Hosea 13

Kiam Efraim parolis, oni timis; li altiĝis en Izrael. Sed li fariĝis kulpa per Baal, kaj mortis.
从前以法莲说话,人都战兢,他在以色列中居处高位;但他在事奉巴力的事上犯罪就死了。
Nun ili ankoraŭ pli pekas; ili faris al si el sia arĝento statuojn, idolojn laŭ sia kompreno, kiuj estas ja ĉiuj faritaĵo de forĝistoj; ili parolas pri ili: Tiuj, kiuj oferbuĉas homojn, povas kisi la bovidojn.
现今他们罪上加罪,用银子为自己铸造偶像,就是照自己的聪明制造,都是匠人的工作。有人论说,献祭的人可以向牛犊亲嘴。
Pro tio ili estos kiel matena nebulo, kiel roso, kiu frue malaperas, kiel grenventumaĵo, kiun la vento forblovas de la draŝejo, kaj kiel fumo el la kamentubo.
因此,他们必如早晨的云雾,又如速散的甘露,像场上的糠秕被狂风吹去,又像烟气腾于窗外。
Sed Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi.
自从你出埃及地以来,我就是耶和华─你的 神。在我以外,你不可认识别神;除我以外并没有救主。
Mi konis vin en la dezerto, en la lando de sekeco.
我曾在旷野干旱之地认识你。
Kiam ili havis paŝtejon, ili satiĝis; kaj kiam ili satiĝis, tiam fieriĝis ilia koro, kaj tial ili forgesis Min.
这些民照我所赐的食物得了饱足;既得饱足,心就高傲,忘记了我。
Tial Mi estos por ili kiel leono, kiel leopardo, kiu embuskas ĉe la vojo.
因此,我向他们如狮子,又如豹伏在道旁。
Mi atakos ilin, kiel ursino, kiu perdis la infanojn, Mi disŝiros ilian ŝlositan koron, Mi manĝegos ilin tie, kiel leono; sovaĝaj bestoj ilin disŝiros.
我遇见他们必像丢崽子的母熊,撕裂他们的胸膛(或译:心膜)。在那里,我必像母狮吞吃他们;野兽必撕裂他们。
Vi pereigis vin, ho Izrael, ĉar via savo estas nur en Mi.
以色列啊,你与我反对,就是反对帮助你的,自取败坏。
Kie estas via reĝo? li savu vin en ĉiuj viaj urboj. Kie estas viaj juĝistoj, pri kiuj vi diris: Donu al mi reĝon kaj estrojn?
你曾求我说:给我立王和首领。现在你的王在哪里呢?治理你的在哪里呢?让他在你所有的城中拯救你吧!
Mi donis al vi reĝon en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno.
我在怒气中将王赐你,又在烈怒中将王废去。
Kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim, lia peko estas konservita.
以法莲的罪孽包裹;他的罪恶收藏。
Doloroj de naskantino atakos lin. Li estas infano sensaĝa; alie li ne starus longe en la pozicio de naskiĝantaj infanoj.
产妇的疼痛必临到他身上;他是无智慧之子,到了产期不当迟延。
El Ŝeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho Ŝeol? Sed la konsolo estas ankoraŭ kaŝita antaŭ Miaj okuloj.
我必救赎他们脱离阴间,救赎他们脱离死亡。死亡啊,你的灾害在哪里呢?阴间哪,你的毁灭在哪里呢?在我眼前绝无后悔之事。
Kvankam li estas fruktoriĉa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekiĝos lia fonto, dezertiĝos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de ĉiuj grandvaloraĵoj.
他在弟兄中虽然茂盛,必有东风刮来,就是耶和华的风从旷野上来。他的泉源必干;他的源头必竭;仇敌必掳掠他所积蓄的一切宝器。
Samario suferos, ĉar ĝi ribelis kontraŭ sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.
撒马利亚必担当自己的罪,因为悖逆她的 神。她必倒在刀下;婴孩必被摔死;孕妇必被剖开。