Habakkuk 2

Sur mia gardista posteno mi staris; kaj, stariĝinte sur turo, mi observis, por vidi, kion Li diros al mi kaj kion mi devas respondi al la riproĉo kontraŭ mi.
我要站在守望所,立在望楼上观看,看耶和华对我说什么话,我可用什么话向他诉冤(向他诉冤:或译回答所疑问的)。
Kaj la Eternulo ekparolis al mi, kaj diris: Enskribu la vizion, kaj desegnu bone sur la tabeloj, por ke leganto povu facile tralegi.
他对我说:将这默示明明地写在版上,使读的人容易读(或译:随跑随读)。
Ĉar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed ĝi ne mensogas; se ĝi prokrastiĝus, atendu ĝin, ĉar ĝi nepre plenumiĝos, ne estos fordecidita.
因为这默示有一定的日期,快要应验,并不虚谎。虽然迟延,还要等候;因为必然临到,不再迟延。
Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco.
迦勒底人自高自大,心不正直;惟义人因信得生。
La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiliĝas; li larĝigas sian animon kiel Ŝeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si ĉiujn naciojn kaj kaptas al si ĉiujn popolojn.
迦勒底人因酒诡诈,狂傲,不住在家中,扩充心欲,好像阴间。他如死不能知足,聚集万国,堆积万民都归自己。
Sed ili ja ĉiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros: Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdaĵon sen fino kaj metas sur sin tro grandan ŝarĝon de ŝuldoj!
这些国的民岂不都要提起诗歌并俗语讥刺他说:祸哉!迦勒底人,你增添不属自己的财物,多多取人的当头,要到几时为止呢?
Subite ja leviĝos viaj pikontoj kaj vekiĝos viaj puŝontoj, kaj vi fariĝos ilia rabataĵo.
咬伤你的岂不忽然起来,扰害你的岂不兴起,你就作他们的掳物吗?
Ĉar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaŭ vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
因你抢夺许多的国,杀人流血,向国内的城并城中一切居民施行强暴,所以各国剩下的民都必抢夺你。
Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akiraĵon, por aranĝi alte sian neston, por defendi sin kontraŭ mano de malbonulo!
为本家积蓄不义之财、在高处搭窝、指望免灾的有祸了!
Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon.
你图谋剪除多国的民,犯了罪,使你的家蒙羞,自害己命。
La ŝtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al ili.
墙里的石头必呼叫;房内的栋梁必应声。
Ve al tiu, kiu konstruas urbon per sangoverŝado kaj pretigas fortikaĵon per maljusteco!
以人血建城、以罪孽立邑的有祸了!
Tio venas ja de la Eternulo Cebaot, ke la popoloj klopodas por la fajro kaj la gentoj lacigas sin vane.
众民所劳碌得来的被火焚烧,列国由劳乏而得的归于虚空,不都是出于万军之耶和华吗?
Ĉar la tero pleniĝos de konado de la gloro de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.
认识耶和华荣耀的知识要充满遍地,好像水充满洋海一般。
Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elverŝi vian koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton!
给人酒喝、又加上毒物、使他喝醉、好看见他下体的有祸了!
Vi satiĝis per honto anstataŭ per honoro; drinku do ankaŭ vi, kaj kovru vin per honto; ankaŭ al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro.
你满受羞辱,不得荣耀;你也喝吧,显出是未受割礼的!耶和华右手的杯必传到你那里;你的荣耀就变为大大地羞辱。
Ĉar via perforteco sur Lebanon falos sur vin, kaj atakate de bestoj vi estos terurata pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
你向黎巴嫩行强暴与残害惊吓野兽的事必遮盖你;因你杀人流血,向国内的城并城中一切居民施行强暴。
Kion helpos la skulptaĵo, kiun skulptis la artisto, la fanditaĵo kaj malvera instruanto, kvankam la majstro fidis sian propran faritaĵon, farante mutajn idolojn?
雕刻的偶像,人将它刻出来,有什么益处呢?铸造的偶像就是虚谎的师傅。制造者倚靠这哑巴偶像有什么益处呢?
Ve al tiu, kiu diras al ligno: Leviĝu, kaj al muta ŝtono: Vekiĝu! Ĉu ĝi povas instrui? ĝi estas ja tegita per oro kaj arĝento, sed havas en si nenian spiriton.
对木偶说:醒起!对哑巴石像说:起来!那人有祸了!这个还能教训人吗?看哪,是包裹金银的,其中毫无气息。
Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo; la tuta tero silentu antaŭ Li!
惟耶和华在他的圣殿中;全地的人都当在他面前肃敬静默。