Isaiah 18

Ve al la lando flanke ombrata, kiu troviĝas transe de la riveroj Etiopaj,
唉!古实河外翅膀刷刷响声之地,
kiu sendas senditojn per la maro kaj per kanaj ŝipoj sur la akvo! Iru, rapidaj senditoj, al la popolo grandkreska kaj glathaŭta, al la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, al la popolo laŭregulara kaj piedpremanta, kies landon tratranĉas riveroj.
差遣使者在水面上,坐蒲草船过海。先知说:你们快行的使者,要到高大光滑的民那里去。自从开国以来,那民极其可畏,是分地界践踏人的;他们的地有江河分开。
Vi ĉiuj, kiuj troviĝas en la mondo kaj loĝas sur la tero! rigardu, kiam oni levos standardon; kaj aŭskultu, kiam oni ekblovos per trumpeto.
世上一切的居民和地上所住的人哪,山上竖立大旗的时候你们要看;吹角的时候你们要听。
Ĉar tiel diris al mi la Eternulo: Mi restos trankvila kaj rigardos en Mia loĝejo, kiel serena varmego ĉe hela lumo, kiel rosa nubo ĉe varmego de rikolto.
耶和华对我这样说:我要安静,在我的居所观看,如同日光中的清热,又如露水的云雾在收割的热天。
Ĉar antaŭ la rikolto, kiam la florado finiĝis kaj la floro fariĝis matura bero, Li detranĉos la branĉojn per tranĉiloj kaj deprenos la vinberbranĉojn.
收割之先,花开已谢,花也成了将熟的葡萄;他必用镰刀削去嫩枝,又砍掉蔓延的枝条,
Ĉio kune estos lasita por la rabobirdoj de la montoj kaj por la bestoj de la tero; kaj la rabobirdoj loĝos super ĝi en somero, kaj ĉiaj bestoj de la tero super ĝi vintros.
都要撇给山间的鸷鸟和地上的野兽。夏天,鸷鸟要宿在其上;冬天,野兽都卧在其中。
En tiu tempo sur la lokon de la nomo de la Eternulo Cebaot, sur la monton Cion, alportos donacojn al la Eternulo Cebaot la popolo grandkreska kaj glathaŭta, la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, la popolo laŭregulara kaj piedpremanta, kies landon tratranĉas riveroj.
到那时,这高大光滑的民,就是从开国以来极其可畏、分地界践踏人的,他们的地有江河分开;他们必将礼物奉给万军之耶和华,就是奉到锡安山─耶和华安置他名的地方。