Isaiah 57

La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo.
义人死亡,无人放在心上;虔诚人被收去,无人思念。这义人被收去是免了将来的祸患;
Kiu iras ĝustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kuŝejo.
他们得享(原文是进入)平安。素行正直的,各人在坟里(原文是床上)安歇。
Sed venu ĉi tien vi, ho filoj de sorĉistino, idoj de adultulo kaj malĉastulino!
你们这些巫婆的儿子,奸夫和妓女的种子,都要前来!
Kiun vi mokegas? kontraŭ kiu vi malfermegas la buŝon kaj elŝovas la langon? ĉu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo,
你们向谁戏笑?向谁张口吐舌呢?你们岂不是悖逆的儿女,虚谎的种类呢?
kiuj varmiĝas en la arbaretoj, sub ĉiu verdbranĉa arbo; kiuj buĉas la infanojn en la valoj, sub la elstarantaj rokoj?
你们在橡树中间,在各青翠树下欲火攻心;在山谷间,在石穴下杀了儿女;
Inter la glataĵoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi verŝis verŝoferojn, alportis farunoferojn; ĉu Mi povas esti kontenta pri tio?
在谷中光滑石头里有你的分。这些就是你所得的分;你也向他浇了奠祭,献了供物,因这事我岂能容忍吗?
Sur monto alta kaj levita vi starigis vian kuŝejon, vi tien supreniris, por buĉi oferojn.
你在高而又高的山上安设床榻,也上那里去献祭。
Kaj malantaŭ la pordo kaj la fostoj vi starigis vian simbolon; ĉar vi forturnis vin de Mi kaj supreniris, larĝigis vian kuŝejon, kaj ligis vin kun ili; vi ekamis ilian kuŝejon, elrigardis por vi oportunan lokon.
你在门后,在门框后,立起你的纪念;向外人赤露,又上去扩张床榻,与他们立约;你在那里看见他们的床就甚喜爱。
Oleita vi pilgrimis al la reĝo, uzis multe da aromaĵoj, kaj vi sendis malproksimen viajn senditojn, kaj malaltiĝis ĝis Ŝeol.
你把油带到王那里,又多加香料,打发使者往远方去,自卑自贱直到阴间,
Pro la multeco de viaj vojoj vi laciĝis, tamen vi ne diris: Mi perdis la esperon; vi trovis ankoraŭ vivon en via mano, kaj pro tio vi ne laciĝis.
你因路远疲倦,却不说这是枉然;你以为有复兴之力,所以不觉疲惫。
Sed kiu kaŭzis al vi zorgojn, kaj kiun vi timis, ke vi ekmensogis kaj Min ne memoris kaj ne prenis al via koro? ĉu pro tio, ke Mi silentas tre longe, vi Min ne timas?
你怕谁?因谁恐惧?竟说谎,不记念我,又不将这事放在心上。我不是许久闭口不言,你仍不怕我吗?
Se Mi montros vian pravecon kaj viajn farojn, ili ne helpos vin.
我要指明你的公义;至于你所行的都必与你无益。
Kiam vi krios, viaj idolamasoj vin savu; sed ilin ĉiujn disportos la vento, forpelos la blovo; kaj kiu fidas Min, tiu ekposedos la teron kaj heredos Mian sanktan monton.
你哀求的时候,让你所聚集的拯救你吧!风要把他们刮散,一口气要把他们都吹去。但那投靠我的必得地土,必承受我的圣山为业。
Kaj Li diras: Faru vojon, faru vojon, ebenigu irejon, forigu malhelpojn de la vojo de Mia popolo.
耶和华要说:你们修筑修筑,预备道路,将绊脚石从我百姓的路中除掉。
Ĉar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo: Alte kaj en sankta loko Mi loĝas, sed ankaŭ apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.
因为那至高至上、永远长存(原文是住在永远)、名为圣者的如此说:我住在至高至圣的所在,也与心灵痛悔谦卑的人同居;要使谦卑人的灵甦醒,也使痛悔人的心甦醒。
Ĉar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortiĝus antaŭ Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.
我必不永远相争,也不长久发怒,恐怕我所造的人与灵性都必发昏。
Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laŭ la vojo de sia koro.
因他贪婪的罪孽,我就发怒击打他;我向他掩面发怒,他却仍然随心背道。
Mi vidis liajn vojojn, kaj Mi lin sanigos; Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj.
我看见他所行的道,也要医治他;又要引导他,使他和那一同伤心的人再得安慰。
Mi kreos diron de la buŝo: Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj, diras la Eternulo; kaj Mi sanigos lin.
我造就嘴唇的果子;愿平安康泰归与远处的人,也归与近处的人;并且我要医治他。这是耶和华说的。
Sed la malpiuloj estas kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviliĝi kaj kies akvo elĵetas ŝlimon kaj koton.
惟独恶人,好像翻腾的海,不得平静;其中的水常涌出污秽和淤泥来。
Ne ekzistas paco por la malpiuloj, diras mia Dio.
我的 神说:恶人必不得平安!