Ezekiel 46

Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La pordego de la interna korto, kiu estas turnita al oriento, estu ŝlosita dum la ses laboraj tagoj, sed en la tago sabata ĝi estu malfermita, kaj ankaŭ en la monatkomenco ĝi estu malfermita.
主耶和华如此说:「内院朝东的门,在办理事务的六日内必须关闭;惟有安息日和月朔必须敞开。
Kaj la princo eniros tra la portiko de la pordego el ekstere, kaj stariĝos ĉe la fosto de la pordego; kaj la pastroj faros lian bruloferon kaj lian pacoferon; kaj li adorkliniĝos sur la sojlo de la pordego kaj eliros; sed la pordego ne estos ne estos ŝlosita ĝis vespero.
王要从这门的廊进入,站在门框旁边。祭司要为他预备燔祭和平安祭,他就要在门槛那里敬拜,然后出去。这门直到晚上不可关闭。
La popolo de la lando adorkliniĝos antaŭ la Eternulo ĉe la enirejo de tiu pordego en la sabatoj kaj en la monatkomencoj.
在安息日和月朔,国内的居民要在这门口,耶和华面前敬拜。
La brulofero, kiun la princo alportos al la Eternulo en sabato, estos: ses sendifektaj ŝafidoj kaj unu sendifekta virŝafo;
安息日,王所献与耶和华的燔祭要用无残疾的羊羔六只,无残疾的公绵羊一只;
kaj da farunofero unu efo por la virŝafo, kaj da farunofero por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.
同献的素祭要为公绵羊献一伊法细面,为羊羔照他的力量而献,一伊法细面加油一欣。
En la tago de la monatkomenco: sendifekta bovido kaj ses ŝafidoj kaj sendifekta virŝafo;
当月朔,要献无残疾的公牛犊一只,羊羔六只,公绵羊一只,都要无残疾的。
kaj farunoferon li faru: unu efon por la bovido, kaj unu efon por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.
他也要预备素祭,为公牛献一伊法细面,为公绵羊献一伊法细面,为羊羔照他的力量而献,一伊法细面加油一欣。
Kiam la princo venos, li devas eniri tra la portiko de la pordego, kaj laŭ la sama vojo li devas eliri.
王进入的时候必由这门的廊而入,也必由此而出。
Kaj kiam la popolo de la lando venos antaŭ la Eternulon en la festoj, tiam tiuj, kiuj eniris tra la norda pordego, por adorkliniĝi, devas eliri tra la suda pordego, kaj tiuj, kiuj eniris tra la suda pordego, devas eliri tra la norda pordego; oni devas ne iri returne tra tiu pordego, tra kiu oni eniris, sed oni devas eliri tra la kontraŭa.
在各节期,国内居民朝见耶和华的时候,从北门进入敬拜的,必由南门而出;从南门进入的,必由北门而出。不可从所入的门而出,必要直往前行,由对门而出。
Kaj la princo estos inter ili: kiam ili eniros, li ankaŭ eniros, kaj kiam ili eliros, li ankaŭ eliros.
民进入,王也要在民中进入;民出去,王也要一同出去。
En la festoj kaj en la solenaj tagoj la farunofero devas esti unu efo por la bovido, kaj unu efo por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.
「在节期和圣会的日子同献的素祭,要为一只公牛献一伊法细面,为一只公绵羊献一伊法细面,为羊羔照他的力量而献,一伊法细面加油一欣。
Kiam la princo alportos al la Eternulo memvolan bruloferon aŭ memvolan pacoferon, tiam oni devas malfermi antaŭ li la pordegon, turnitan al oriento, kaj li faros sian bruloferon aŭ sian pacoferon tiel, kiel li faras ĝin en la tago sabata; poste li eliros, kaj post lia eliro oni ŝlosos la pordegon.
王预备甘心献的燔祭或平安祭,就是向耶和华甘心献的,当有人为他开朝东的门。他就预备燔祭和平安祭,与安息日预备的一样,献毕就出去。他出去之后,当有人将门关闭。」
Unujaran ŝafidon sendifektan li alportu kiel bruloferon ĉiutage al la Eternulo; ĉiumatene li alportu ĝin.
「每日,你要预备无残疾一岁的羊羔一只,献与耶和华为燔祭;要每早晨预备。
Kaj farunoferon li alportu kune kun ĝi ĉiumatene: sesonon de efo, kaj trionon de hino da oleo, por ŝprucigi sur la farunon; tio devas esti la porĉiama leĝo pri la farunofero al la Eternulo.
每早晨也要预备同献的素祭,细面一伊法六分之一,并油一欣三分之一,调和细面。这素祭要常献与耶和华为永远的定例。
Tiamaniere oni alportu ĉiumatene la ŝafidon kaj la farunoferon kaj la oleon, kiel konstantan bruloferon.
每早晨要这样预备羊羔、素祭,并油为常献的燔祭。」
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Se la princo donos donacon al iu el siaj filoj, ĝi fariĝu heredaĵo por liaj filoj; tio estu ilia hereda posedaĵo.
主耶和华如此说:「王若将产业赐给他的儿子,就成了他儿子的产业,那是他们承受为业的。
Sed se li donos donacon el sia heredaĵo al unu el siaj sklavoj, ĝi apartenu al li ĝis la jaro de libereco, kaj poste ĝi revenu al la princo; nur la heredaĵo donacita al liaj filoj devas resti ĉe ili.
倘若王将一分产业赐给他的臣仆,就成了他臣仆的产业;到自由之年仍要归与王。至于王的产业,必归与他的儿子。
La princo ne prenu ion el la heredaĵo de la popolanoj, elpremante ilin el ilia terposedaĵo: nur el sia terposedaĵo li povas doni heredon al siaj filoj, por ke neniu el Mia popolo estu elpuŝita el sia terposedaĵo.
王不可夺取民的产业,以致驱逐他们离开所承受的;他要从自己的地业中,将产业赐给他儿子,免得我的民分散,各人离开所承受的。」
Kaj li venigis min tra la enirejo, kiu estis flanke de la pordego, al la sanktaj ĉambroj, kiuj apartenas al la pastroj kaj kiuj estas turnitaj norden; kaj jen mi tie vidis lokon ĉe la rando okcidente.
那带我的,将我从门旁进入之处、领进为祭司预备的圣屋,是朝北的,见后头西边有一块地。
Kaj li diris al mi: Ĉi tie estas la loko, kie la pastroj devas kuiri la kulpoferon kaj la pekoferon kaj kie ili devas baki la farunoferon, ne alportante tion sur la eksteran korton, por ne sanktigi la popolon.
他对我说:「这是祭司煮赎愆祭、赎罪祭,烤素祭之地,免得带到外院,使民成圣。」
Kaj li elkondukis min sur la eksteran korton, kaj alkondukis min al la kvar anguloj de la korto; kaj mi vidis, ke en ĉiu angulo de la korto troviĝas ankoraŭ korto.
他又带我到外院,使我经过院子的四拐角,见每拐角各有一个院子。
En la kvar anguloj de la korto troviĝis aldonaj kortetoj, havantaj la longon de kvardek ulnoj kaj la larĝon de tridek; la saman mezuron havis ĉiuj kvar kortetoj.
院子四拐角的院子,周围有墙,每院长四十肘,宽三十肘。四拐角院子的尺寸都是一样,
Kaj mureto estis ĉirkaŭe, ĉirkaŭ ĉiuj kvar, kaj kuirlokoj estis aranĝitaj malsupre ĉe tiuj muretoj ĉirkaŭe.
其中周围有一排房子,房子内有煮肉的地方。
Kaj li diris al mi: Jen estas la kuirejoj, kie la servistoj de la domo devas kuiri la oferojn de la popolo.
他对我说:「这都是煮肉的房子,殿内的仆役要在这里煮民的祭物。」