Hebrews 4

Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian ripozejon, iu el vi eble ŝajne malatingos ĝin.
我们既蒙留下,有进入他安息的应许,就当畏惧,免得我们(原文是你们)中间或有人似乎是赶不上了。
Ĉar al ni ankaŭ estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili; sed al ili la aŭdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido ĉe la aŭdantoj.
因为有福音传给我们,像传给他们一样;只是所听见的道与他们无益,因为他们没有信心与所听见的道调和。
Ĉar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris: Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon; kvankam la faritaĵoj estis finitaj jam de post la fondo de la mondo.
但我们已经相信的人得以进入那安息,正如 神所说:我在怒中起誓说:他们断不可进入我的安息!其实造物之工,从创世以来已经成全了。
Ĉar Li diris ie pri la sepa tago jene: Kaj Dio ripozis en la sepa tago de Sia tuta laboro;
论到第七日,有一处说,到第七日 神就歇了他一切的工。
kaj ankaŭ jene: Ili ne venos en Mian ripozejon.
又有一处说:他们断不可进入我的安息!
Ĉar restas do por iuj veni en ĝin, kaj tiuj, al kiuj la evangelio unue estis predikita, ne envenis pro malobeo,
既有必进安息的人,那先前听见福音的,因为不信从,不得进去。
denove Li difinis iun tagon, dirante en David: Hodiaŭ, post tiom da tempo; kiel estas dirite: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, Ne obstinigu vian koron.
所以过了多年,就在大卫的书上,又限定一日,如以上所引的说:你们今日若听他的话,就不可硬著心。
Ĉar se Josuo al ili estus doninta ripozon, Li ne parolus poste pri alia tago.
若是约书亚已叫他们享了安息,后来 神就不再提别的日子了。
Tial restas sabata ripozo por la popolo de Dio.
这样看来,必另有一安息日的安息为 神的子民存留。
Ĉar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaŭ mem ripozas de siaj faroj, kiel Dio de Siaj.
因为那进入安息的,乃是歇了自己的工,正如 神歇了他的工一样。
Ni klopodu do veni en tiun ripozejon, por ke neniu falu laŭ la sama ekzemplo de malobeo.
所以,我们务必竭力进入那安息,免得有人学那不信从的样子跌倒了。
Ĉar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol ĉia glavo dutranĉa, kaj penetranta ĝis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro.
 神的道是活泼的,是有功效的,比一切两刃的剑更快,甚至魂与灵,骨节与骨髓,都能刺入、剖开,连心中的思念和主意都能辨明。
Kaj ne ekzistas kreitaĵo kaŝita antaŭ Lia vidado; sed ĉio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.
并且被造的没有一样在他面前不显然的;原来万物在那与我们有关系的主眼前,都是赤露敞开的。
Havante do ĉefpastron grandan, trapasintan la ĉielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson.
我们既然有一位已经升入高天尊荣的大祭司,就是 神的儿子耶稣,便当持定所承认的道。
Ĉar ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj, sed tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko.
因我们的大祭司并非不能体恤我们的软弱。他也曾凡事受过试探,与我们一样,只是他没有犯罪。
Ni do alvenu kun kuraĝo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo.
所以,我们只管坦然无惧的来到施恩的宝座前,为要得怜恤,蒙恩惠,作随时的帮助。