Genesis 20

Kaj Abraham ekmigris de tie al la lando suda, kaj li ekloĝis inter Kadeŝ kaj Ŝur; kaj li loĝis kiel fremdulo en Gerar.
亚伯拉罕从那里向南地迁去,寄居在加低斯和书珥中间的基拉耳。
Kaj Abraham diris pri sia edzino Sara: Ŝi estas mia fratino. Kaj Abimeleĥ, reĝo de Gerar, sendis kaj prenis Saran.
亚伯拉罕称他的妻撒拉为妹子,基拉耳王亚比米勒差人把撒拉取了去。
Kaj Dio venis al Abimeleĥ nokte en la sonĝo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, ĉar ŝi estas edzino de edzo.
但夜间, 神来,在梦中对亚比米勒说:「你是个死人哪!因为你取了那女人来;她原是别人的妻子。」
Sed Abimeleĥ ne alproksimiĝis al ŝi, kaj li diris: Mia Sinjoro! ĉu vi mortigos ankaŭ senkulpan popolon?
亚比米勒却还没有亲近撒拉;他说:「主啊,连有义的国,你也要毁灭吗?
Li diris ja al mi: Ŝi estas mia fratino; kaj ŝi ankaŭ diris al mi: Li estas mia frato. En senkulpeco de mia koro kaj en pureco de miaj manoj mi faris tion.
那人岂不是自己对我说『她是我的妹子』吗?就是女人也自己说:『他是我的哥哥。』我作这事是心正手洁的。」
Kaj Dio diris al li en la sonĝo: Mi ankaŭ scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraŭ Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntuŝiĝu kun ŝi.
 神在梦中对他说:「我知道你作这事是心中正直;我也拦阻了你,免得你得罪我,所以我不容你沾著她。
Kaj nun redonu la edzinon al la edzo, ĉar li estas profeto, kaj li preĝos pri vi, kaj vi restos viva; sed se vi ne redonos, tiam sciu, ke vi mortos, vi kaj ĉiuj viaj.
现在你把这人的妻子归还他;因为他是先知,他要为你祷告,使你存活。你若不归还他,你当知道,你和你所有的人都必要死。」
Kaj Abimeleĥ leviĝis frue matene, kaj li vokis ĉiujn siajn sklavojn kaj rakontis ĉion ĉi tion al iliaj oreloj; kaj la homoj tre ektimis.
亚比米勒清早起来,召了众臣仆来,将这些事都说给他们听,他们都甚惧怕。
Kaj Abimeleĥ vokis Abrahamon, kaj diris al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaŭ vi, ke vi venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj ne estas farataj, vi faris kontraŭ mi.
亚比米勒召了亚伯拉罕来,对他说:「你怎么向我这样行呢?我在什么事上得罪了你,你竟使我和我国里的人陷在大罪里?你向我行不当行的事了!」
Kaj Abimeleĥ diris al Abraham: Kion vi vidis, kiam vi faris tiun aferon?
亚比米勒又对亚伯拉罕说:「你见了什么才做这事呢?」
Kaj Abraham diris: Mi pensis, ke ne ekzistas timo antaŭ Dio en ĉi tiu loko, kaj ke oni mortigos min pro mia edzino.
亚伯拉罕说:「我以为这地方的人总不惧怕 神,必为我妻子的缘故杀我。
Kaj efektive ŝi estas mia fratino, filino de mia patro, nur ne filino de mia patrino; kaj ŝi fariĝis mia edzino.
况且她也实在是我的妹子;她与我是同父异母,后来作了我的妻子。
Kaj kiam Dio elmigrigis min el la domo de mia patro, mi diris al ŝi: Faru al mi ĉi tiun komplezon, en kian ajn lokon ni venos, diru pri mi: Li estas mia frato.
当 神叫我离开父家、飘流在外的时候,我对她说:我们无论走到什么地方,你可以对人说:他是我的哥哥;这就是你待我的恩典了。」
Kaj Abimeleĥ prenis ŝafojn kaj bovojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj donis al Abraham, kaj li redonis al li lian edzinon Sara.
亚比米勒把牛、羊、仆婢赐给亚伯拉罕,又把他的妻子撒拉归还他。
Kaj Abimeleĥ diris: Jen mia lando estas antaŭ vi; kie plaĉas al vi, tie loĝiĝu.
亚比米勒又说:「看哪,我的地都在你面前,你可以随意居住」;
Kaj al Sara li diris: Jen mi donis mil arĝentajn monerojn al via frato; tio estu al vi kovro por la okuloj antaŭ ĉiuj, kiuj estas kun vi, kaj antaŭ ĉiuj vi estas pravigita.
又对撒拉说:「我给你哥哥一千银子,作为你在閤家人面前遮羞【原文作眼】的,你就在众人面前没有不是了。」
Kaj Abraham ekpreĝis al Dio; kaj Dio sanigis Abimeleĥon kaj lian edzinon kaj liajn sklavinojn, kaj ili komencis naski.
亚伯拉罕祷告 神, 神就医好了亚比米勒和他的妻子,并他的众女仆,他们便能生育。
Ĉar la Eternulo estis ŝlosinta ĉiujn uterojn en la domo de Abimeleĥ pro Sara, la edzino de Abraham.
因耶和华为亚伯拉罕的妻子撒拉的缘故,已经使亚比米勒家中的妇人不能生育。