Isaiah 26

En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda: Ni havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.
当那日,在犹大地人必唱这歌说:我们有坚固的城。耶和华要将救恩定为城墙,为外郭。
Malfermu la pordegojn, por ke eniru la popolo justa, konservanta la fidelecon.
敞开城门,使守信的义民得以进入。
Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; ĉar Vin li fidas.
坚心倚赖你的,你必保守他十分平安,因为他倚靠你。
Fidu la Eternulon por ĉiam; ĉar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna.
你们当倚靠耶和华直到永远,因为耶和华是永久的磐石。
Ĉar Li ĵetis malsupren loĝantojn de la altaĵo, urbon alte leviĝintan; Li malaltigis ĝin, malaltigis ĝis la tero, ĵetis ĝin al la polvo.
他使住高处的与高城一并败落,将城拆毁,拆平,直到尘埃,
Piedo ĝin premas, la piedoj de malriĉuloj, la plandoj de senhavuloj.
要被脚践踏,就是被困苦人的脚和穷乏人的脚践踏。
La vojo de justulo estas rekta; Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de justulo.
义人的道是正直的;你为正直的主,必修平义人的路。
Eĉ sur la vojo de Via juĝo, ho Eternulo, ni esperis al Vi; Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo.
耶和华啊,我们在你行审判的路上等候你;我们心里所羨慕的是你的名,就是你那可记念的名。
Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto, per mia spirito en mia interno mi serĉis Vin matene; ĉar dum Via juĝado sur la tero la loĝantoj de la mondo lernis justecon.
夜间,我心中羨慕你;我里面的灵切切寻求你。因为你在世上行审判的时候,地上的居民就学习公义。
Se malvirtulo estas indulgata, li ne lernas justecon; en lando de justeco li agas maljuste kaj ne rigardas la majeston de la Eternulo.
以恩惠待恶人,他仍不学习公义;在正直的地上,他必行事不义,也不注意耶和华的威严。
Ho Eternulo, levita estis Via mano, sed ili ne vidis tion; ili ekvidos kun honto Vian ĵaluzon pri la popolo; Via flama kolero kontraŭ Viaj malamikoj formanĝos ilin.
耶和华啊,你的手高举,他们仍然不看;却要看你为百姓发的热心,因而抱愧,并且有火烧灭你的敌人。
Ho Eternulo, Vi starigos por ni pacon; ĉar ankaŭ ĉiujn niajn aferojn Vi faris por ni.
耶和华啊,你必派定我们得平安,因为我们所做的事都是你给我们成就的。
Ho Eternulo, nia Dio! regis super ni sinjoroj krom Vi, sed nur per Vi ni gloras Vian nomon.
耶和华─我们的 神啊,在你以外曾有别的主管辖我们,但我们专要倚靠你,提你的名。
Ili mortis kaj ne reviviĝos, ili estas malvivuloj kaj ne releviĝos; ĉar Vi ilin punis kaj ekstermis, kaj Vi malaperigis ĉiun memoron pri ili.
他们死了,必不能再活;他们去世,必不能再起;因为你刑罚他们,毁灭他们,他们的名号就全然消灭。
Vi multigis la popolon, ho Eternulo, Vi multigis la popolon; Vi gloriĝis vaste sur ĉiuj finoj de la tero.
耶和华啊,你增添国民,你增添国民;你得了荣耀,又扩张地的四境。
Ho Eternulo, en mizero ili rememoris Vin, ili preĝis mallaŭte, kiam Vi ilin punis.
耶和华啊,他们在急难中寻求你;你的惩罚临到他们身上,他们就倾心吐胆祷告你。
Kiel gravedulino ĉe la alproksimiĝo de la naskado turmentiĝas kaj krias en siaj doloroj, tiel ni estis antaŭ Vi, ho Eternulo.
妇人怀孕,临产疼痛,在痛苦之中喊叫;耶和华啊,我们在你面前也是如此。
Ni estis gravedaj, ni turmentiĝis, ni naskis kvazaŭ venton; savon ni ne venigis al la tero, kaj ne falis la loĝantoj de la mondo.
我们也曾怀孕疼痛,所产的竟像风一样。我们在地上未曾行什么拯救的事;世上的居民也未曾败落。
Reviviĝos Viaj mortintoj, miaj kadavroj releviĝos. Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar roso sur kreskaĵoj estas Via roso, kaj la tero elĵetos la mortintojn.
死人(原文是你的死人)要复活,尸首(原文是我的尸首)要兴起。睡在尘埃的啊,要醒起歌唱!因你的甘露好像菜蔬上的甘露,地也要交出死人来。
Iru, mia popolo, eniru en viajn ĉambrojn kaj ŝlosu viajn pordojn post vi; kaŝu vin por mallonga momento, ĝis pasos la kolero.
我的百姓啊,你们要来进入内室,关上门,隐藏片时,等到忿怒过去。
Ĉar jen la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la loĝantoj de la tero; kaj la tero malkaŝos sian sangon kaj ne plu kovros siajn mortigitojn.
因为耶和华从他的居所出来,要刑罚地上居民的罪孽。地也必露出其中的血,不再掩盖被杀的人。