Hosea 2

Nomu viajn fratojn Mia popolo, kaj viajn fratinojn Kompatataj.
你们要称你们的弟兄为阿米(就是我民的意思),称你们的姊妹为路哈玛(就是蒙怜悯的意思)。
Havu juĝon kontraŭ via patrino, havu juĝon, ĉar ŝi ne estas Mia edzino, kaj Mi ne estas ŝia edzo; ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj,
你们要与你们的母亲大大争辩;因为她不是我的妻子,我也不是她的丈夫。叫她除掉脸上的淫像和胸间的淫态,
por ke Mi ne senvestigu ŝin ĝis nudeco, kaj ne prezentu ŝin tia, kia ŝi estis en la tago de sia naskiĝo, ke Mi ne faru ŝin kiel dezerto, ne faru ŝin kiel tero senakva, kaj ne mortigu ŝin per soifo.
免得我剥她的衣服,使她赤体,与才生的时候一样,使她如旷野,如干旱之地,因渴而死。
Ankaŭ ŝiajn infanojn Mi ne kompatus, ĉar ili estas infanoj de malĉasto;
我必不怜悯她的儿女,因为他们是从淫乱而生的。
ĉar ilia patrino malĉastis, ilia naskintino malhonoris sin; ĉar ŝi diris: Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanaĵojn kaj miajn linaĵojn, mian oleon kaj miajn drinkaĵojn.
他们的母亲行了淫乱,怀他们的母做了可羞耻的事,因为她说:我要随从所爱的;我的饼、水、羊毛、麻、油、酒都是他们给的。
Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi ĉirkaŭbaros ŝin, ke ŝi ne trovos siajn vojojn.
因此,我必用荆棘堵塞她的道,筑墙挡住她,使她找不著路。
Ŝi postkuros siajn amistojn, sed ŝi ne kuratingos ilin; ŝi serĉos ilin, sed ne trovos; kaj ŝi diros: Mi iros returne al mia unua edzo, ĉar pli bone estis al mi tiam, ol nun.
她必追随所爱的,却追不上;她必寻找他们,却寻不见,便说:我要归回前夫,因我那时的光景比如今还好。
Kaj ŝi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu donadis al ŝi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al ŝi multe da arĝento kaj oro, kiun ili uzis por Baal.
她不知道是我给她五谷、新酒,和油,又加增她的金银;她却以此供奉(或译:制造)巴力。
Tial Mi prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos Mian lanaĵon kaj Mian linaĵon, per kiu ŝi kovris sian nudecon.
因此到了收割的日子,出酒的时候,我必将我的五谷新酒收回,也必将她应当遮体的羊毛和麻夺回来。
Kaj nun Mi malkaŝos ŝian hontindaĵon antaŭ la okuloj de ŝiaj amistoj, kaj neniu savos ŝin el Mia mano.
如今我必在她所爱的眼前显露她的丑态;必无人能救她脱离我的手。
Mi ĉesigos ĉian ŝian gajecon, ŝiajn festojn, monatkomencojn, kaj sabatojn, kaj ĉiujn ŝiajn solenajn kunvenojn.
我也必使她的宴乐、节期、月朔、安息日,并她的一切大会都止息了。
Mi dezertigos ŝiajn vinbertrunkojn kaj ŝiajn figarbojn, pri kiuj ŝi diras: Tio estas donaco, kiun donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de la kampo ilin manĝos.
我也必毁坏她的葡萄树和无花果树,就是她说「这是我所爱的给我为赏赐」的。我必使这些树变为荒林,为田野的走兽所吃。
Mi punos ŝin pro la tagoj de la Baaloj, al kiuj ŝi incensis, ornaminte sin per siaj ringoj kaj siaj ĉirkaŭkoloj, kaj sekvante siajn amistojn, dum Min ŝi forgesis, diras la Eternulo.
我必追讨她素日给诸巴力烧香的罪;那时她佩带耳环和别样妆饰,随从她所爱的,却忘记我。这是耶和华说的。
Tial jen Mi allogos ŝin, kondukos ŝin en dezerton, kaj parolos al ŝi agrablajn vortojn;
后来我必劝导她,领她到旷野,对她说安慰的话。
kaj Mi donos al ŝi ŝiajn vinberĝardenojn el tie, kaj la valon de malĝojo Mi faros pordo de espero; kaj tie ŝi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta.
她从那里出来,我必赐她葡萄园,又赐她亚割谷作为指望的门。她必在那里应声(或译:歌唱),与幼年的日子一样,与从埃及地上来的时候相同。
En tiu tempo, diras la Eternulo, ŝi nomos Min: Mia edzo; ŝi ne plu nomos Min: Mia mastro.
耶和华说:「那日你必称呼我伊施(就是我夫的意思),不再称呼我巴力(就是我主的意思);
Mi forigos de ŝia buŝo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laŭ ilia nomo.
因为我必从我民的口中除掉诸巴力的名号,这名号不再提起。
Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la ĉielo, kaj kun la rampaĵoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdanĝere.
当那日,我必为我的民,与田野的走兽和空中的飞鸟,并地上的昆虫立约;又必在国中折断弓刀,止息争战,使他们安然躺卧。
Mi fianĉiĝos kun vi por ĉiam, Mi fianĉiĝos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco.
我必聘你永远归我为妻,以仁义、公平、慈爱、怜悯聘你归我;
Mi fianĉiĝos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.
也以诚实聘你归我,你就必认识我─耶和华。
En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la ĉielon, kaj ĝi favoros la teron;
耶和华说:那日我必应允,我必应允天,天必应允地;
kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj ĉi tiuj favoros Jizreelon.
地必应允五谷、新酒,和油,这些必应允耶斯列民。〔耶斯列就是  神栽种的意思〕
Mi faros ŝin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros: Vi estas Mia popolo; kaj ĝi diros: Vi estas mia Dio.
我必将她种在这地。素不蒙怜悯的,我必怜悯;本非我民的,我必对他说:你是我的民;他必说:你是我的 神。」