Jeremiah 14

Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Jeremia koncerne la senpluvecon.
耶和华论到干旱之灾的话临到耶利米:
Judujo funebras, ĝiaj pordegoj malĝoje nigriĝis, klinite al la tero, kaj plora kriado leviĝas el Jerusalem.
犹大悲哀,城门衰败。众人披上黑衣坐在地上;耶路撒冷的哀声上达。
Ĝiaj potenculoj sendas siajn subulojn, por alporti akvon; ĉi tiuj venas al la putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne siajn vazojn malplenajn, ili hontas, konsterniĝas, kaj kovras sian kapon.
他们的贵冑打发家僮打水;他们来到水池,见没有水,就拿著空器皿,蒙羞惭愧,抱头而回。
Ĉar la tero dezertiĝis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsterniĝis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon.
耕地的也蒙羞抱头;因为无雨降在地上,地都干裂。
Eĉ cervino, naskinta sur la kampo, forlasas sian idon, ĉar ne ekzistas verdaĵo.
田野的母鹿生下小鹿,就撇弃,因为无草。
Sovaĝaj azenoj staras sur montetoj, glutas aeron kiel ŝakaloj; senbriliĝis iliaj okuloj, ĉar ne ekzistas herbo.
野驴站在净光的高处,喘气好像野狗;因为无草,眼目失明。
Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; ĉar granda estas nia perfido, ni pekis antaŭ Vi.
耶和华啊,我们的罪孽虽然作见证告我们,还求你为你名的缘故行事。我们本是多次背道,得罪了你。
Ho espero de Izrael kaj lia savanto en tempo de malfeliĉo! kial Vi estas kiel fremdulo en la lando, kiel pasanto, kiu eniris nur por tradormi la nokton?
以色列所盼望、在患难时作他救主的啊,你为何在这地像寄居的,又像行路的只住一宵呢?
Kial Vi estas kiel homo konfuzita, kiel fortulo, kiu ne povas helpi? Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin.
你为何像受惊的人,像不能救人的勇士呢?耶和华啊,你仍在我们中间;我们也称为你名下的人,求你不要离开我们。
Tiele diras la Eternulo pri ĉi tiu popolo: Ili amas vagi, ili ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn.
耶和华对这百姓如此说:这百姓喜爱妄行(原文是飘流),不禁止脚步,所以耶和华不悦纳他们。现今要记念他们的罪孽,追讨他们的罪恶。
Kaj la Eternulo diris al mi: Ne preĝu por ĉi tiu popolo, por ĝia bono.
耶和华又对我说:「不要为这百姓祈祷求好处。
Se ili fastos, Mi ne aŭskultos ilian preĝon, kaj se ili alportos bruloferojn kaj farunoferojn, Mi ne estos favora al ili; sed Mi ekstermos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto.
他们禁食的时候,我不听他们的呼求;他们献燔祭和素祭,我也不悦纳;我却要用刀剑、饥荒、瘟疫灭绝他们。」
Tiam mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la profetoj diras al ili: Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos ĉe vi, ĉar veran pacon Mi donos al vi sur ĉi tiu loko.
我就说:「唉!主耶和华啊,那些先知常对他们说:『你们必不看见刀剑,也不遭遇饥荒;耶和华要在这地方赐你们长久的平安。』」
Sed la Eternulo diris al mi: Malveraĵon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorĉaĵon, idolaĵon, kaj trompaĵon de sia koro.
耶和华对我说:「那些先知托我的名说假预言,我并没有打发他们,没有吩咐他们,也没有对他们说话;他们向你们预言的,乃是虚假的异象和占卜,并虚无的事,以及本心的诡诈。
Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj: Ĉar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en ĉi tiu lando — per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj;
所以耶和华如此说:论到托我名说预言的那些先知,我并没有打发他们;他们还说这地不能有刀剑饥荒,其实那些先知必被刀剑饥荒灭绝。
kaj la popolo, al kiu ili profetas, estos disĵetita sur la stratojn de Jerusalem per malsato kaj glavo, kaj neniu ilin enterigos — ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj filinoj; kaj Mi elverŝos sur ilin ilian malbonecon.
听他们说预言的百姓必因饥荒刀剑抛在耶路撒冷的街道上,无人葬埋。他们连妻子带儿女,都是如此。我必将他们的恶倒在他们身上(或译:我必使他们罪恶的报应临到他们身上)。」
Kaj diru al ili jenon: Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne ĉesas, ĉar granda malfeliĉo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, frapo tre doloriga.
你要将这话对他们说:愿我眼泪汪汪,昼夜不息,因为我百姓(原文是民的处女)受了裂口破坏的大伤。
Kiam mi eliras sur la kampon, mi vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en la urbon, mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaŭ la profetoj kaj pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas.
我若出往田间,就见有被刀杀的;我若进入城内,就见有因饥荒患病的;连先知带祭司在国中往来,也是毫无知识(或译:不知怎样才好)。
Ĉu Vi tute forpuŝis Jehudan? ĉu Via animo eksentis abomenon kontraŭ Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis tempon de resaniĝo, sed ni havas nur teruron.
你全然弃掉犹大吗?你心厌恶锡安吗?为何击打我们,以致无法医治呢?我们指望平安,却得不著好处;指望痊癒,不料,受了惊惶。
Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; ĉar ni pekis antaŭ Vi.
耶和华啊,我们承认自己的罪恶,和我们列祖的罪孽,因我们得罪了你。
Pro Via nomo ne malestimegu nin, ne malaltigu la tronon de Via gloro; memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni.
求你为你名的缘故,不厌恶我们,不辱没你荣耀的宝座。求你追念,不要背了与我们所立的约。
Ĉu inter la idoloj de la nacioj ekzistas tiaj, kiuj povas doni pluvon? ĉu la ĉielo per si mem donas pluvegon? Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al Vi, ĉar Vi faras ĉion ĉi tion.
外邦人虚无的神中有能降雨的吗?天能自降甘霖吗?耶和华─我们的 神啊,能如此的不是你吗?所以,我们仍要等候你,因为这一切都是你所造的。