Isaiah 43

Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia.
雅各啊,创造你的耶和华,以色列啊,造成你的那位,现在如此说:你不要害怕!因为我救赎了你。我曾提你的名召你,你是属我的。
Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundiĝos, kaj flamo vin ne bruligos.
你从水中经过,我必与你同在;你蹚过江河,水必不漫过你;你从火中行过,必不被烧,火焰也不著在你身上。
Ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto; Egiptujon Mi donos kiel vian elaĉeton, Etiopujon kaj Seban anstataŭ vi.
因为我是耶和华─你的 神,是以色列的圣者─你的救主;我已经使埃及作你的赎价,使古实和西巴代替你。
Ĉar vi estas kara en Miaj okuloj, vi estis honorita kaj Mi vin amas; tial Mi fordonos aliajn homojn anstataŭ vi kaj gentojn anstataŭ via animo.
因我看你为宝为尊;又因我爱你,所以我使人代替你,使列邦人替换你的生命。
Ne timu, ĉar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos.
不要害怕,因我与你同在;我必领你的后裔从东方来,又从西方招聚你。
Mi diros al la nordo: Redonu! kaj al la sudo: Ne retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero,
我要对北方说,交出来!对南方说,不要拘留!将我的众子从远方带来,将我的众女从地极领回,
ĉiun, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun Mi kreis por Mia gloro, faris, kaj estigis.
就是凡称为我名下的人,是我为自己的荣耀创造的,是我所做成,所造作的。
Elirigu la popolon blindan, kiu tamen havas okulojn, kaj la surdulojn, kiuj tamen havas orelojn.
你要将有眼而瞎、有耳而聋的民都带出来!
Ĉiuj nacioj kolektiĝu kune, kaj la popoloj kunvenu; kiu el ili tion antaŭdirus aŭ anoncus al ni antaŭlonge? ili starigu siajn atestantojn kaj pravigu sin, por ke oni aŭdu, kaj diru: Estas vero!
任凭万国聚集;任凭众民会合。其中谁能将此声明,并将先前的事说给我们听呢?他们可以带出见证来,自显为是;或者他们听见便说:这是真的。
Vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mia servanto, kiun Mi elektis; por ke vi sciu kaj kredu al Mi, kaj komprenu, ke tio estas Mi; antaŭ Mi estis kreita nenia Dio, kaj post Mi ne ekzistos.
耶和华说:你们是我的见证,我所拣选的仆人。既是这样,便可以知道,且信服我,又明白我就是耶和华。在我以前没有真神(真:原文是造作的);在我以后也必没有。
Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto.
惟有我是耶和华;除我以外没有救主。
Mi promesis kaj savis kaj anoncis; kaj ne estis inter vi iu fremda; kaj vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mi estas Dio.
我曾指示,我曾拯救,我曾说明,并且在你们中间没有别神。所以耶和华说:你们是我的见证。我也是 神;
De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraŭ Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion ŝanĝos?
自从有日子以来,我就是 神;谁也不能救人脱离我手。我要行事谁能阻止呢?
Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael: Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren ĉiujn forkurantojn, kaj la ĝojadon de la Ĥaldeoj Mi aliformigis en ploradon.
耶和华─你们的救赎主、以色列的圣者如此说:因你们的缘故,我已经打发人到巴比伦去;并且我要使迦勒底人如逃民,都坐自己喜乐的船下来。
Mi estas la Eternulo, via Sanktulo, la Kreinto de Izrael, via Reĝo.
我是耶和华─你们的圣者,是创造以色列的,是你们的君王。
Tiele diras la Eternulo, kiu faris vojon sur la maro kaj vojeton sur potenca akvo,
耶和华在沧海中开道,在大水中开路,
kiu elirigis ĉarojn kaj ĉevalojn, militistaron kaj potencon, kiuj ĉiuj kune falis kaj ne leviĝos, senfajriĝis, estingiĝis kiel meĉo:
使车辆、马匹、军兵、勇士都出来,一同躺下,不再起来;他们灭没,好像熄灭的灯火。
Ne rememoru tion, kio estis antaŭlonge, kaj ne meditu pri tio, kio estis en la tempo antikva.
耶和华如此说:你们不要记念从前的事,也不要思想古时的事。
Jen Mi faras ion novan, nun ĝi elkreskas; ĉu vi tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en senakva lando.
看哪,我要做一件新事;如今要发现,你们岂不知道吗?我必在旷野开道路,在沙漠开江河。
Gloros Min la bestoj de la kampo, ŝakaloj kaj strutoj; ĉar Mi donis akvon en la dezerto, riverojn en senakva lando, por trinkigi la popolon, kiun Mi elektis,
野地的走兽必尊重我;野狗和鸵鸟也必如此。因我使旷野有水,使沙漠有河,好赐给我的百姓、我的选民喝。
tiun popolon, kiun Mi kreis por Mi, por ke ĝi rakontu pri Mia gloro.
这百姓是我为自己所造的,好述说我的美德。
Sed ne Min vi vokis, ho Jakob, kaj ne por Mi vi laboris, ho Izrael.
雅各啊,你并没有求告我;以色列啊,你倒厌烦我。
Vi ne alportadis al Mi viajn ŝafidojn de brulofero kaj ne honoradis Min per viaj buĉoferoj; Mi ne servigis vin per farunoferoj kaj ne lacigis vin per olibano.
你没有将你的羊带来给我作燔祭,也没有用祭物尊敬我;我没有因供物使你服劳,也没有因乳香使你厌烦。
Vi ne aĉetis por Mi per mono bonodoran kanon kaj ne satigis Min per la sebo de viaj buĉoferoj; vi nur laborŝarĝis Min per viaj pekoj, lacigis Min per viaj malbonagoj.
你没有用银子为我买菖蒲,也没有用祭物的脂油使我饱足;倒使我因你的罪恶服劳,使我因你的罪孽厌烦。
Mi, Mi forviŝas viajn krimojn pro Mi mem, kaj viajn pekojn Mi ne rememoros.
惟有我为自己的缘故涂抹你的过犯;我也不记念你的罪恶。
Rememorigu al Mi, kaj ni faru juĝon inter ni; rakontu vi, por ke vi vin pravigu.
你要提醒我,你我可以一同辩论;你可以将你的理陈明,自显为义。
Via prapatro pekis, kaj viaj profetoj defalis de Mi.
你的始祖犯罪;你的师傅违背我。
Tial Mi sensanktigis la estrojn de la sanktejo, kaj Mi elmetis Jakobon al anatemo kaj Izraelon al malhonoro.
所以,我要辱没圣所的首领,使雅各成为咒诅,使以色列成为辱骂。