Isaiah 10

Ve al la leĝdonantoj, kiuj starigas maljustajn leĝojn, kaj al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn,
祸哉!那些设立不义之律例的和记录奸诈之判语的,
por forpuŝi malriĉulojn de la leĝo kaj forrabi la justecon de senhavuloj de Mia popolo, por ke la vidvinoj fariĝu ilia rabakiro, kaj por prirabi la orfojn!
为要屈枉穷乏人,夺去我民中困苦人的理,以寡妇当作掳物,以孤儿当作掠物。
Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por serĉi helpon? kaj kie vi lasos vian honoron,
到降罚的日子,有灾祸从远方临到,那时,你们怎样行呢?你们向谁逃奔求救呢?你们的荣耀(或译:财宝)存留何处呢?
por ne fleksiĝi inter la kaptitoj kaj ne fali inter la mortigitoj? Malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
他们只得屈身在被掳的人以下,仆倒在被杀的人以下。虽然如此,耶和华的怒气还未转消;他的手仍伸不缩。
Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno.
亚述是我怒气的棍,手中拿我恼恨的杖。
Kontraŭ popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabaĵon, kaj ke li piedpremu ĝin kiel koton sur la stratoj.
我要打发他攻击亵渎的国民,吩咐他攻击我所恼怒的百姓,抢财为掳物,夺货为掠物,将他们践踏,像街上的泥土一样。
Sed li ne tiel tion komprenas, kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi ne malmulte da popoloj;
然而,他不是这样的意思;他心也不这样打算。他心里倒想毁灭,剪除不少的国。
ĉar li diras: Ĉu miaj princoj ĉiuj ne estas reĝoj?
他说:我的臣仆岂不都是王吗?
Ĉu Kalno ne estas kiel Karkemiŝ? ĉu Ĥamat ne estas kiel Arpad? ĉu Samario ne estas kiel Damasko?
迦勒挪岂不像迦基米施吗?哈马岂不像亚珥拔吗?撒马利亚岂不像大马士革吗?
Ĉar mia mano trafis la regnojn idolistajn, kies idoloj estas pli multaj ol en Jerusalem kaj en Samario,
我手已经搆到有偶像的国;这些国雕刻的偶像过于耶路撒冷和撒马利亚的偶像。
tial, kiel mi agis kun Samario kaj ĝiaj idoloj, tiel mi agos kun Jerusalem kaj ĝiaj idoloj.
我怎样待撒马利亚和其中的偶像,岂不照样待耶路撒冷和其中的偶像吗?
Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila reĝo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj;
主在锡安山和耶路撒冷成就他一切工作的时候,主说:「我必罚亚述王自大的心和他高傲眼目的荣耀。」
ĉar li diris: Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia saĝeco, ĉar mi estas saĝa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi deĵetis kiel potenculo la sidantojn;
因为他说:我所成就的事是靠我手的能力和我的智慧,我本有聪明。我挪移列国的地界,抢夺他们所积蓄的财宝;并且我像勇士,使坐宝座的降为卑。
kaj mia mano trovis la riĉaĵon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la buŝon, nek krietis.
我的手搆到列国的财宝,好像人搆到鸟窝;我也得了全地,好像人拾起所弃的雀蛋。没有动翅膀的;没有张嘴的,也没有鸣叫的。
Ĉu povas hakilo fanfaroni antaŭ tiu, kiu hakas per ĝi? ĉu povas segilo fieri antaŭ tiu, kiu ĝin tiras? kvazaŭ vergo svingus tiun, kiu ĝin levas! kvazaŭ bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!
斧岂可向用斧砍木的自夸呢?锯岂可向用锯的自大呢?好比棍抡起那举棍的,好比杖举起那非木的人。
Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo.
因此,主─万军之耶和华必使亚述王的肥壮人变为瘦弱,在他的荣华之下必有火著起,如同焚烧一样。
Kaj la lumo de Izrael fariĝos fajro, kaj lia Sanktulo fariĝos flamo; kaj ĝi forbruligos kaj ekstermos liajn pikarbustojn kaj dornojn en unu tago,
以色列的光必如火;他的圣者必如火焰。在一日之间,将亚述王的荆棘和蒺藜焚烧净尽;
kaj ekstermos la majeston de lia arbaro kaj de lia fruktoĝardeno, de la animo ĝis la karno; kaj li fariĝos kiel senfortigita kadukulo.
又将他树林和肥田的荣耀全然烧尽,好像拿军旗的昏过去一样。
La restaĵo de la arboj de lia arbaro estos malgrandnombra, kaj knabo povos ilin registri.
他林中剩下的树必稀少,就是孩子也能写其数。
En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo de Jakob ne plu fidos sian batanton, sed fidos fidele la Eternulon, la Sanktulon de Izrael.
到那日,以色列所剩下的和雅各家所逃脱的,不再倚靠那击打他们的,却要诚实倚靠耶和华─以色列的圣者。
Konvertiĝos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca.
所剩下的,就是雅各家所剩下的,必归回全能的 神。
Ĉar se via popolo, ho Izrael, eĉ estos kiel la apudmara sablo, nur la restintoj konvertiĝos; ĉar estas decidita ekstermo per inunda justeco.
以色列啊,你的百姓虽多如海沙,惟有剩下的归回。原来灭绝的事已定,必有公义施行,如水涨溢。
Ĉar deciditan ekstermon la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, faros en la tuta lando.
因为主─万军之耶和华在全地之中必成就所定规的结局。
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Ne timu la Asirianon, ho Mia popolo, kiu loĝas en Cion; per vergo li vin frapos, kaj sian bastonon li levos kontraŭ vin, kiel la Egiptoj;
所以,主─万军之耶和华如此说:「住锡安我的百姓啊,亚述王虽然用棍击打你,又照埃及的样子举杖攻击你,你却不要怕他。
ĉar ankoraŭ tre malmulte daŭros, kaj finiĝos la kolero kaj Mia furiozo pro iliaj malbonagoj;
因为还有一点点时候,向你们发的忿恨就要完毕,我的怒气要向他发作,使他灭亡。
kaj la Eternulo Cebaot aperigos vipon super li, kiel Li frapis la Midjanidojn ĉe la roko Oreb kaj kiel Lia bastono estis super la maro, kaj Li levos ĝin, kiel kontraŭ la Egiptojn.
万军之耶和华要兴起鞭来攻击他,好像在俄立磐石那里杀戮米甸人一样。耶和华的杖要向海伸出,把杖举起,像在埃及一样。
Kaj en tiu tago lia ŝarĝo estos deprenita de sur viaj ŝultroj kaj lia jugo de sur via kolo, kaj la jugo krevos pro la graseco.
到那日,亚述王的重担必离开你的肩头;他的轭必离开你的颈项;那轭也必因肥壮的缘故撑断(或译:因膏油的缘故毁坏)。
Li venas Ajaton, trapasas Migronon, revizias siajn armilojn en Miĥmaŝ;
亚述王来到亚叶,经过米矶崙,在密抹安放辎重。
ili trapasis la pasejon, tradormas la nokton en Geba; Rama tremas, Gibea de Saul forkuras.
他们过了隘口,在迦巴住宿。拉玛人战兢;扫罗的基比亚人逃跑。
Kriu laŭte, filino de Galim! atentu, Laiŝ! ho malriĉa Anatot!
迦琳的居民(原文是女子)哪,要高声呼喊!莱煞人哪,须听!哀哉!困苦的亚拿突啊。
Madmena cedas, la loĝantoj de Gebim forkuras.
玛得米那人躲避;基柄的居民逃遁。
Jam hodiaŭ li restos en Nob; li etendas sian manon kontraŭ la monton de la filino de Cion, kontraŭ la monteton de Jerusalem.
当那日,亚述王要在挪伯歇兵,向锡安女子的山─就是耶路撒冷的山─抡手攻他。
Jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, kun forto dehakos branĉojn; la alte leviĝintaj estos dehakitaj, kaj la fieraj estos humiligitaj.
看哪,主─万军之耶和华以惊吓削去树枝;长高的必被砍下,高大的必被伐倒。
Kaj Li pereigos la densajn partojn de la arbaro per fero, kaj Lebanon falos de la Potenculo.
稠密的树林,他要用铁器砍下;黎巴嫩的树木必被大能者伐倒。