James 1

Jakobo, servisto de Dio kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo, al la dek du triboj, kiuj estas dispelitaj: Saluton!
作 神和主耶稣基督仆人的雅各请散住十二个支派之人的安。
Rigardu ĉion kiel ĝojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn,
我的弟兄们,你们落在百般试炼中,都要以为大喜乐;
sciante, ke la provado de via fido faras paciencon.
因为知道你们的信心经过试验,就生忍耐。
Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.
但忍耐也当成功,使你们成全、完备,毫无缺欠。
Sed se al iu el vi mankas saĝeco, li petu Dion, kiu donacas al ĉiuj malavare kaj ne riproĉas, kaj ĝi estos al li donata.
你们中间若有缺少智慧的,应当求那厚赐与众人、也不斥责人的 神,主就必赐给他。
Sed li petu en fido, neniel dubante; ĉar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan.
只要凭著信心求,一点不疑惑;因为那疑惑的人,就像海中的波浪,被风吹动翻腾。
Ĉar tiu homo ne pensu, ke li ricevos ion de la Sinjoro —
这样的人不要想从主那里得什么。
duoblanima homo, ŝanceliĝa en ĉiuj siaj vojoj.
心怀二意的人,在他一切所行的路上都没有定见。
Sed la malaltranga frato ĝoju pri sia alteco;
卑微的弟兄升高,就该喜乐;
kaj la riĉulo pri sia humiliĝo; ĉar kiel floro de herbo li forpasos.
富足的降卑,也该如此;因为他必要过去,如同草上的花一样。
Ĉar la suno leviĝas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj ĝia floro falas, kaj la gracio de ĝia formo pereas; tiel ankaŭ la riĉulo velkos en siaj vojoj.
太阳出来,热风刮起,草就枯干,花也凋谢,美容就消没了;那富足的人,在他所行的事上也要这样衰残。
Feliĉa estas la homo, kiu elportas tenton; ĉar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.
忍受试探的人是有福的,因为他经过试验以后,必得生命的冠冕;这是主应许给那些爱他之人的。
Neniu diru, kiam li estas tentata: Mi estas tentata de Dio; ĉar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun;
人被试探,不可说:「我是被 神试探」;因为 神不能被恶试探,他也不试探人。
sed ĉiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata.
但各人被试探,乃是被自己的私欲牵引诱惑的。
Tiam la dezirado, gravediĝinte, naskas pekon; kaj la peko, maturiĝinte, naskas morton.
私欲既怀了胎,就生出罪来;罪既长成,就生出死来。
Ne trompiĝu, miaj amataj fratoj.
我亲爱的弟兄们,不要看错了。
Ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, ĉe kiu ne povas ekzisti ŝanĝo, nek ombro de sinturnado.
各样美善的恩赐和各样全备的赏赐都是从上头来的,从众光之父那里降下来的;在他并没有改变,也没有转动的影儿。
Laŭ Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaŭ unuaaĵo de Liaj kreitaĵoj.
他按自己的旨意,用真道生了我们,叫我们在他所造的万物中好像初熟的果子。
Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed ĉiu rapidu aŭdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;
我亲爱的弟兄们,这是你们所知道的,但你们各人要快快的听,慢慢的说,慢慢的动怒,
ĉar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio.
因为人的怒气并不成就 神的义。
Tial, formetinte ĉian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.
所以,你们要脱去一切的污秽和盈余的邪恶,存温柔的心领受那所栽种的道,就是能救你们灵魂的道。
Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem.
只是你们要行道,不要单单听道,自己欺哄自己。
Ĉar se iu estas aŭskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizaĝon en spegulo;
因为听道而不行道的,就像人对著镜子看自己本来的面目,
ĉar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis.
看见,走后,随即忘了他的相貌如何。
Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan leĝon, la leĝon de libereco, kaj tiel restas, ne estante aŭskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.
惟有详细察看那全备、使人自由之律法的,并且时常如此,这人既不是听了就忘,乃是实在行出来,就在他所行的事上必然得福。
Se iu ŝajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.
若有人自以为虔诚,却不勒住他的舌头,反欺哄自己的心,这人的虔诚是虚的。
Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena: viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.
在 神我们的父面前,那清洁没有玷污的虔诚,就是看顾在患难中的孤儿寡妇,并且保守自己不沾染世俗。