Genesis 11

Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.
那时,天下人的口音、言语都是一样。
Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis.
他们往东边迁移的时候,在示拿地遇见一片平原,就住在那里。
Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko.
他们彼此商量说:「来吧!我们要作砖,把砖烧透了。」他们就拿砖当石头,又拿石漆当灰泥。
Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero.
他们说:「来吧!我们要建造一座城和一座塔,塔顶通天,为要传扬我们的名,免得我们分散在全地上。」
Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj.
耶和华降临,要看看世人所建造的城和塔。
Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari.
耶和华说:「看哪,他们成为一样的人民,都是一样的言语,如今既作起这事来,以后他们所要作的事就没有不成就的了。
Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.
我们下去,在那里变乱他们的口音,使他们的言语彼此不通。」
Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon.
于是耶和华使他们从那里分散在全地上;他们就停工,不造那城了。
Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.
因为耶和华在那里变乱天下人的言语,使众人分散在全地上,所以那城名叫巴别【就是变乱的意思】。
Jen estas la generaciaro de Ŝem: Ŝem havis la aĝon de cent jaroj, kaj naskiĝis al li Arpaĥŝad, du jarojn post la diluvo.
闪的后代记在下面。洪水以后二年,闪一百岁生了亚法撒。
Kaj Ŝem vivis post la naskiĝo de Arpaĥŝad kvincent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
闪生亚法撒之后又活了五百年,并且生儿养女。
Kaj Arpaĥŝad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Ŝelaĥ.
亚法撒活到三十五岁,生了沙拉。
Kaj Arpaĥŝad vivis post la naskiĝo de Ŝelaĥ kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
亚法撒生沙拉之后又活了四百零三年,并且生儿养女。
Kaj Ŝelaĥ vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Eber.
沙拉活到三十岁,生了希伯。
Kaj Ŝelaĥ vivis post la naskiĝo de Eber kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
沙拉生希伯之后又活了四百零三年,并且生儿养女。
Kaj Eber vivis tridek kvar jarojn, kaj naskiĝis al li Peleg.
希伯活到三十四岁,生了法勒。
Kaj Eber vivis post la naskiĝo de Peleg kvarcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
希伯生法勒之后又活了四百三十年,并且生儿养女。
Kaj Peleg vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Reu.
法勒活到三十岁,生了拉吴。
Kaj Peleg vivis post la naskiĝo de Reu ducent naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
法勒生拉吴之后又活了二百零九年,并且生儿养女。
Kaj Reu vivis tridek du jarojn, kaj naskiĝis al li Serug.
拉吴活到三十二岁,生了西鹿。
Kaj Reu vivis post la naskiĝo de Serug ducent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
拉吴生西鹿之后又活了二百零七年,并且生儿养女。
Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Naĥor.
西鹿活到三十岁,生了拿鹤。
Kaj Serug vivis post la naskiĝo de Naĥor ducent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
西鹿生拿鹤之后又活了二百年,并且生儿养女。
Kaj Naĥor vivis dudek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li Teraĥ.
拿鹤活到二十九岁,生了他拉。
Kaj Naĥor vivis post la naskiĝo de Teraĥ cent dek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
拿鹤生他拉之后又活了一百一十九年,并且生儿养女。
Kaj Teraĥ vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Abram, Naĥor, kaj Haran.
他拉活到七十岁,生了亚伯兰、拿鹤、哈兰。
Kaj jen estas la generaciaro de Teraĥ: al Teraĥ naskiĝis Abram, Naĥor, kaj Haran; kaj al Haran naskiĝis Lot.
他拉的后代记在下面。他拉生亚伯兰、拿鹤、哈兰;哈兰生罗得。
Kaj Haran mortis antaŭ sia patro Teraĥ en sia lando de naskiĝo, en Ur la Ĥaldea.
哈兰死在他的本地迦勒底的吾珥,在他父亲他拉之先。
Kaj Abram kaj Naĥor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Naĥor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska.
亚伯兰、拿鹤各娶了妻:亚伯兰的妻子名叫撒莱;拿鹤的妻子名叫密迦,是哈兰的女儿;哈兰是密迦和亦迦的父亲。
Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon.
撒莱不生育,没有孩子。
Kaj Teraĥ prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la Ĥaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis ĝis Ĥaran kaj enloĝiĝis tie.
他拉带著他儿子亚伯兰和他孙子哈兰的儿子罗得,并他儿妇亚伯兰的妻子撒莱,出了迦勒底的吾珥,要往迦南地去;他们走到哈兰,就住在那里。
Kaj Teraĥ atingis la aĝon de ducent kvin jaroj, kaj Teraĥ mortis en Ĥaran.
他拉共活了二百零五岁,就死在哈兰。