Hebrews 10

Ĉar la leĝo, havante ombron de estontaj bonaĵoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas senĉese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn.
律法既是将来美事的影儿,不是本物的真像,总不能借著每年常献一样的祭物叫那近前来的人得以完全。
Ĉar alie ĉu ili ne ĉesus esti oferataj? tial, ke la adorantoj, unufoje purigite, jam ne havus konsciencon pri pekoj.
若不然,献祭的事岂不早已止住了吗?因为礼拜的人,良心既被洁净,就不再觉得有罪了。
Sed en tiuj oferoj estas ĉiujara rememorigo pri pekoj.
但这些祭物是叫人每年想起罪来;
Ĉar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn.
因为公牛和山羊的血,断不能除罪。
Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi;
所以基督到世上来的时候,就说: 神啊,祭物和礼物是你不愿意的;你曾给我预备了身体。
Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne ŝatis.
燔祭和赎罪祭是你不喜欢的。
Tiam mi diris: Jen mi venis (En la rulaĵo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio!
那时我说: 神啊,我来了,为要照你的旨意行;我的事在经卷上已经记载了。
Antaŭe dirinte: Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek ŝatis (kiuj estas oferataj laŭ la leĝo),
以上说:祭物和礼物,燔祭和赎罪祭,是你不愿意的,也是你不喜欢的(这都是按著律法献的);
tiam li diris: Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan.
后又说:我来了为要照你的旨意行;可见他是除去在先的,为要立定在后的。
Laŭ tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por ĉiam.
我们凭这旨意,靠耶稣基督,只一次献上他的身体,就得以成圣。
Kaj ĉiu pastro staradas ĉiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn;
凡祭司天天站著事奉 神,屡次献上一样的祭物,这祭物永不能除罪。
sed li, oferinte unu oferon por pekoj por ĉiam, sidiĝis dekstre de Dio;
但基督献了一次永远的赎罪祭,就在 神的右边坐下了。
de nun atendante, ĝis liaj malamikoj fariĝos benketo por liaj piedoj.
从此,等候他仇敌成了他的脚凳。
Ĉar per unu ofero li perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn.
因为他一次献祭,便叫那得以成圣的人永远完全。
Kaj la Sankta Spirito ankaŭ atestas al ni; ĉar, dirinte:
圣灵也对我们作见证;因为他既已说过:
Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos; li ankaŭ diras:
主说:那些日子以后,我与他们所立的约乃是这样:我要将我的律法写在他们心上,又要放在他们的里面。
Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.
以后就说:我不再记念他们的罪愆和他们的过犯。
Sed kie estas absolvo de ĉi tiuj, ne plu estas oferado pro peko.
这些罪过既已赦免,就不用再为罪献祭了。
Havante do, fratoj, kuraĝon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo,
弟兄们,我们既因耶稣的血得以坦然进入至圣所,
per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dediĉis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno,
是借著他给我们开了一条又新又活的路,从幔子经过,这幔子就是他的身体。
kaj havante grandan pastron super la domo de Dio,
又有一位大祭司治理 神的家!
ni alproksimiĝu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;
并我们心中天良的亏欠已经洒去,身体用清水洗净了,就当存著诚心和充足的信心来到 神面前;
ni tenu firme la konfeson de nia espero sendekliniĝe; ĉar la promesinto estas fidela;
也要坚守我们所承认的指望,不至摇动,因为那应许我们的是信实的。
kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj;
又要彼此相顾,激发爱心,勉励行善。
ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimiĝanta.
你们不可停止聚会,好像那些停止惯了的人,倒要彼此劝勉,既知道(原文是看见)那日子临近,就更当如此。
Ĉar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj,
因为我们得知真道以后,若故意犯罪,赎罪的祭就再没有了;
sed ia timoplena atendo de juĝo, kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontraŭulojn.
惟有战惧等候审判和那烧灭众敌人的烈火。
Tiu, kiu malŝatis la leĝon de Moseo, sen kompato mortas ĉe du aŭ tri atestantoj;
人干犯摩西的律法,凭两三个见证人,尚且不得怜恤而死,
kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco?
何况人践踏 神的儿子,将那使他成圣之约的血当作平常,又亵慢施恩的圣灵,你们想,他要受的刑罚该怎样加重呢!
Ĉar ni konas Tiun, kiu diris: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos. Kaj ankaŭ: La Eternulo juĝos Sian popolon.
因为我们知道谁说:伸冤在我,我必报应;又说:主要审判他的百姓。
Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio.
落在永生 神的手里,真是可怕的!
Sed memoru la antaŭajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite, elportis grandan konflikton de suferoj;
你们要追念往日,蒙了光照以后所忍受大争战的各样苦难:
unuflanke, kiam vi fariĝis spektaklo per riproĉoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis.
一面被毁谤,遭患难,成了戏景,叫众人观看;一面陪伴那些受这样苦难的人。
Ĉar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj ĝoje akceptis la rabadon de via posedaĵo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedaĵon.
因为你们体恤了那些被捆锁的人,并且你们的家业被人抢去,也甘心忍受,知道自己有更美长存的家业。
Tial ne forĵetu vian kuraĝon, kiu havas rekompencon grandan.
所以,你们不可丢弃勇敢的心;存这样的心必得大赏赐。
Ĉar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.
你们必须忍耐,使你们行完了 神的旨意,就可以得著所应许的。
Ĉar ankoraŭ iomete da tempo, La venonto venos, kaj ne malfruos.
因为还有一点点时候,那要来的就来,并不迟延;
Sed virtulo vivos per sia fideleco; Kaj se li sin tiros malantaŭen, mia spirito ne ĝojos en li.
只是义人(有古卷:我的义人)必因信得生。他若退后,我心里就不喜欢他。
Sed ni ne estas el la malantaŭen tiriĝantaj en pereon, sed el la kredantaj por la gajnado de la animo.
我们却不是退后入沉沦的那等人,乃是有信心以致灵魂得救的人。