Isaiah 66

Tiele diras la Eternulo: La ĉielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo?
耶和华如此说:天是我的座位;地是我的脚凳。你们要为我造何等的殿宇?哪里是我安息的地方呢?
Ĉion tion faris ja Mia mano, kaj tiel ĉio fariĝis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas: humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.
耶和华说:这一切都是我手所造的,所以就都有了。但我所看顾的,就是虚心(原文是贫穷)痛悔、因我话而战兢的人。
Unu buĉas bovon, alia mortigas homon; unu buĉoferas ŝafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia preĝas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo ĝuas ilian abomenindaĵon,
假冒为善的宰牛,好像杀人,献羊羔,好像打折狗项,献供物,好像献猪血,烧乳香,好像称颂偶像。这等人拣选自己的道路,心里喜悦行可憎恶的事。
tiel ankaŭ Mi elektos por ili petolantojn kaj venigos sur ilin tion, kion ili timis; ĉar Mi vokis, kaj neniu respondis; Mi parolis, kaj ili ne aŭskultis; sed ili faris malbonon antaŭ Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne plaĉis al Mi.
我也必拣选迷惑他们的事,使他们所惧怕的临到他们;因为我呼唤,无人答应;我说话,他们不听从;反倒行我眼中看为恶的,拣选我所不喜悦的。
Aŭskultu la parolon de la Eternulo, vi, kiuj respektegas Lian parolon: Viaj fratoj, kiuj vin malamas kaj forpuŝas pro Mia nomo, diras: La Eternulo montru Sian gloron, por ke ni vidu vian ĝojon! Sed ili estos hontigitaj.
你们因耶和华言语战兢的人当听他的话:你们的弟兄─就是恨恶你们,因我名赶出你们的,曾说:愿耶和华得荣耀,使我们得见你们的喜乐;但蒙羞的究竟是他们!
Aŭdiĝas brua voĉo el la urbo, voĉo el la templo, voĉo de la Eternulo, kiu repagas merititaĵon al Siaj malamikoj.
有喧哗的声音出自城中!有声音出于殿中!是耶和华向仇敌施行报应的声音!
Antaŭ ol ŝi eksentis dolorojn, ŝi naskis; antaŭ ol venis al ŝi la akuŝiĝaj suferoj, ŝi elfaligis filon.
锡安未曾劬劳就生产,未觉疼痛就生出男孩。
Kiu aŭdis ion similan? kiu vidis ion similan? ĉu la tero naskas en unu tago? ĉu naskiĝas popolo per unu fojo, kiel, apenaŭ eksentinte naskajn dolorojn, tuj naskis Cion siajn filojn?
国岂能一日而生?民岂能一时而产?因为锡安一劬劳便生下儿女,这样的事谁曾听见?谁曾看见呢?
Ĉu Mi, malfermante la uteron, ne lasus naski? diras la Eternulo. Ĉu Mi, kiu pretigis la naskon, mem ĝin haltigus? diras via Dio.
耶和华说:我既使她临产,岂不使她生产呢?你的 神说:我既使她生产,岂能使她闭胎不生呢?
Ĝoju kun Jerusalem kaj estu gajaj pri ĝi ĉiuj ĝiaj amantoj; forte ĝoju pri ĝi ĉiuj, kiuj ploris pri ĝi.
你们爱慕耶路撒冷的都要与她一同欢喜快乐;你们为她悲哀的都要与她一同乐上加乐;
Suĉu kaj satiĝu el la brusto de ĝiaj konsoloj; suĉu kaj ĝuu la abundon de ĝia gloro.
使你们在她安慰的怀中吃奶得饱,使他们得她丰盛的荣耀,犹如挤奶,满心喜乐。
Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi fluigos sur ĝin pacon kiel riveron, kaj la riĉaĵon de la popoloj kiel disverŝiĝintan torenton, por ke vi suĉu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj.
耶和华如此说:我要使平安延及她,好像江河,使列国的荣耀延及她,如同涨溢的河。你们要从中享受(原文是咂);你们必蒙抱在肋旁,摇弄在膝上。
Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos; kaj en Jerusalem vi estos konsolataj.
母亲怎样安慰儿子,我就照样安慰你们;你们也必因(或译:在)耶路撒冷得安慰。
Kaj vi vidos, kaj ĝojos via koro, kaj viaj ostoj vigliĝos kiel freŝa verdaĵo; kaj la mano de la Eternulo fariĝos konata al Liaj servantoj, kaj Lia kolero al Liaj malamikoj.
你们看见,就心中快乐;你们的骨头必得滋润像嫩草一样;而且耶和华的手向他仆人所行的必被人知道;他也要向仇敌发恼恨。
Ĉar jen la Eternulo venos en fajro, kaj Lia ĉaro estos kiel ventego, por elverŝi en ardo Sian koleron kaj en flama fajro Sian indignon.
看哪,耶和华必在火中降临;他的车辇像旋风,以烈怒施行报应,以火焰施行责罚;
Ĉar per fajro kaj glavo la Eternulo faros juĝon super ĉiu karno; kaj multaj estos la frapitoj de la Eternulo.
因为耶和华在一切有血气的人身上,必以火与刀施行审判;被耶和华所杀的必多。
Tiuj, kiuj sanktigas kaj purigas sin por la ĝardenoj, starante post unu en la mezo, kiuj manĝas viandon de porko kaj abomenindaĵon kaj musojn, ĉiuj kune estos ekstermitaj, diras la Eternulo.
那些分别为圣、洁净自己的,进入园内跟在其中一个人的后头,吃猪肉和仓鼠并可憎之物,他们必一同灭绝;这是耶和华说的。
Kaj por Mi, pro iliaj faroj kaj intencoj, venis la tempo kolekti ĉiujn popolojn kaj gentojn, por ke ili venu kaj vidu Mian gloron.
我知道他们的行为和他们的意念。时候将到,我必将万民万族(族:原文是舌)聚来,看见我的荣耀,
Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la saviĝintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarŝiŝ, Pul, kaj Lud, al la streĉantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne aŭdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.
我要显神迹(或译:记号)在他们中间。逃脱的,我要差到列国去,就是到他施、普勒、拉弓的路德和土巴、雅完,并素来没有听见我名声、没有看见我荣耀辽远的海岛;他们必将我的荣耀传扬在列国中。
Kaj ili venigos ĉiujn viajn fratojn el inter ĉiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur ĉevaloj kaj ĉaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo.
他们必将你们的弟兄从列国中送回,使他们或骑马,或坐车,坐轿,骑骡子,骑独峰驼,到我的圣山耶路撒冷,作为供物献给耶和华,好像以色列人用洁净的器皿盛供物奉到耶和华的殿中;这是耶和华说的。
Kaj el ili Mi prenos al Mi pastrojn kaj Levidojn, diras la Eternulo.
耶和华说:我也必从他们中间取人为祭司,为利未人。
Ĉar kiel la nova ĉielo kaj la nova tero, kiujn Mi kreos, staros antaŭ Mi, diras la Eternulo, tiel staros via idaro kaj via nomo.
耶和华说:我所要造的新天新地,怎样在我面前长存;你们的后裔和你们的名字也必照样长存。
Kaj regule en ĉiu monatkomenco kaj en ĉiu sabato venos ĉiu karno, por adorkliniĝi antaŭ Mi, diras la Eternulo.
每逢月朔、安息日,凡有血气的必来在我面前下拜。这是耶和华说的。
Kaj ili eliros kaj vidos la kadavrojn de la homoj, kiuj malbonagis kontraŭ Mi; ĉar ilia vermo ne mortos kaj ilia fajro ne estingiĝos, kaj ili estos abomenindaĵo por ĉiu karno.
他们必出去观看那些违背我人的尸首;因为他们的虫是不死的;他们的火是不灭的;凡有血气的都必憎恶他们。