Isaiah 45

Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro: Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaŭ li popolojn, kaj la lumbojn de reĝoj Mi senzonigos, por malfermi antaŭ li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu ŝlositaj.
我─耶和华所膏的古列;我搀扶他的右手,使列国降伏在他面前。我也要放松列王的腰带,使城门在他面前敞开,不得关闭。我对他如此说:
Mi iros antaŭ vi kaj ebenigos altaĵojn; kuprajn pordojn Mi disbatos, kaj ferajn riglilojn Mi rompos.
我必在你前面行,修平崎岖之地。我必打破铜门,砍断铁闩。
Kaj Mi transdonos al vi trezorojn sekretajn kaj riĉaĵojn kaŝitajn, por ke vi eksciu, ke Mi, la Eternulo, vokis vin laŭ via nomo, Mi, Dio de Izrael.
我要将暗中的宝物和隐密的财宝赐给你,使你知道提名召你的,就是我─耶和华、以色列的 神。
Pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael Mi vokis vin laŭ via nomo, Mi altigis vin, kvankam vi Min ne konis.
因我仆人雅各,我所拣选以色列的缘故,我就提名召你;你虽不认识我,我也加给你名号。
Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi; Mi zonis vin, kvankam vi Min ne konis;
我是耶和华,在我以外并没有别神;除了我以外再没有 神。你虽不认识我,我必给你束腰。
por ke oni eksciu oriente kaj okcidente, ke ne ekzistas krom Mi; Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia,
从日出之地到日落之处使人都知道除了我以外,没有别神。我是耶和华;在我以外并没有别神。
kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras ĉion ĉi tion.
我造光,又造暗;我施平安,又降灾祸;造作这一切的是我─耶和华。
Gutigu, ho ĉielo, de supre, kaj la nuboj verŝu virton; malfermiĝu la tero kaj produktu savon, kaj virto kune elkresku. Mi, la Eternulo, tion kreis.
诸天哪,自上而滴,穹苍降下公义;地面开裂,产出救恩,使公义一同发生;这都是我─耶和华所造的。
Ve al tiu, kiu malpacas kun sia Kreinto! potpeco el la potpecoj de la tero! Ĉu diras argilo al sia potfaristo: Kion vi faras? via faritaĵo estas malforta?
祸哉,那与造他的主争论的!他不过是地上瓦片中的一块瓦片。泥土岂可对抟弄他的说:你做什么呢?所做的物岂可说:你没有手呢?
Ve al tiu, kiu diras al la patro: Por kio vi naskigas? kaj al la patrino: Por kio vi turmentas vin per naskado?
祸哉,那对父亲说:你生的是什么呢?或对母亲(原文是妇人)说:你产的是什么呢?
Tiele diras la Eternulo, la Sanktulo de Izrael kaj lia Kreinto: Pri la estonteco demandu Min; la zorgon pri Miaj filoj kaj pri la faritaĵo de Miaj manoj lasu al Mi.
耶和华─以色列的圣者,就是造就以色列的如此说:将来的事,你们可以问我;至于我的众子,并我手的工作,你们可以求我命定(原文是吩咐我)。
Mi faris la teron kaj kreis la homon sur ĝi; Mi per Miaj manoj etendis la ĉielon kaj aranĝis ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn.
我造地,又造人在地上。我亲手铺张诸天;天上万象也是我所命定的。
Mi starigis lin por justeco, kaj ĉiujn liajn vojojn Mi ebenigos; li rekonstruos Mian urbon kaj forliberigos Miajn ekzilitojn, ne pro elaĉeto nek pro donacoj, diras la Eternulo Cebaot.
我凭公义兴起古列(原文是他),又要修直他一切道路。他必建造我的城,释放我被掳的民;不是为工价,也不是为赏赐。这是万军之耶和华说的。
Tiele diras la Eternulo: La laborakiro de Egiptujo kaj la komercaĵo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili kliniĝos antaŭ vi, kaj preĝos al vi: Nur ĉe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio.
耶和华如此说:埃及劳碌得来的和古实的货物必归你;身量高大的西巴人必投降你,也要属你。他们必带著锁鍊过来随从你,又向你下拜,祈求你说: 神真在你们中间,此外再没有别神;再没有别的 神。
Vere Vi estas Dio Sin kaŝanta, Dio de Izrael, Savanto.
救主─以色列的 神啊,你实在是自隐的 神。
Hontigataj kaj malhonorataj ili ĉiuj estas; kune kun ili iros en honto la farantoj de idoloj.
凡制造偶像的都必抱愧蒙羞,都要一同归于惭愧。
Sed Izrael estas savita de la Eternulo per savo eterna; vi ne estos hontigataj nek malhonorataj ĝis eterneco.
惟有以色列必蒙耶和华的拯救,得永远的救恩。你们必不蒙羞,也不抱愧,直到永世无尽。
Ĉar tiele diras la Eternulo; la kreinto de la ĉielo, Li estas Dio; la farinto kaj estiginto de la tero, Li ĝin aranĝis; Li kreis ĝin, ne por ke ĝi estu malplena; Li faris ĝin, por ke ĝi estu loĝata: Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia.
创造诸天的耶和华,制造成全大地的 神,他创造坚定大地,并非使地荒凉,是要给人居住。他如此说:我是耶和华,再没有别神。
Ne sekrete Mi parolis, sur malluma loko de la tero; Mi ne diris al la idaro de Jakob: Vane vi Min serĉas. Mi estas la Eternulo, kiu parolas justaĵon kaj anoncas veraĵon.
我没有在隐密黑暗之地说话;我没有对雅各的后裔说:你们寻求我是徒然的。我─耶和华所讲的是公义,所说的是正直。
Kolektiĝu kaj venu, alproksimiĝu kune, ĉiuj savitoj el la nacioj. Senprudentaj estas tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, kaj preĝas al dio, kiu ne povas helpi.
你们从列国逃脱的人,要一同聚集前来。那些抬著雕刻木偶、祷告不能救人之神的,毫无知识。
Diru, eĉ interproksimiĝu kaj interkonsiliĝu: kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antaŭlonge? ĉu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi.
你们要述说陈明你们的理,让他们彼此商议。谁从古时指明?谁从上古述说?不是我─耶和华吗?除了我以外,再没有 神;我是公义的 神,又是救主;除了我以外,再没有别神。
Turnu vin al Mi, ĉiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.
地极的人都当仰望我,就必得救;因为我是 神,再没有别神。
Mi ĵuris per Mi, el Mia buŝo eliris vero, vorto ne retirota, ke antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, ĵuros ĉiu lango.
我指著自己起誓,我口所出的话是凭公义,并不反回:万膝必向我跪拜;万口必凭我起誓。
Nur la Eternulo, oni diros pri Mi, havas veron kaj potencon; al Li venos kaj hontos ĉiuj, kiuj koleris kontraŭ Li.
人论我说,公义、能力,惟独在乎耶和华;人都必归向他。凡向他发怒的必至蒙羞。
Per la Eternulo praviĝos kaj gloriĝos la tuta idaro de Izrael.
以色列的后裔都必因耶和华得称为义,并要夸耀。