James 5

Atentu nun, riĉuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj.
嗐!你们这些富足人哪,应当哭泣、号咷,因为将有苦难临到你们身上。
Via riĉo putriĝis, kaj viaj vestoj konsumiĝas de tineoj.
你们的财物坏了,衣服也被虫子咬了。
Via oro kaj via arĝento rustiĝis; kaj ilia rusto atestos kontraŭ vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron.
你们的金银都长了锈;那锈要证明你们的不是,又要吃你们的肉,如同火烧。你们在这末世只知积儹钱财。
Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falĉis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot.
工人给你们收割庄稼,你们亏欠他们的工钱,这工钱有声音呼叫,并且那收割之人的冤声已经入了万军之主的耳了。
Vi luksadis sur la tero, kaj diboĉadis; vi nutradis viajn korojn en tago de buĉado.
你们在世上享美福,好宴乐,当宰杀的日子竟娇养你们的心。
Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontraŭstaras al vi.
你们定了义人的罪,把他杀害,他也不抵挡你们。
Paciencu do, fratoj, ĝis la alveno de la Sinjoro. Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri ĝi, ĝis ĝi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon.
弟兄们哪,你们要忍耐,直到主来。看哪,农夫忍耐等候地里宝贵的出产,直到得了秋雨春雨。
Vi ankaŭ paciencu; fortikigu viajn korojn; ĉar la alveno de la Sinjoro alproksimiĝas.
你们也当忍耐,坚固你们的心,因为主来的日子近了。
Ne murmuru, fratoj, unu kontraŭ la alia, por ke vi ne estu juĝataj; jen la juĝisto staras antaŭ la pordoj.
弟兄们,你们不要彼此埋怨,免得受审判。看哪,审判的主站在门前了。
Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro.
弟兄们,你们要把那先前奉主名说话的众先知当作能受苦能忍耐的榜样。
Jen ni nomas feliĉaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi aŭdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.
那先前忍耐的人,我们称他们是有福的。你们听见过约伯的忍耐,也知道主给他的结局,明显主是满心怜悯,大有慈悲。
Sed antaŭ ĉio, miaj fratoj, ne ĵuru, nek per la ĉielo, nek per la tero, nek per ia alia ĵuro; sed via jes estu jes, kaj via ne estu ne; por ke vi ne falu sub juĝon.
我的弟兄们,最要紧的是不可起誓;不可指著天起誓,也不可指著地起誓,无论何誓都不可起。你们说话,是,就说是;不是,就说不是,免得你们落在审判之下。
Ĉu iu el vi suferas? li preĝu. Ĉu iu estas gaja? li psalme kantu.
你们中间有受苦的呢,他就该祷告;有喜乐的呢,他就该歌颂。
Ĉu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro;
你们中间有病了的呢,他就该请教会的长老来;他们可以奉主的名用油抹他,为他祷告。
kaj la preĝo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li.
出于信心的祈祷要救那病人,主必叫他起来;他若犯了罪,也必蒙赦免。
Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.
所以你们要彼此认罪,互相代求,使你们可以得医治。义人祈祷所发的力量是大有功效的。
Elija estis homo samnatura, kiel ni, kaj li preĝis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur la teron dum tri jaroj kaj ses monatoj.
以利亚与我们是一样性情的人,他恳切祷告,求不要下雨,雨就三年零六个月不下在地上。
Kaj denove li preĝis; kaj la ĉielo donis pluvon, kaj la tero ekproduktis sian frukton.
他又祷告,天就降下雨来,地也生出土产。
Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin returnos,
我的弟兄们,你们中间若有失迷真道的,有人使他回转,
oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja forvago, savos animon el morto kaj kovros amason da pekoj.
这人该知道:叫一个罪人从迷路上转回便是救一个灵魂不死,并且遮盖许多的罪。