Ezekiel 48

Jen estas la nomoj de la triboj: de la norda rando laŭ la vojo al Ĥetlon, en la direkto al Ĥamat, Ĥacar-Enan, norde de la limo de Damasko ĝis Ĥamat; ĉi tiu regiono de oriente ĝis okcidente apartenos sole al Dan.
众支派按名所得之地记在下面:从北头,由希特伦往哈马口,到大马士革地界上的哈萨‧以难。北边靠著哈马地(各支派的地都有东西的边界),是但的一分。
Kaj apud la limo de Dan, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Aŝer.
挨著但的地界,从东到西,是亚设的一分。
Apud la limo de Aŝer, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Naftali.
挨著亚设的地界,从东到西,是拿弗他利的一分。
Apud la limo de Naftali, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Manase.
挨著拿弗他利的地界,从东到西,是玛拿西的一分。
Apud la limo de Manase, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Efraim.
挨著玛拿西的地界,从东到西,是以法莲的一分。
Apud la limo de Efraim, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Ruben.
挨著以法莲的地界,从东到西,是流便的一分。
Apud la limo de Ruben, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Jehuda.
挨著流便的地界,从东到西,是犹大的一分。
Apud la limo de Jehuda, de la orienta rando ĝis la okcidenta, estos la konsekrita terpeco, kiun vi apartigos, kaj kiu havos la larĝon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la longon kiel unu el la partoj de la orienta rando ĝis la okcidenta, kaj en kies mezo estos la sanktejo.
挨著犹大的地界,从东到西,必有你们所当献的供地,宽二万五千肘。从东界到西界,长短与各分之地相同,圣地当在其中。
La apartigita terpeco, kiun vi konsekros al la Eternulo, havos la longon de dudek kvin mil kaj la larĝon de dek mil.
你们献与耶和华的供地要长二万五千肘,宽一万肘。
Kaj la sankta terpeco estos por la pastroj, havante norden dudek kvin mil, kaj okcidenten la larĝon de dek mil, orienten la larĝon de dek mil, kaj suden la longon de dudek kvin mil; kaj en ĝia mezo estos la sanktejo de la Eternulo.
这圣供地要归与祭司,北长二万五千肘,西宽一万肘,东宽一万肘,南长二万五千肘。耶和华的圣地当在其中。
Ĝi estu sanktigita por la pastroj el la filoj de Cadok, kiuj plenumadis Mian servadon kaj ne defalis de Mi dum la defalo de la Izraelidoj, kiel defalis la Levidoj.
这地要归与撒督的子孙中成为圣的祭司,就是那守我所吩咐的。当以色列人走迷的时候,他们不像那些利未人走迷了。
Kaj al ili estos apartigita parto el la konsekrita terpeco, kiel plejsanktaĵo, apud la limo de la Levidoj.
这要归与他们为供地,是全地中至圣的。供地挨著利未人的地界。
Kaj la Levidoj havos apud la limo de la pastroj dudek kvin mil da longo kaj dek mil da larĝo; la tuta longo estos dudek kvin mil, kaj la larĝo estos dek mil.
利未人所得的地要长二万五千肘,宽一万肘,与祭司的地界相等,都长二万五千肘,宽一万肘。
Ili nenion devas vendi el tio, nek interŝanĝi; la unuaaĵo de la lando devas ne transiri, ĉar ĝi estas konsekrita al la Eternulo.
这地不可卖,不可换,初熟之物也不可归与别人,因为是归耶和华为圣的。
La ceteraj kvin mil da larĝo kun dudek kvin mil da longo estas nekonsekrita apartenaĵo de la urbo, kiel loĝatejo kaj antaŭurbo; kaj la urbo estos en la mezo.
这二万五千肘前面所剩下五千肘宽之地要作俗用,作为造城盖房郊野之地。城要在当中。
Jen estas ĝiaj dimensioj: la norda rando havos kvar mil kvincent, la suda rando kvar mil kvincent, la orienta rando kvar mil kvincent, kaj la okcidenta rando kvar mil kvincent.
城的尺寸乃是如此:北面四千五百肘,南面四千五百肘,东面四千五百肘,西面四千五百肘。
La antaŭurbo de la urbo havos norde ducent kvindek, kaj sude ducent kvindek, kaj oriente ducent kvindek, kaj okcidente ducent kvindek.
城必有郊野,向北二百五十肘,向南二百五十肘,向东二百五十肘,向西二百五十肘。
Koncerne la ceteran parton de la longo kontraŭ la sankta terpeco, nome dek mil oriente kaj dek mil okcidente, kiu troviĝas kontraŭ la sankta terpeco, ĝiaj produktaĵoj devas servi kiel manĝaĵo por la laboristoj de la urbo.
靠著圣供地的余地,东长一万肘,西长一万肘,要与圣供地相等;其中的土产要作城内工人的食物。
En la urbo laboros laboristoj el ĉiuj triboj de Izrael.
所有以色列支派中,在城内做工的,都要耕种这地。
La tuta apartigita terpeco devas havi dudek kvin mil kontraŭ dudek kvin mil; kvaronon de la sankta terpeco apartigu kiel posedaĵon de la urbo.
你们所献的圣供地连归城之地,是四方的:长二万五千肘,宽二万五千肘。
Kio restas de la sanktigita terpeco kaj de la posedaĵo de la urbo, de la dudek kvin mil, apartigitaj oriente kaj okcidente, kontraŭ tiuj partoj, tio apartenu al la princo; kaj la sankta terpeco kaj la sankta domo estos en la mezo.
圣供地连归城之地,两边的余地要归与王。供地东边,南北二万五千肘,东至东界,西边南北二万五千肘,西至西界,与各分之地相同,都要归王。圣供地和殿的圣地要在其中,
Kio troviĝas inter la apartenaĵo de la Levidoj kaj la apartenaĵo de la urbo, inter la limo de Jehuda kaj la limo de Benjamen, tio apartenu al la princo.
并且利未人之地,与归城之地的东西两边延长之地(这两地在王地中间),就是在犹大和便雅悯两界中间,要归与王。
La ceteraj triboj de la rando orienta ĝis la rando okcidenta: Benjamen havos unu parton.
论到其余的支派,从东到西,是便雅悯的一分。
Apud la limo de Benjamen, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Simeon.
挨著便雅悯的地界,从东到西,是西缅的一分。
Apud la limo de Simeon, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Isaĥar.
挨著西缅的地界,从东到西,是以萨迦的一分。
Apud la limo de Isaĥar, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Zebulun.
挨著以萨迦的地界,从东到西,是西布伦的一分。
Apud la limo de Zebulun, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Gad.
挨著西布伦的地界,从东到西,是迦得的一分。
Apud la limo de Gad, ĉe la rando suda, estos la limo de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭlonge de la torento ĝis la Granda Maro.
迦得地的南界是从他玛到米利巴‧加低斯的水,延到埃及小河,直到大海。
Tio estas la lando, kiun vi lote dividos kiel heredan posedaĵon al la triboj de Izrael, kaj tio estas iliaj partoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
这就是你们要拈阄分给以色列支派为业之地,乃是他们各支派所得之分。这是主耶和华说的。
Kaj jen estas la randoj de la urbo: sur la norda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj;
城的北面四千五百肘。出城之处如下;
kaj la pordegoj de la urbo estos nomataj laŭ la nomoj de la triboj de Izrael; tri pordegoj norde: unu Pordego de Ruben, unu Pordego de Jehuda, unu Pordego de Levi.
城的各门要按以色列支派的名字。北面有三门,一为流便门,一为犹大门,一为利未门;
Ankaŭ sur la orienta flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Jozef, unu Pordego de Benjamen, unu Pordego de Dan.
东面四千五百肘,有三门,一为约瑟门,一为便雅悯门,一为但门;
Ankaŭ sur la suda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Simeon, unu Pordego de Isaĥar, unu Pordego de Zebulun.
南面四千五百肘,有三门,一为西缅门,一为以萨迦门,一为西布伦门;
Ankaŭ sur la okcidenta flanko kvar mil kvincent; pordegojn ĝi havas tri: unu Pordego de Gad, unu Pordego de Aŝer, unu Pordego de Naftali.
西面四千五百肘,有三门,一为迦得门,一为亚设门,一为拿弗他利门。
La tuta ĉirkaŭo havas dek ok mil. Kaj la nomo de la urbo de post tiu tago estos: Eternulo-Tie.
城四围共一万八千肘。从此以后,这城的名字必称为耶和华的所在。