Genesis 26

Estis malsato en la lando, krom la antaŭa malsato, kiu estis en la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, en Gerar.
在亚伯拉罕的日子,那地有一次饥荒;这时又有饥荒,以撒就往基拉耳去,到非利士人的王亚比米勒那里。
Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne iru Egiptujon, loĝu en la lando, pri kiu Mi diros al vi.
耶和华向以撒显现,说:「你不要下埃及去,要住在我所指示你的地。
Vivu kiel fremdulo en ĉi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; ĉar al vi kaj al via idaro Mi donos ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la ĵuron, kiun Mi ĵuris al via patro Abraham.
你寄居在这地,我必与你同在,赐福给你,因为我要将这些地都赐给你和你的后裔。我必坚定我向你父亚伯拉罕所起的誓。
Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo, kaj Mi donos al via idaro ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero;
我要加增你的后裔,像天上的星那样多,又要将这些地都赐给你的后裔。并且地上万国必因你的后裔得福─
pro tio, ke Abraham obeis Mian voĉon, kaj plenumadis Miajn aranĝojn, Miajn leĝojn, kaj Miajn instruojn.
都因亚伯拉罕听从我的话,遵守我的吩咐和我的命令、律例、法度。」
Kaj Isaak ekloĝis en Gerar.
以撒就住在基拉耳。
Kaj kiam la homoj de tiu loko demandis pri lia edzino, li diris: Ŝi estas mia fratino; ĉar li timis diri: Mia edzino; por ke la homoj de la loko ne mortigu lin pro Rebeka, ĉar ŝi estis belaspekta.
那地方的人问到他的妻子,他便说:「那是我的妹子。」原来他怕说:「是我的妻子」;他心里想:「恐怕这地方的人为利百加的缘故杀我,」因为她容貌俊美。
Unu fojon, kiam li estis tie jam de longa tempo, Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka.
他在那里住了许久。有一天,非利士人的王亚比米勒从窗户里往外观看,见以撒和他的妻子利百加戏玩。
Tiam Abimeleĥ vokis Isaakon, kaj diris: Jen, ŝi estas ja via edzino; kial do vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj Isaak diris al li: Ĉar mi pensis, ke eble mi mortos pro ŝi.
亚比米勒召了以撒来,对他说:「她实在是你的妻子,你怎么说她是你的妹子?」以撒说:「我心里想,恐怕我因她而死。」
Kaj Abimeleĥ diris: Kion do vi faris al ni! preskaŭ jam kuŝiĝis unu el la popolo kun via edzino, kaj vi venigus sur nin krimon.
亚比米勒说:「你向我们做的是什么事呢?民中险些有人和你的妻同寝,把我们陷在罪里」。
Kaj Abimeleĥ faris ordonon al la tuta popolo jene: Kiu tuŝos ĉi tiun viron aŭ lian edzinon, tiu mortos.
于是亚比米勒晓谕众民说:「凡沾著这个人,或是他妻子的,定要把他治死。」
Kaj Isaak semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton; kaj la Eternulo lin benis.
以撒在那地耕种,那一年有百倍的收成。耶和华赐福给他,
Kaj tiu homo grandiĝis kaj ĉiam pli kaj pli grandiĝadis, ĝis li fariĝis tre granda.
他就昌大,日增月盛,成了大富户。
Kaj li havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj kaj grandan servistaron; kaj la Filiŝtoj enviis lin.
他有羊群牛群,又有许多仆人,非利士人就嫉妒他。
Kaj ĉiujn putojn, kiujn elfosis la sklavoj de lia patro en la tempo de lia patro Abraham, la Filiŝtoj ŝtopis kaj plenigis ilin per tero.
当他父亲亚伯拉罕在世的日子,他父亲的仆人所挖的井,非利士人全都塞住,填满了土。
Tiam Abimeleĥ diris al Isaak: Foriru de ni, ĉar vi fariĝis multe pli forta ol ni.
亚比米勒对以撒说:「你离开我们去吧。因为你比我们强盛得多。」
Kaj Isaak foriris de tie kaj aranĝis siajn tendojn en la valo de Gerar, kaj tie li ekloĝis.
以撒就离开那里,在基拉耳谷支搭帐棚,住在那里。
Kaj Isaak denove elfosis la akvoputojn, kiujn oni elfosis en la tempo de lia patro Abraham kaj la Filiŝtoj ŝtopis post la morto de Abraham; kaj li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al ili lia patro.
当他父亲亚伯拉罕在世之日所挖的水井因非利士人在亚伯拉罕死后塞住了,以撒就重新挖出来,仍照他父亲所叫的叫那些井的名字。
Kaj la sklavoj de Isaak fosis en la valo kaj trovis tie puton kun freŝa akvo.
以撒的仆人在谷中挖井,便得了一口活水井。
Kaj disputis la paŝtistoj de Gerar kun la paŝtistoj de Isaak, dirante: Al ni apartenas la akvo. Kaj oni donis al la puto la nomon Esek, ĉar oni disputis pri ĝi.
基拉耳的牧人与以撒的牧人争竞,说:「这水是我们的。」以撒就给那井起名叫埃色【就是相争的意思】,因为他们和他相争。
Kaj ili elfosis alian puton, kaj ankaŭ pri ĝi ili disputis; kaj oni donis al ĝi la nomon Sitna.
以撒的仆人又挖了一口井,他们又为这井争竞,因此以撒给这井起名叫西提拿【就是为敌的意思】。
Kaj ili foriĝis de tie kaj elfosis alian puton, kaj pri ĝi oni ne disputis. Kaj li donis al ĝi la nomon Reĥobot, dirante: Nun la Eternulo donis al ni vastan lokon, kaj ni multiĝos sur la tero.
以撒离开那里,又挖了一口井,他们不为这井争竞了,他就给那井起名叫利河伯【就是宽阔的意思】。他说:「耶和华现在给我们宽阔之地,我们必在这地昌盛。」
Kaj de tie li formigris al Beer-Ŝeba.
以撒从那里上别是巴去。
Kaj aperis al li la Eternulo en tiu nokto, kaj diris: Mi estas la Dio de via patro Abraham; ne timu, ĉar Mi estas kun vi, kaj Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron pro Abraham, Mia servanto.
当夜耶和华向他显现,说:「我是你父亲亚伯拉罕的 神,不要惧怕!因为我与你同在,要赐福给你,并要为我仆人亚伯拉罕的缘故,使你的后裔繁多。」
Kaj li konstruis tie altaron kaj preĝis al la Eternulo. Kaj li aranĝis tie sian tendon, kaj la sklavoj de Isaak elfosis tie puton.
以撒就在那里筑了一座坛,求告耶和华的名,并且支搭帐棚;他的仆人便在那里挖了一口井。
Kaj Abimeleĥ iris al li el Gerar, kaj ankaŭ lia amiko Aĥuzat kaj lia militestro Piĥol.
亚比米勒,同他的朋友亚户撒和他的军长非各,从基拉耳来见以撒。
Kaj Isaak diris al ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas kaj forpelis min de vi.
以撒对他们说:「你们既然恨我,打发我走了,为什么到我这里来呢?」
Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu ĵuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi,
他们说:「我们明明的看见耶和华与你同在,便说,不如我们两下彼此起誓,彼此立约,
ke vi ne faru al ni malbonon, kiel ni vin ne tuŝis kaj kiel ni faris al vi nur bonon kaj lasis vin foriri en paco; vi estas nun benito de la Eternulo.
使你不害我们,正如我们未曾害你,一味的厚待你,并且打发你平平安安的走。你是蒙耶和华赐福的了。」
Kaj li faris por ili festenon, kaj ili manĝis kaj trinkis.
以撒就为他们设摆筵席,他们便吃了喝了。
Kaj ili leviĝis frue matene kaj ĵuris al si reciproke. Kaj Isaak lasis ilin foriri, kaj ili foriris de li en paco.
他们清早起来彼此起誓。以撒打发他们走,他们就平平安安的离开他走了。
Kaj en tiu tago venis la sklavoj de Isaak, kaj raportis al li pri la puto, kiun ili elfosis, kaj diris al li: Ni trovis akvon.
那一天,以撒的仆人来,将挖井的事告诉他说:「我们得了水了。」
Kaj li donis al ĝi la nomon Ŝiba; pro tio la nomo de la urbo estas Beer-Ŝeba ĝis hodiaŭ.
他就给那井起名叫示巴;因此那城叫做别是巴,直到今日。
Kiam Esav havis la aĝon de kvardek jaroj, li prenis kiel edzinojn Jehuditon, filinon de Beeri la Ĥetido, kaj Basmaton, filinon de Elon la Ĥetido.
以扫四十岁的时候娶了赫人比利的女儿犹滴,与赫人以伦的女儿巴实抹为妻。
Kaj ili multe ĉagrenis Isaakon kaj Rebekan.
她们常使以撒和利百加心里愁烦。