Genesis 6

Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj,
当人在世上多起来又生女儿的时候,
tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis.
 神的儿子们看见人的女子美貌,就随意挑选,娶来为妻。
Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj.
耶和华说:「人既属乎血气,我的灵就不永远住在他里面;然而他的日子还可到一百二十年。」
Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo.
那时候有伟人在地上,后来 神的儿子们和人的女子们交合生子;那就是上古英武有名的人。
Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo;
耶和华见人在地上罪恶很大,终日所思想的尽都是恶,
tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktiĝis en Sia koro.
耶和华就后悔造人在地上,心中忧伤。
Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo ĝis la brutoj, ĝis la rampaĵoj, kaj ĝis la birdoj de la ĉielo; ĉar Mi pentas, ke Mi ilin kreis.
耶和华说:「我要将所造的人和走兽,并昆虫,以及空中的飞鸟,都从地上除灭,因为我造他们后悔了。」
Sed Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo.
惟有挪亚在耶和华眼前蒙恩。
Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis.
挪亚的后代记在下面。挪亚是个义人,在当时的世代是个完全人。挪亚与 神同行。
Kaj naskiĝis al Noa tri filoj: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.
挪亚生了三个儿子,就是闪、含、雅弗。
Kaj la tero malvirtiĝis antaŭ Dio, kaj la tero pleniĝis de maljustaĵoj.
世界在 神面前败坏,地上满了强暴。
Kaj Dio vidis la teron, ke ĝi malvirtiĝis, ĉar ĉiu karno malvirtigis sian vojon sur la tero.
 神观看世界,见是败坏了;凡有血气的人在地上都败坏了行为。
Kaj Dio diris al Noa: La fino de ĉiu karno venis antaŭ Min, ĉar la tero pleniĝis de maljustaĵoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero.
 神就对挪亚说:「凡有血气的人,他的尽头已经来到我面前;因为地上满了他们的强暴,我要把他们和地一并毁灭。
Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartaĵojn faru en la arkeo, kaj ŝmiru ĝin per peĉo interne kaj ekstere.
你要用歌斐木造一只方舟,分一间一间地造,里外抹上松香。
Kaj faru ĝin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj ĝia larĝo, kaj tridek ulnoj ĝia alto.
方舟的造法乃是这样:要长三百肘,宽五十肘,高三十肘。
Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en ĝi.
方舟上边要留透光处,高一肘。方舟的门要开在旁边。方舟要分上、中、下三层。
Kaj jen Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi ĉiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la ĉielo; ĉio, kio estas sur la tero, pereos.
看哪,我要使洪水泛滥在地上,毁灭天下;凡地上有血肉、有气息的活物,无一不死。
Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi.
我却要与你立约;你同你的妻,与儿子儿妇,都要进入方舟。
Kaj el ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu.
凡有血肉的活物,每样两个,一公一母,你要带进方舟,好在你那里保全生命。
El la birdoj laŭ iliaj specoj, kaj el la brutoj laŭ iliaj specoj, el ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun vi, por resti vivaj.
飞鸟各从其类,牲畜各从其类,地上的昆虫各从其类,每样两个,要到你那里,好保全生命。
Kaj vi prenu al vi el ĉiuj manĝaĵoj, kiuj estas manĝataj, kaj kolektu al vi; kaj ĝi estu por vi kaj por ili por manĝi.
你要拿各样食物积蓄起来,好作你和牠们的食物。」
Kaj Noa tion faris; ĉion, kiel Dio al li ordonis, tiel li faris.
挪亚就这样行。凡 神所吩咐的,他都照样行了。