Isaiah 12

En tiu tago vi diros: Mi dankas Vin, ho Eternulo; ĉar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis, kaj Vi konsolas min.
到那日,你必说:耶和华啊,我要称谢你!因为你虽然向我发怒,你的怒气却已转消;你又安慰了我。
Jen Dio estas mia savo: mi fidas, kaj mi ne timas; ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li fariĝis mia savo.
看哪! 神是我的拯救;我要倚靠他,并不惧怕。因为主耶和华是我的力量,是我的诗歌,他也成了我的拯救。
Kaj vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo.
所以,你们必从救恩的泉源欢然取水。
Kaj vi diros en tiu tago: Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.
在那日,你们要说:当称谢耶和华,求告他的名;将他所行的传扬在万民中,提说他的名已被尊崇。
Kantu al la Eternulo, ĉar majestaĵon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero.
你们要向耶和华唱歌,因他所行的甚是美好;但愿这事普传天下。
Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion; ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.
锡安的居民哪,当扬声欢呼,因为在你们中间的以色列圣者乃为至大。