Jeremiah 12

Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco: kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj ĉiuj perfiduloj vivas trankvile?
耶和华啊,我与你争辩的时候,你显为义;但有一件,我还要与你理论:恶人的道路为何亨通呢?大行诡诈的为何得安逸呢?
Vi plantis ilin, kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn; proksima Vi estas en ilia buŝo, sed malproksima de ilia interno.
你栽培了他们,他们也扎了根,长大,而且结果。他们的口是与你相近,心却与你远离。
Sed min, ho Eternulo, Vi konas; Vi vidis kaj esploris, kia estas mia koro koncerne Vin. Pelu ilin, kiel ŝafojn al la buĉo, kaj apartigu ilin por la tago de mortigo.
耶和华啊,你晓得我,看见我,察验我向你是怎样的心。求你将他们拉出来,好像将宰的羊,叫他们等候杀戮的日子。
Kiel longe Vi tenos la landon en malĝojo kaj la herbo sur ĉiuj kampoj velkos? Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj, kiuj diras: Li ne scias, kio estos al ni.
这地悲哀,通国的青草枯干,要到几时呢?因其上居民的恶行,牲畜和飞鸟都灭绝了。他们曾说:他看不见我们的结局。
Se vi kuras kun piedirantoj kaj ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun ĉevaloj? se vi esperas trovi sendanĝerecon en lando paca, kion vi faros ĉe la majesta Jordan?
耶和华说:你若与步行的人同跑,尚且觉累,怎能与马赛跑呢?你在平安之地,虽然安稳,在约旦河边的丛林要怎样行呢?
Ĉar eĉ viaj fratoj kaj la domo de via patro agas perfide kontraŭ vi, krias post vi plenvoĉe. Ne fidu ilin, eĉ se ili parolos al vi bone.
因为连你弟兄和你父家都用奸诈待你。他们也在你后边大声喊叫,虽向你说好话,你也不要信他们。
Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredaĵo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de ĝiaj malamikoj.
我离了我的殿宇,撇弃我的产业,将我心里所亲爱的交在他仇敌的手中。
Mia heredaĵo fariĝis por Mi kiel leono en la arbaro: ĝi ekblekegis kontraŭ Mi, tial Mi ĝin ekmalamis.
我的产业向我如林中的狮子,她发声攻击我,因此我恨恶她。
Mia heredaĵo fariĝis kiel diverskolora rabobirdo, kiun ĉirkaŭe atakis aliaj rabobirdoj. Venu, kolektiĝu, ĉiuj bestoj de la kampo, venu, por formanĝi ĝin.
我的产业向我岂如斑点的鸷鸟呢?鸷鸟岂在她四围攻击她呢?你们要去聚集田野的百兽,带来吞吃吧!
Multo da paŝtistoj ruinigis Mian vinberĝardenon, dispremis per la piedoj Mian kampoparton, Mian plej amatan kampoparton ili faris senfrukta dezerto.
许多牧人毁坏我的葡萄园,践踏我的分,使我美好的分变为荒凉的旷野。
Ili faris ĝin dezerto, kaj ĝia dezerteco plendas antaŭ Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio.
他们使地荒凉;地既荒凉,便向我悲哀。全地荒凉,因无人介意。
Sur ĉiujn altaĵojn en la dezerto venis ruinigantoj, ĉar la glavo de la Eternulo ekstermas ĉion de unu rando de la lando ĝis la alia; neniu karno estas indulgata.
灭命的都来到旷野中一切净光的高处;耶和华的刀从地这边直到地那边尽行杀灭。凡有血气的都不得平安。
Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de la Eternulo.
他们种的是麦子,收的是荆棘;劳劳苦苦却毫无益处。因耶和华的烈怒,你们必为自己的土产羞愧。
Tiele diras la Eternulo pri ĉiuj malbonaj najbaroj, kiuj tuŝis la posedaĵon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael: Jen Mi elŝiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el inter ili.
耶和华如此说:「一切恶邻,就是占据我使百姓以色列所承受产业的,我要将他们拔出本地,又要将犹大家从他们中间拔出来。
Kaj kiam Mi estos elŝirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos ĉiun al lia heredaĵo kaj ĉiun en lian landon.
我拔出他们以后,我必转过来怜悯他们,把他们再带回来,各归本业,各归故土。
Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo, por ĵuri per Mia nomo: Kiel vivas la Eternulo, simile al tio, kiel ili lernigis al Mia popolo ĵuri per Baal, tiam ili estos konstrue aranĝitaj inter Mia popolo.
他们若殷勤学习我百姓的道,指著我的名起誓说:『我指著永生的耶和华起誓』,正如他们从前教我百姓指著巴力起誓,他们就必建立在我百姓中间。
Sed se ili ne aŭskultos, tiam Mi tute elŝiros tiun popolon kaj ekstermos ĝin, diras la Eternulo.
他们若是不听,我必拔出那国,拔出而且毁灭。这是耶和华说的。」