Hebrews 11

Kaj la fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj.
信就是所望之事的实底,是未见之事的确据。
Ĉar per tio la antikvuloj ricevis bonan ateston.
古人在这信上得了美好的证据。
Per la fido ni komprenas, ke la mondaĝoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantaĵoj.
我们因著信,就知道诸世界是借 神话造成的;这样,所看见的,并不是从显然之物造出来的。
Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, ĉar Dio atestis pri liaj donacoj; kaj per ĝi li, mortinte, ankoraŭ parolas.
亚伯因著信,献祭与 神,比该隐所献的更美,因此便得了称义的见证,就是 神指他礼物作的见证。他虽然死了,却因这信,仍旧说话。
Per la fido Ĥanoĥ estis transportita, por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, ĉar Dio lin transportis; ĉar antaŭ lia transporto estis atestite pri li, ke li plaĉis al Dio;
以诺因著信,被接去,不至于见死,人也找不著他,因为 神已经把他接去了;只是他被接去以先,已经得了 神喜悦他的明证。
kaj sen fido neeble estas plaĉi al Li; ĉar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li fariĝas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente serĉas.
人非有信,就不能得 神的喜悦;因为到 神面前来的人必须信有 神,且信他赏赐那寻求他的人。
Per la fido Noa, avertite pri la ankoraŭ ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj fariĝis heredanto de la justeco laŭ fido.
挪亚因著信,既蒙 神指示他未见的事,动了敬畏的心,预备了一只方舟,使他全家得救。因此就定了那世代的罪,自己也承受了那从信而来的义。
Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredaĵon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras.
亚伯拉罕因著信,蒙召的时候就遵命出去,往将来要得为业的地方去;出去的时候,还不知往那里去。
Per la fido li fariĝis pasloĝanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, loĝante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso;
他因著信,就在所应许之地作客,好像在异地居住帐棚,与那同蒙一个应许的以撒、雅各一样。
ĉar li serĉis la urbon havantan la fundamentojn, kies arĥitekturisto kaj konstruanto estas Dio.
因为他等候那座有根基的城,就是 神所经营所建造的。
Per la fido ankaŭ Sara mem ricevis kapablon gravediĝi, eĉ post la ordinara aĝo, ĉar ŝi kredis la Promesinton fidela;
因著信,连撒拉自己,虽然过了生育的岁数,还能怀孕,因她以为那应许她的是可信的。
sekve ankaŭ el unu, kaj tiu kvazaŭ malviva, leviĝis tiel multaj, kiel la steloj de la ĉielo laŭnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.
所以从一个彷彿已死的人就生出子孙,如同天上的星那样众多,海边的沙那样无数。
Ĉiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero.
这些人都是存著信心死的,并没有得著所应许的;却从远处望见,且欢喜迎接,又承认自己在世上是客旅,是寄居的。
Ĉar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili serĉas.
说这样话的人是表明自己要找一个家乡。
Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri.
他们若想念所离开的家乡,还有可以回去的机会。
Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, ĉielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; ĉar Li por ili pretigis urbon.
他们却羨慕一个更美的家乡,就是在天上的。所以 神被称为他们的 神,并不以为耻,因为他已经给他们预备了一座城。
Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton;
亚伯拉罕因著信,被试验的时候,就把以撒献上;这便是那欢喜领受应许的,将自己独生的儿子献上。
nome tiu, al kiu estis dirite: Per Isaak oni nomos vian idaron;
论到这儿子,曾有话说:从以撒生的才要称为你的后裔。
pensante, ke Dio povas relevi lin eĉ el la mortintoj; el kie ankaŭ li en similaĵo lin retrovis.
他以为 神还能叫人从死里复活;他也彷彿从死中得回他的儿子来。
Per la fido Isaak benis Jakobon kaj Esavon pri estontaj aferoj.
以撒因著信,就指著将来的事给雅各、以扫祝福。
Per la fido Jakob, mortante, benis ĉiun el la filoj de Jozef, kaj adorkliniĝis sur la supro de sia bastono.
雅各因著信,临死的时候,给约瑟的两个儿子各自祝福,扶著杖头敬拜 神。
Per la fido Jozef, ĉe la fino de sia vivo, aludis la foriron de la Izraelidoj, kaj pri siaj ostoj ordonis.
约瑟因著信,临终的时候,提到以色列族将来要出埃及,并为自己的骸骨留下遗命。
Per la fido Moseo, naskiĝinte, estis kaŝata tri monatojn de la gepatroj, ĉar ili vidis la infaneton belega, kaj ne timis la dekreton de la reĝo.
摩西生下来,他的父母见他是个俊美的孩子,就因著信,把他藏了三个月,并不怕王命。
Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono,
摩西因著信,长大了就不肯称为法老女儿之子。
plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko,
他宁可和 神的百姓同受苦害,也不愿暂时享受罪中之乐。
taksante la riproĉon de Kristo pligranda riĉeco ol la trezoroj Egiptaj, ĉar li rigardis al la estonta rekompenco.
他看为基督受的凌辱比埃及的财物更宝贵,因他想望所要得的赏赐。
Per la fido li forlasis Egiptujon, ne timante la koleregon de la reĝo; ĉar li persistis, kiel vidante Tiun, kiu ne estas videbla.
他因著信,就离开埃及,不怕王怒;因为他恒心忍耐,如同看见那不能看见的主。
Per la fido li observis la Paskon kaj la sangaspergon, por ke la ekstermanto de la unuenaskitoj ne tuŝu ilin.
他因著信,就守(或作:立)逾越节,行洒血的礼,免得那灭长子的临近以色列人。
Per la fido li trapasis la Ruĝan Maron kvazaŭ sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis.
他们因著信,过红海如行干地;埃及人试著要过去,就被吞灭了。
Per la fido la muroj de Jeriĥo falis, ĉirkaŭirite sep tagojn.
以色列人因著信,围绕耶利哥城七日,城墙就倒塌了。
Per la fido la malĉastistino Raĥab ne pereis kun la nekredantoj, akceptinte la spionojn kun paco.
妓女喇合因著信,曾和和平平的接待探子,就不与那些不顺从的人一同灭亡。
Kaj kion mi diru plu? ĉar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj Ŝimŝon kaj Jiftaĥ kaj David kaj Samuel kaj la profetoj;
我又何必再说呢?若要一一细说,基甸、巴拉、参孙、耶弗他、大卫、撒母耳,和众先知的事,时候就不够了。
kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la buŝojn de leonoj,
他们因著信,制伏了敌国,行了公义,得了应许,堵了狮子的口,
estingis la forton de fajro, forsaviĝis de la tranĉrando de glavo, el malforteco refortiĝis, fariĝis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj.
灭了烈火的猛势,脱了刀剑的锋刃;软弱变为刚强,争战显出勇敢,打退外邦的全军。
Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan releviĝon;
有妇人得自己的死人复活。又有人忍受严刑,不肯苟且得释放(原文是赎),为要得著更美的复活。
kaj aliaj elproviĝis per mokado kaj skurĝado kaj ankaŭ de katenoj kaj malliberiĝo;
又有人忍受戏弄、鞭打、捆锁、监禁、各等的磨炼,
ili estis ŝtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili ĉirkaŭvagis en ŝafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate
被石头打死,被锯锯死,受试探,被刀杀,披著绵羊山羊的皮各处奔跑,受穷乏、患难、苦害,
(je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kaŝejoj de la tero.
在旷野、山岭、山洞、地穴,飘流无定,本是世界不配有的人。
Kaj ĉiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis la promeson,
这些人都是因信得了美好的证据,却仍未得著所应许的;
ĉar Dio antaŭvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj.
因为 神给我们预备了更美的事,叫他们若不与我们同得,就不能完全。