Hebrews 1

Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj,
 神既在古时借著众先知多次多方的晓谕列祖,
en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de ĉio, per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn,
就在这末世借著他儿子晓谕我们;又早已立他为承受万有的,也曾借著他创造诸世界。
kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante ĉion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidiĝis dekstre de la Majesto en altaĵoj;
他是 神荣耀所发的光辉,是 神本体的真像,常用他权能的命令托住万有。他洗净了人的罪,就坐在高天至大者的右边。
fariĝinte tiom pli granda ol la anĝeloj, kiom pli bonegan nomon ol ili li heredis.
他所承受的名,既比天使的名更尊贵,就远超过天使。
Ĉar al kiu el la anĝeloj Li iam diris: Vi estas Mia Filo, Hodiaŭ Mi vin naskis? kaj denove: Mi estos al li Patro, Kaj li estos al Mi Filo?
所有的天使, 神从来对那一个说,你是我的儿子,我今日生你?又指著那一个说:我要作他的父,他要作我的子?
Kaj ankoraŭ, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon, Li diras: Kaj kliniĝu antaŭ li ĉiuj anĝeloj de Dio.
再者, 神使长子到世上来的时候(或作: 神再使长子到世上来的时候),就说: 神的使者都要拜他。
Kaj pri la anĝeloj Li diras: Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;
论到使者,又说: 神以风为使者,以火焰为仆役;
sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
论到子却说: 神啊,你的宝座是永永远远的;你的国权是正直的。
Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.
你喜爱公义,恨恶罪恶;所以 神,就是你的 神,用喜乐油膏你,胜过膏你的同伴;
Kaj: En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.
又说:主啊,你起初立了地的根基;天也是你手所造的。
Ili pereos, sed Vi restos; Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto,
天地都要灭没,你却要长存。天地都要像衣服渐渐旧了;
Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos. Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finiĝos.
你要将天地捲起来,像一件外衣,天地就都改变了。惟有你永不改变;你的年数没有穷尽。
Sed al kiu el la anĝeloj Li iam diris: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?
所有的天使, 神从来对那一个说:你坐在我的右边,等我使你仇敌作你的脚凳?
Ĉu ne estas ili ĉiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?
天使岂不都是服役的灵、奉差遣为那将要承受救恩的人效力吗?