Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkaŝiĝis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; ĉar ili agas mensoge, ŝtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.
Ili returnas sin, sed ne al la Plejaltulo; ili fariĝis kiel malĝusta pafarko; falos de glavo iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraŭ ili en la lando Egipta.