Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon
Kaj al la delikata vinberbranĉo la filon de sia azenino;
Li lavas en vino sian veston
Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.
La Dio de via patro donos al vi helpon,
La Plejpotenculo benos vin
Per benoj de la ĉielo supre,
Per benoj de la abismo, kiu kuŝas malsupre,
Per benoj de la mamoj kaj de la utero.
La benoj de via patro estas pli fortaj,
Ol la benoj de miaj gepatroj,
Ĝis la limo de la eternaj altaĵoj.
Ili estu sur la kapo de Jozef
Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj.
Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektiĝas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu troviĝas sur la kampo de Efron la Ĥetido,
en la duobla kampa kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre en la lando Kanaana kaj kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo de Efron la Ĥetido kiel tomban posedaĵon.