Hebrews 5

Ĉar ĉiu ĉefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj;
凡从人间挑选的大祭司,是奉派替人办理属 神的事,为要献上礼物和赎罪祭(或作:要为罪献上礼物和祭物)。
povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas ĉirkaŭata de malforteco;
他能体谅那愚蒙的和失迷的人,因为他自己也是被软弱所困。
kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaŭ por si mem, oferi pro pekoj.
故此,他理当为百姓和自己献祭赎罪。
Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron.
这大祭司的尊荣,没有人自取。惟要蒙 神所召,像亚伦一样。
Tiel ankaŭ Kristo sin mem ne honoris, por fariĝi ĉefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li: Vi estas Mia Filo, Hodiaŭ Mi vin naskis;
如此,基督也不是自取荣耀作大祭司,乃是在乎向他说你是我的儿子,我今日生你的那一位;
kiel ankaŭ aliloke Li diris: Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.
就如经上又有一处说:你是照著麦基洗德的等次永远为祭司。
En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj aŭdite pro sia pia timo,
基督在肉体的时候,既大声哀哭,流泪祷告,恳求那能救他免死的主,就因他的虔诚蒙了应允。
tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis;
他虽然为儿子,还是因所受的苦难学了顺从。
kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj;
他既得以完全,就为凡顺从他的人成了永远得救的根源、
nomite de Dio ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek.
并蒙 神照著麦基洗德的等次称他为大祭司。
Pri tiu ni havas dirotaĵojn multajn, kaj malfacile klarigeblajn tial, ke vi surdiĝis en aŭdado.
论到麦基洗德,我们有好些话,并且难以解明,因为你们听不进去。
Ĉar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraŭ bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi fariĝis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutraĵo.
看你们学习的工夫,本该作师傅,谁知还得有人将 神圣言小学的开端另教导你们,并且成了那必须吃奶,不能吃干粮的人。
Ĉar ĉiu, kiu nutriĝas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de justeco; ĉar li estas infaneto.
凡只能吃奶的都不熟练仁义的道理,因为他是婴孩;
Sed solida nutraĵo estas por la plenaĝuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.
惟独长大成人的才能吃干粮;他们的心窍习练得通达,就能分辨好歹了。