele diras la Eternulo: Ne eniru en la domon de plorado, ne iru funebri, kaj ne konsolu ilin; ĉar Mi forprenis de tiu popolo Mian pacon, diras la Eternulo, la favorkorecon kaj la kompaton.
耶和华如此说:「不要进入丧家,不要去哀哭,也不要为他们悲伤,因我已将我的平安、慈爱、怜悯从这百姓夺去了。这是耶和华说的。
Mortos la granduloj kaj la malgranduloj en tiu lando; ili ne estos enterigitaj nek priplorataj; oni ne faros al si tranĉojn nek kalvaĵon pro ili.
连大带小,都必在这地死亡,不得葬埋。人必不为他们哀哭,不用刀划身,也不使头光秃。
Oni ne disdonos inter ili panon de funebro, por konsoli ilin pri la mortinto, kaj oni ne trinkigos al ili kalikon de konsolo pri ilia patro kaj pri ilia patrino.
他们有丧事,人必不为他们擘饼,因死人安慰他们;他们丧父丧母,人也不给他们一杯酒安慰他们。
Ankaŭ en la domon de festeno ne iru, por sidi kun ili, por manĝi kaj trinki.
你不可进入宴乐的家,与他们同坐吃喝。
Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi forigos de ĉi tiu loko antaŭ viaj okuloj kaj dum via vivo la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino.
因为万军之耶和华─以色列的 神如此说:你们还活著的日子在你们眼前,我必使欢喜和快乐的声音,新郎和新妇的声音,从这地方止息了。
Kiam vi diros al tiu popolo ĉiujn ĉi tiujn vortojn, kaj ili diros al vi: Pro kio la Eternulo eldiris pri ni tiun tutan grandan malfeliĉon? kia estas nia krimo, kaj kia estas nia peko, kiun ni pekis antaŭ la Eternulo, nia Dio? —
你将这一切的话指示这百姓。他们问你说:『耶和华为什么说,要降这大灾祸攻击我们呢?我们有什么罪孽呢?我们向耶和华─我们的 神犯了什么罪呢?』
tiam diru al ili: Pro tio, ke viaj patroj forlasis Min, diras la Eternulo, kaj sekvis aliajn diojn kaj servis kaj adorkliniĝis al ili, dum Min ili forlasis kaj Mian instruon ne obeis;
你就对他们说:『耶和华说:因为你们列祖离弃我,随从别神,事奉敬拜,不遵守我的律法,
kaj vi agas ankoraŭ pli malbone ol viaj patroj, kaj ĉiu el vi sekvas la obstinecon de sia malbona koro, ne aŭskultante Min;
而且你们行恶比你们列祖更甚;因为各人随从自己顽梗的恶心行事,甚至不听从我,
tial Mi elĵetos vin el ĉi tiu lando en landon, kiun ne konis vi nek viaj patroj, kaj vi servos tie al aliaj dioj tage kaj nokte, ĉar Mi ne donos al vi indulgon.
所以我必将你们从这地赶出,直赶到你们和你们列祖素不认识的地。你们在那里必昼夜事奉别神,因为我必不向你们施恩。』」
Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta;
耶和华说:「日子将到,人必不再指著那领以色列人从埃及地上来之永生的耶和华起誓,
sed: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando norda, kaj el ĉiuj landoj, kien Li dispelis ilin; ĉar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi donis al iliaj patroj.
却要指著那领以色列人从北方之地,并赶他们到的各国上来之永生的耶和华起誓,并且我要领他们再入我从前赐给他们列祖之地。」
Jen Mi sendos multe da fiŝkaptistoj, diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da ĉasistoj, por ĉasi ilin de ĉiu monto, de ĉiu monteto, kaj el la fendoj de la rokoj.
耶和华说:「我要召许多打鱼的把以色列人打上来,然后我要召许多打猎的,从各山上、各冈上、各石穴中猎取他们。
Ĉar Miaj okuloj vidas ĉiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaŭ Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kaŝitaj antaŭ Miaj okuloj.
因我的眼目察看他们的一切行为;他们不能在我面前遮掩,他们的罪孽也不能在我眼前隐藏。
Antaŭ ĉio Mi duoble pagos pro iliaj malbonagoj kaj iliaj pekoj, pro tio, ke ili malpurigis Mian landon: per la kadavroj de siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj ili plenigis Mian heredaĵon.
我先要加倍报应他们的罪孽和罪恶;因为他们用可憎之尸玷污我的地土,又用可厌之物充满我的产业。」
Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifuĝo en tempo de malfeliĉo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros: Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantaĵo, ili taŭgas por nenio.
耶和华啊,你是我的力量,是我的保障;在苦难之日是我的避难所。列国人必从地极来到你这里,说:我们列祖所承受的,不过是虚假,是虚空无益之物。
Ĉu povas homo fari al si diojn? ili ne estas ja dioj.
人岂可为自己制造神呢?其实这不是神。
Tial jen Mi prudentigos ilin; tiun fojon Mi sentigos al ili Mian manon kaj Mian forton; kaj ili ekscios, ke Mia nomo estas Eternulo.
耶和华说:「我要使他们知道,就是这一次使他们知道我的手和我的能力。他们就知道我的名是耶和华了。」