Genesis 39

Jozef estis forkondukita en Egiptujon, kaj lin aĉetis Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj, Egipto, el la manoj de la Iŝmaelidoj, kiuj venigis lin tien.
约瑟被带下埃及去。有一个埃及人,是法老的内臣─护卫长波提乏,从那些带下他来的以实玛利人手下买了他去。
Kaj la Eternulo estis kun Jozef, kaj li estis sukcesulo; kaj li estis en la domo de sia sinjoro, la Egipto.
约瑟住在他主人埃及人的家中,耶和华与他同在,他就百事顺利。
Kaj lia sinjoro vidis, ke la Eternulo estas kun li, kaj ke ĉion, kion li faras, la Eternulo sukcesigas en lia mano.
他主人见耶和华与他同在,又见耶和华使他手里所办的尽都顺利,
Kaj Jozef akiris lian favoron kaj servis lin; kaj li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn ĉion, kion li havis.
约瑟就在主人眼前蒙恩,伺候他主人,并且主人派他管理家务,把一切所有的都交在他手里。
Kaj de tiu tempo, kiam li estrigis lin super sia domo, kaj super ĉio, kion li havis, la Eternulo benis la domon de la Egipto pro Jozef, kaj la beno de la Eternulo estis super ĉio, kion li havis, en la domo kaj sur la kampo.
自从主人派约瑟管理家务和他一切所有的,耶和华就因约瑟的缘故赐福与那埃及人的家;凡家里和田间一切所有的都蒙耶和华赐福。
Kaj li lasis ĉion, kion li havis, en la manoj de Jozef, kaj li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li manĝis. Kaj Jozef estis gracia kaj bela.
波提乏将一切所有的都交在约瑟的手中,除了自己所吃的饭,别的事一概不知。约瑟原来秀雅俊美。
Post kelka tempo la edzino de lia sinjoro ĵetis siajn rigardojn sur Jozefon, kaj diris: Kuŝiĝu kun mi.
这事以后,约瑟主人的妻以目送情给约瑟,说:「你与我同寝吧!」
Sed li rifuzis, kaj li diris al la edzino de sia sinjoro: Jen, mia sinjoro kontrolas ĉe mi nenion en la domo, kaj ĉion, kion li havas, li transdonis en miajn manojn;
约瑟不从,对他主人的妻说:「看哪,一切家务,我主人都不知道;他把所有的都交在我手里。
neniu en ĉi tiu domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom vi, ĉar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros ĉi tiun grandan malbonagon kaj pekos antaŭ Dio?
在这家里没有比我大的;并且他没有留下一样不交给我,只留下了你,因为你是他的妻子。我怎能作这大恶,得罪 神呢?」
Dum ŝi paroladis al Jozef ĉiutage kaj li ne volis obei ŝin kaj kuŝiĝi kun ŝi kaj esti kun ŝi,
后来她天天和约瑟说,约瑟却不听从她,不与她同寝,也不和她在一处。
okazis unu tagon, ke li venis en la domon, por fari sian laboron, kaj neniu el la domanoj estis en la domo;
有一天,约瑟进屋里去办事,家中人没有一个在那屋里,
tiam ŝi kaptis lin je lia vesto, dirante: Kuŝiĝu kun mi. Sed li lasis sian veston en ŝiaj manoj kaj forkuris for el la domo.
妇人就拉住他的衣裳,说:「你与我同寝吧!」约瑟把衣裳丢在妇人手里,跑到外边去了。
Kaj kiam ŝi vidis, ke li lasis sian veston en ŝia mano kaj forkuris el la domo,
妇人看见约瑟把衣裳丢在她手里跑出去了,
ŝi vokis siajn domanojn, kaj diris al ili: Rigardu, li venigis al ni Hebreon, por moki nin; ĉi tiu venis al mi, por kuŝiĝi kun mi; sed mi ekkriis per laŭta voĉo;
就叫了家里的人来,对他们说:「你们看!他带了一个希伯来人进入我们家里,要戏弄我们。他到我这里来,要与我同寝,我就大声喊叫。
kaj kiam li aŭdis, ke mi ekkriis per laŭta voĉo, li lasis sian veston ĉe mi kaj forkuris for el la domo.
他听见我放声喊起来,就把衣裳丢在我这里,跑到外边去了。」
Kaj ŝi kuŝigis lian veston apud si, ĝis lia sinjoro venis en sian domon.
妇人把约瑟的衣裳放在自己那里,等著他主人回家,
Kaj ŝi rakontis al li tion saman, dirante: La sklavo, la Hebreo, kiun vi venigis al ni, venis al mi, por petoli kun mi;
就对他如此如此说:「你所带到我们这里的那希伯来仆人进来要戏弄我,
sed kiam mi laŭte ekkriis, li lasis sian veston ĉe mi kaj elkuris el la domo.
我放声喊起来,他就把衣裳丢在我这里,跑出去了。」
Kiam lia sinjoro aŭdis la vortojn de sia edzino, kiujn ŝi diris al li, parolante: Tiel agis kun mi via sklavo — tiam li forte ekkoleris.
约瑟的主人听见他妻子对他所说的话,说:「你的仆人如此如此待我」,他就生气,
Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon, en la lokon, kie la malliberuloj de la reĝo estis tenataj; kaj li estis tie en la malliberejo.
把约瑟下在监里,就是王的囚犯被囚的地方。于是约瑟在那里坐监。
Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo.
但耶和华与约瑟同在,向他施恩,使他在司狱的眼前蒙恩。
Kaj la estro de la malliberejo transdonis en la manojn de Jozef ĉiujn malliberulojn, kiuj estis en la malliberejo; kaj ĉio, kion ili tie faris, estis farata sub lia kontrolo.
司狱就把监里所有的囚犯都交在约瑟的手下;他们在那里所办的事都是经他的手。
La estro de la malliberejo rigardis nenion, kio estis sub lia disponado, ĉar la Eternulo estis kun li; kaj ĉion, kion li faris, la Eternulo sukcesigis.
凡在约瑟手下的事,司狱一概不察,因为耶和华与约瑟同在;耶和华使他所做的尽都顺利。