Genesis 48

Post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Jozef: Jen, via patro estas malsana. Kaj li prenis kun si siajn du filojn, Manase kaj Efraim.
这事以后,有人告诉约瑟说:「你的父亲病了。」他就带著两个儿子玛拿西和以法莲同去。
Kaj oni sciigis al Jakob, dirante: Jen via filo Jozef venas al vi. Tiam Izrael streĉis siajn fortojn kaj sidiĝis sur la lito.
有人告诉雅各说:「请看,你儿子约瑟到你这里来了。」以色列就勉强在床上坐起来。
Kaj Jakob diris al Jozef: Dio la Plejpotenca aperis al mi en Luz, en la lando Kanaana, kaj benis min.
雅各对约瑟说:「全能的 神曾在迦南地的路斯向我显现,赐福与我,
Kaj Li diris al mi: Mi fruktigos vin kaj multigos vin kaj faros vin amaso da popoloj, kaj Mi donos ĉi tiun landon al via idaro post vi kiel eternan posedaĵon.
对我说:『我必使你生养众多,成为多民,又要把这地赐给你的后裔,永远为业。』
Kaj nun viaj du filoj, kiuj naskiĝis al vi en la lando Egipta antaŭ mia alveno al vi en Egiptujon, estas miaj; Efraim kaj Manase estu al mi, kiel Ruben kaj Simeon.
我未到埃及见你之先,你在埃及地所生的以法莲和玛拿西这两个儿子是我的,正如流便和西缅是我的一样。
Sed viaj infanoj, kiuj naskiĝos al vi post ili, estu viaj; per la nomo de siaj fratoj ili estos nomataj en sia hereda parto.
你在他们以后所生的就是你的,他们可以归于他们弟兄的名下得产业。
Kiam mi venis el Mezopotamio, mortis ĉe mi Raĥel en la lando Kanaana, dum la vojo, kiam restis ankoraŭ iom da tero ĝis Efrata; kaj mi enterigis ŝin tie sur la vojo al Efrata, kiu estas nomata ankaŭ Bet-Leĥem.
至于我,我从巴旦来的时候,拉结死在我眼前,在迦南地的路上,离以法他还有一段路程,我就把她葬在以法他的路上〈以法他就是伯利恒〉。」
Kaj Izrael ekvidis la filojn de Jozef, kaj diris: Kiuj estas ĉi tiuj?
以色列看见约瑟的两个儿子,就说:「这是谁?」
Kaj Jozef diris al sia patro: Ili estas miaj filoj, kiujn donis al mi Dio ĉi tie. Kaj tiu diris: Alkonduku ilin al mi, kaj mi benos ilin.
约瑟对他父亲说:「这是 神在这里赐给我的儿子。」以色列说:「请你领他们到我跟前,我要给他们祝福。」
La okuloj de Izrael malfortiĝis de maljuneco, li ne povis bone vidi. Jozef alkondukis ilin al li, kaj li kisis ilin kaj ĉirkaŭprenis ilin.
以色列年纪老迈,眼睛昏花,不能看见。约瑟领他们到他跟前,他就和他们亲嘴,抱著他们。
Kaj Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizaĝon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi eĉ vian idaron.
以色列对约瑟说:「我想不到得见你的面,不料, 神又使我得见你的儿子。」
Kaj Jozef forigis ilin de liaj genuoj, kaj kliniĝis antaŭ li vizaĝaltere.
约瑟把两个儿子从以色列两膝中领出来,自己就脸伏于地下拜。
Kaj Jozef prenis ambaŭ, Efraimon per sia dekstra mano, kontraŭ la maldekstra de Izrael, kaj Manasen per sia maldekstra mano, kontraŭ la dekstra de Izrael, kaj alkondukis ilin al li.
随后,约瑟又拉著他们两个,以法莲在他的右手里,对著以色列的左手,玛拿西在他的左手里,对著以色列的右手,领他们到以色列的跟前。
Sed Izrael etendis sian dekstran manon kaj metis ĝin sur la kapon de Efraim, kvankam li estis la pli juna, kaj sian maldekstran sur la kapon de Manase; li intence tiel faris per siaj manoj, ĉar Manase estis la unuenaskito.
以色列伸出右手来,按在以法莲的头上〈以法莲乃是次子〉,又剪搭过左手来,按在玛拿西的头上〈玛拿西原是长子〉。
Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaŭ kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu paŝtis min de mia naskiĝo ĝis la nuna tago,
他就给约瑟祝福说:「愿我祖亚伯拉罕和我父以撒所事奉的 神,就是一生牧养我直到今日的 神,
la anĝelo, kiu savis min de ĉia malbono — Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multiĝu sur la tero.
救赎我脱离一切患难的那使者,赐福与这两个童子。愿他们归在我的名下和我祖亚伯拉罕、我父以撒的名下。又愿他们在世界中生养众多。」
Jozef vidis, ke lia patro metis sian dekstran manon sur la kapon de Efraim, kaj tio ne plaĉis al li; kaj li prenis la manon de sia patro, por deturni ĝin de la kapo de Efraim sur la kapon de Manase.
约瑟见他父亲把右手按在以法莲的头上,就不喜悦,便提起他父亲的手,要从以法莲头上挪到玛拿西的头上。
Kaj Jozef diris al sia patro: Ne tiel, mia patro, ĉar ĉi tiu estas la unuenaskito; metu vian dekstran manon sur lian kapon.
约瑟对他父亲说:「我父,不是这样。这本是长子,求你把右手按在他的头上。」
Sed lia patro rifuzis, kaj diris: Mi scias, mia filo, mi scias; li ankaŭ fariĝos popolo kaj li ankaŭ fariĝos granda, sed lia pli juna frato estos pli granda ol li, kaj lia idaro estos multenombra inter la popoloj.
他父亲不从,说:「我知道,我儿,我知道。他也必成为一族,也必昌大。只是他的兄弟将来比他还大;他兄弟的后裔要成为多族。」
Kaj li benis ilin en tiu tago, dirante: Per vi benados Izrael, dirante: Dio vin faru kiel Efraim kaj Manase. Kaj li metis Efraimon antaŭ Manase.
当日就给他们祝福说:「以色列人要指著你们祝福说:『愿 神使你如以法莲、玛拿西一样。』」于是立以法莲在玛拿西以上。
Kaj Izrael diris al Jozef: Jen mi mortas; kaj Dio estos kun vi kaj revenigos vin en la landon de viaj patroj.
以色列又对约瑟说:「我要死了,但 神必与你们同在,领你们回到你们列祖之地。
Kaj mi donas al vi unu pecon da lando preferece antaŭ viaj fratoj, kiun mi prenis el la manoj de la Amoridoj per mia glavo kaj pafarko.
并且我从前用弓用刀从亚摩利人手下夺的那块地,我都赐给你,使你比众弟兄多得一分。」