Genesis 27

Kiam Isaak maljuniĝis kaj la vidado de liaj okuloj malakriĝis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas.
以撒年老,眼睛昏花,不能看见,就叫了他大儿子以扫来,说:「我儿。」以扫说:「我在这里。」
Kaj li diris: Jen mi maljuniĝis; mi ne scias, kiam mi mortos;
他说:「我如今老了,不知道那一天死。
prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon, kaj iru sur la kampon kaj ĉasu por mi ĉasaĵon;
现在拿你的器械,就是箭囊和弓,往田野去为我打猎,
kaj faru por mi bongustan manĝaĵon, kian mi amas, kaj alportu al mi, kaj mi ĝin manĝos, por ke mia animo vin benu, antaŭ ol mi mortos.
照我所爱的做成美味,拿来给我吃,使我在未死之先给你祝福。」
Sed Rebeka aŭdis, kiam Isaak parolis al sia filo Esav. Kaj Esav iris sur la kampon, por ĉasi ĉasaĵon kaj alporti.
以撒对他儿子以扫说话,利百加也听见了。以扫往田野去打猎,要得野味带来。
Kaj Rebeka diris al sia filo Jakob jene: Mi aŭdis, ke via patro diris al via frato Esav jene:
利百加就对她儿子雅各说:「我听见你父亲对你哥哥以扫说:
Alportu al mi ĉasaĵon kaj faru por mi bongustan manĝaĵon, kaj mi manĝos, kaj mi benos vin antaŭ la Eternulo antaŭ mia morto.
『你去把野兽带来,做成美味给我吃,我好在未死之先,在耶和华面前给你祝福。』
Kaj nun, mia filo, aŭskultu mian voĉon, kion mi ordonas al vi:
现在,我儿,你要照著我所吩咐你的,听从我的话。
iru al la brutaro kaj alportu al mi de tie du bonajn kapridojn, kaj mi faros el ili bongustan manĝaĵon por via patro, kian li amas;
你到羊群里去,给我拿两只肥山羊羔来,我便照你父亲所爱的给他做成美味。
kaj vi alportos al via patro, kaj li manĝos, por ke li benu vin antaŭ sia morto.
你拿到你父亲那里给他吃,使他在未死之先给你祝福。」
Kaj Jakob diris al sia patrino Rebeka: Mia frato Esav estas ja homo harkovrita, kaj mi estas homo glata;
雅各对他母亲利百加说:「我哥哥以扫浑身是有毛的,我身上是光滑的;
eble mia patro min palpos, tiam mi estos en liaj okuloj kiel trompanto, kaj mi venigos sur min malbenon, sed ne benon.
倘若我父亲著我摸,必以我为欺哄人的,我就招咒诅,不得祝福。」
Kaj lia patrino diris al li: Sur mi estu tiu malbeno, mia filo; nur aŭskultu mian voĉon kaj iru, alportu al mi.
他母亲对他说:「我儿,你招的咒诅归到我身上;你只管听我的话,去把羊羔给我拿来。」
Kaj li iris kaj prenis kaj alportis al sia patrino, kaj lia patrino faris bongustan manĝaĵon, kian amis lia patro.
他便去拿来,交给他母亲;他母亲就照他父亲所爱的做成美味。
Kaj Rebeka prenis la luksajn vestojn de sia pli maljuna filo Esav, kiujn ŝi havis ĉe si en la domo, kaj ŝi vestis sian pli junan filon Jakob;
利百加又把家里所存大儿子以扫上好的衣服给她小儿子雅各穿上,
kaj per la feloj de la kapridoj ŝi vestis liajn manojn kaj la glataĵon de lia kolo.
又用山羊羔皮包在雅各的手上和颈项的光滑处,
Kaj ŝi donis la bongustan manĝaĵon kaj la panon, kiujn ŝi pretigis, en la manon de sia filo Jakob.
就把所做的美味和饼交在她儿子雅各的手里。
Kaj li venis al sia patro, kaj diris: Mia patro! Kaj tiu diris: Jen mi estas; kiu vi estas, mia filo?
雅各到他父亲那里说:「我父亲!」他说:「我在这里。我儿,你是谁?」
Kaj Jakob diris al sia patro: Mi estas Esav, via unuenaskito; mi faris, kiel vi diris al mi; volu leviĝi, sidiĝu, kaj manĝu mian ĉasaĵon, por ke via animo min benu.
雅各对他父亲说:「我是你的长子以扫;我已照你所吩咐我的行了。请起来坐著,吃我的野味,好给我祝福。」
Kaj Isaak diris al sia filo: Kiamaniere vi tiel rapide trovis, mia filo? Kaj tiu diris: Ĉar la Eternulo, via Dio, sendis al mi renkonte.
以撒对他儿子说:「我儿,你如何找得这么快呢?」他说:「因为耶和华─你的 神使我遇见好机会得著的。」
Kaj Isaak diris al Jakob: Alproksimiĝu, kaj mi vin palpos, mia filo, ĉu tio estas vi, mia filo Esav, aŭ ne.
以撒对雅各说:「我儿,你近前来,我摸摸你,知道你真是我的儿子以扫不是?」
Kaj Jakob alproksimiĝis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis, kaj diris: La voĉo estas voĉo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav.
雅各就挨近他父亲以撒。以撒摸著他,说:「声音是雅各的声音,手却是以扫的手。」
Kaj li ne rekonis lin, ĉar liaj manoj estis kiel la manoj de lia frato Esav, harkovritaj; kaj li benis lin.
以撒就辨不出他来;因为他手上有毛,像他哥哥以扫的手一样,就给他祝福;
Kaj li diris: Ĉu tio estas vi, mia filo Esav? Kaj tiu diris: Mi.
又说:「你真是我儿子以扫吗?」他说:「我是。」
Kaj li diris: Alŝovu al mi, kaj mi manĝos la ĉasaĵon de mia filo, por ke mia animo vin benu. Kaj li alŝovis al li, kaj tiu manĝis; kaj li alportis al li vinon, kaj tiu trinkis.
以撒说:「你递给我,我好吃我儿子的野味,给你祝福。」雅各就递给他,他便吃了,又拿酒给他,他也喝了。
Kaj lia patro Isaak diris al li: Alproksimiĝu kaj kisu min, mia filo.
他父亲以撒对他说:「我儿,你上前来与我亲嘴」。
Kaj li alproksimiĝis kaj kisis lin, kaj tiu flaris la odoron de liaj vestoj, kaj li benis lin, kaj diris: Vidu, la odoro de mia filo Estas kiel la odoro de kampo, kiun la Eternulo benis;
他就上前与父亲亲嘴。他父亲一闻他衣服上的香气,就给他祝福,说:我儿的香气如同耶和华赐福之田地的香气一样。
Dio donu al vi roson ĉielan Kaj grason de la tero Kaj multe da greno kaj mosto.
愿 神赐你天上的甘露,地上的肥土,并许多五谷新酒。
Popoloj vin servu, Kaj gentoj kliniĝu antaŭ vi; Estu sinjoro super viaj fratoj, Kaj kliniĝu antaŭ vi la filoj de via patrino; Viaj malbenantoj estu malbenataj, Kaj viaj benantoj estu benataj.
愿多民事奉你,多国跪拜你。愿你作你弟兄的主;你母亲的儿子向你跪拜。凡咒诅你的,愿他受咒诅;为你祝福的,愿他蒙福。
Kaj kiam Isaak finis beni Jakobon kaj apenaŭ Jakob eliris de antaŭ sia patro Isaak, lia frato Esav venis de sia ĉasado.
以撒为雅各祝福已毕,雅各从他父亲那里才出来,他哥哥以扫正打猎回来,
Kaj ankaŭ li faris bongustan manĝaĵon kaj alportis al sia patro, kaj diris al sia patro: Leviĝu, mia patro, kaj manĝu la ĉasaĵon de via filo, por ke via animo min benu.
也做了美味,拿来给他父亲,说:「请父亲起来,吃你儿子的野味,好给我祝福。」
Kaj lia patro Isaak diris al li: Kiu vi estas? Kaj li diris: Mi estas via unuenaskita filo Esav.
他父亲以撒对他说:「你是谁?」他说:「我是你的长子以扫。」
Tiam Isaak ektremis per tre granda tremo, kaj diris: Kiu do estas tiu, kiu ĉasis ĉasaĵon kaj alportis al mi, kaj mi manĝis de ĉio, antaŭ ol vi venis, kaj mi benis lin? kaj li restos ja benita!
以撒就大大地战兢,说:「你未来之先,是谁得了野味拿来给我呢?我已经吃了,为他祝福;他将来也必蒙福。」
Kiam Esav aŭdis la vortojn de sia patro, li ekkriis per tre granda kaj maldolĉa krio, kaj diris al sia patro: Benu ankaŭ min, ho mia patro!
以扫听了他父亲的话,就放声痛哭,说:「我父啊,求你也为我祝福!」
Kaj tiu diris: Via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon.
以撒说:「你兄弟已经用诡计来将你的福分夺去了。」
Kaj li diris: Ĝuste do lia nomo estas Jakob, ĉar li submetis al mi la piedon jam du fojojn; mian unuenaskitecon li prenis, kaj jen li nun prenis mian benon! Kaj li diris: Ĉu vi ne rezervis por mi benon?
以扫说:「他名雅各,岂不是正对吗?因为他欺骗了我两次:他从前夺了我长子的名分,你看,他现在又夺了我的福分。」以扫又说:「你没有留下为我可祝的福吗?」
Kaj Isaak respondis kaj diris al Esav: Jen mi faris lin sinjoro super vi, kaj ĉiujn liajn fratojn mi donis al li kiel servantojn, kaj grenon kaj moston mi havigis al li; kion do mi faros por vi, mia filo?
以撒回答以扫说:「我已立他为你的主,使他的弟兄都给他作仆人,并赐他五谷新酒可以养生。我儿,现在我还能为你做什么呢?」
Kaj Esav diris al sia patro: Ĉu ĝi estas la sola beno, kiun vi havas? benu ankaŭ min, ho mia patro! Kaj Esav ekploris per laŭta voĉo.
以扫对他父亲说:「父啊,你只有一样可祝的福吗?我父啊,求你也为我祝福!」以扫就放声而哭。
Kaj lia patro Isaak respondis kaj diris al li: Jen la graso de la tero estu en via loko de loĝado Kaj la ĉiela roso de supre;
他父亲以撒说:地上的肥土必为你所住;天上的甘露必为你所得。
Kaj per via glavo vi vivos, kaj vian fraton vi servos; Sed kiam vi kontraŭbatalos, Vi deĵetos lian jugon de via kolo.
你必倚靠刀剑度日,又必事奉你的兄弟;到你强盛的时候,必从你颈项上挣开他的轭。
Kaj Esav ekmalamis Jakobon pro la beno, per kiu benis lin lia patro; kaj Esav diris en sia koro: Baldaŭ venos la tagoj de funebro pro mia patro, tiam mi mortigos mian fraton Jakob.
以扫因他父亲给雅各祝的福,就怨恨雅各,心里说:「为我父亲居丧的日子近了,到那时候,我要杀我的兄弟雅各。」
Kaj oni raportis al Rebeka la vortojn de ŝia pli maljuna filo Esav; tiam ŝi sendis kaj vokis sian pli junan filon Jakob, kaj diris al li: Jen via frato Esav minacas mortigi vin;
有人把利百加大儿子以扫的话告诉利百加,她就打发人去,叫了她小儿子雅各来,对他说:「你哥哥以扫想要杀你,报仇雪恨。
tial nun, mia filo, aŭskultu mian voĉon; kaj leviĝu, forkuru al mia frato Laban en Ĥaran;
现在,我儿,你要听我的话:起来,逃往哈兰、我哥哥拉班那里去,
kaj loĝu ĉe li kelkan tempon, ĝis kvietiĝos la furiozo de via frato;
同他住些日子,直等你哥哥的怒气消了。
ĝis la kolero de via frato deturniĝos de vi, kaj li forgesos, kion vi faris al li. Tiam mi sendos kaj prenos vin de tie. Kial mi perdu vin ambaŭ en unu tago?
你哥哥向你消了怒气,忘了你向他所做的事,我便打发人去把你从那里带回来。为什么一日丧你们二人呢?」
Kaj Rebeka diris al Isaak: Tedis al mi la vivo pro la Ĥetidinoj; se Jakob prenos edzinon el ĉi tiuj Ĥetidinoj, el la filinoj de la lando, tiam por kio mi vivu?
利百加对以撒说:「我因这赫人的女子连性命都厌烦了;倘若雅各也娶赫人的女子为妻,像这些一样,我活著还有什么益处呢?」