Ezekiel 41

Kaj li venigis min en la templon; kaj li mezuris ĉe la kolonoj ses ulnojn da larĝo ĉe unu flanko kaj ses ulnojn da larĝo ĉe la alia flanko, laŭlarĝe de la tabernaklo.
他带我到殿那里量墙柱:这面厚六肘,那面厚六肘,宽窄与会幕相同。
La larĝo de la pordo estis dek ulnoj, kaj la flankoj de la pordo havis la larĝon de kvin ulnoj ĉe unu flanko kaj kvin ulnoj ĉe la alia flanko; kaj li mezuris la longon de la templo, kvardek ulnojn, kaj la larĝon, dudek ulnojn.
门口宽十肘。门两旁,这边五肘,那边五肘。他量殿长四十肘,宽二十肘。
Kaj li eniris internen, kaj mezuris sur la kolono de la pordo du ulnojn kaj sur la pordo mem ses ulnojn; kaj la larĝo de la pordo estis sep ulnoj.
他到内殿量墙柱,各厚二肘。门口宽六肘,门两旁各宽七肘。
Kaj li mezuris en la longo de la templo dudek ulnojn kaj en la larĝo dudek ulnojn en la interna parto de la templo; kaj li diris al mi: Ĉi tio estas la plejsanktejo.
他量内殿,长二十肘,宽二十肘。他对我说:「这是至圣所。」
Kaj li mezuris la muron de la domo, kiu havis ses ulnojn da diko, kaj la larĝo de la flanka galerio ĉirkaŭe de la tuta domo estis kvar ulnoj.
他又量殿墙,厚六肘;围著殿有旁屋,各宽四肘。
Kaj la flankaj galerioj, unu apud la alia, havis la longon de tridek tri futoj, kaj limiĝis per la muro, kiu estis ĉe la domo por la galerioj ĉirkaŭe, por ke ili estu kunigitaj inter si, sed ne kunigitaj kun la muro de la domo.
旁屋有三层,层叠而上,每层排列三十间。旁屋的梁木搁在殿墙坎上,免得插入殿墙。
Kaj la larĝo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte; ĉar ankaŭ la domo estis ju pli alte des pli ampleksa ĉiuflanke, kaj supre la domo estis pli larĝa; kaj el la malsupra galerio oni povis iri en la supran tra la meza.
这围殿的旁屋越高越宽;因旁屋围殿悬叠而上,所以越上越宽,从下一层,由中一层,到上一层。
Kaj mi vidis ĉe la domo ĉirkaŭe altaĵon, kiu estis la fundamento por la galerioj kaj havis la larĝon de tuta stango de ses ulnoj.
我又见围著殿有高月台。旁屋的根基,高足一竿,就是六大肘。
La larĝo de la muro de la galerio ekstere estis kvin ulnoj, kaj libera loko kondukis al la galerioj de la domo.
旁屋的外墙厚五肘。旁屋之外还有余地。
Kaj la interspaco inter la oficaj ĉambroj, kiuj estis ĉiuflanke ĉirkaŭ la domo, estis dudek ulnoj.
在旁屋与对面的房屋中间有空地,宽二十肘。
Kaj estis pordoj el la galerioj al la libera loko, unu pordo turnita norden kaj unu pordo suden; la larĝo de la libera loko estis kvin ulnoj ĉirkaŭe.
旁屋的门都向余地:一门向北,一门向南。周围的余地宽五肘。
La konstruaĵo, kiu estis turnita al la placo okcidenten, havis la larĝon de sepdek ulnoj; kaj la muro de la konstruaĵo havis la larĝon de kvin ulnoj ĉiuflanke, kaj ĝia longo estis naŭdek ulnoj.
在西面空地之后有房子,宽七十肘,长九十肘,墙四围厚五肘。
Kaj li mezuris la longon de la domo, cent ulnojn; kaj la placo kaj la konstruaĵo kaj ĝiaj muroj havis ankaŭ la longon de cent ulnoj.
这样,他量殿,长一百肘,又量空地和那房子并墙,共长一百肘。
Kaj la larĝo de la antaŭa flanko de la domo kaj la placo orienta havis ankaŭ cent ulnojn.
殿的前面和两旁的空地,宽一百肘。
Kaj li mezuris la longon de la konstruaĵo kontraŭ la placo, kiu estis malantaŭe, kun ĝiaj flankaj partoj ambaŭflanke, cent ulnojn; ankaŭ la internan templon kaj la portikojn de la korto.
他量空地后面的那房子,并两旁的楼廊,共长一百肘。
La sojloj kaj la kovritaj fenestroj kaj la galerioj ĉirkaŭe en siaj tri etaĝoj kontraŭ ĉiu sojlo estis tabulkovritaj per ligno ĉiuflanke, ankaŭ la tero ĝis la fenestroj; kaj la fenestroj estis kovritaj.
内殿、院廊、门槛、严紧的窗櫺,并对著门槛的三层楼廊,从地到窗櫺(窗櫺都有蔽子),
De la supra parto de la pordo ĝis la internaj kaj eksteraj partoj de la domo laŭ la tuta muro ĉirkaŭe, interne kaj ekstere ĉio estis laŭmezura.
直到门以上,就是到内殿和外殿内外四围墙壁,都按尺寸用木板遮蔽。
Kaj estis faritaj keruboj kaj palmornamoj; inter unu kerubo kaj la alia estis palmornamo, kaj ĉiu kerubo havis du vizaĝojn.
墙上雕刻基路伯和棕树。每二基路伯中间有一棵棕树,每基路伯有二脸。
Kaj homa vizaĝo estis turnita al la palmornamo de unu flanko, kaj al la palmornamo de la dua flanko estis turnita vizaĝo leonida; tiel estis farite en la tuta domo ĉirkaŭe.
这边有人脸向著棕树,那边有狮子脸向著棕树,殿内周围都是如此。
De la tero ĝis la supro de la pordo estis skulptitaj la keruboj kaj la palmornamoj, ankaŭ sur la muro de la templo.
从地至门以上,都有基路伯和棕树。殿墙就是这样。
La templo havis kvarangulajn fostojn, kaj la tuta aspekto de la sanktejo estis simetria.
殿的门柱是方的。至圣所的前面,形状和殿的形状一样。
La ligna altaro havis la alton de tri ulnoj kaj la longon de du ulnoj; ĝiaj anguloj kaj ĉiuj ĝiaj flankoj estis el ligno. Kaj li diris al mi: Ĉi tio estas la tablo, kiu staras antaŭ la Eternulo.
坛是木头做的,高三肘,长二肘。坛角和坛面,并四旁,都是木头做的。他对我说:「这是耶和华面前的桌子。」
Kaj du pordoj estis en la templo kaj en la sanktejo.
殿和至圣所的门各有两扇。
Ĉiu pordo havis du fermoplatojn, kiuj ambaŭ estis moveblaj; du fermoplatojn havis unu pordo, kaj du fermoplatojn havis la dua.
每扇分两扇,这两扇是摺叠的。这边门分两扇,那边门也分两扇。
Kaj sur ili, sur la pordoj de la templo, troviĝis keruboj kaj palmornamoj similaj al tiuj, kiuj estis sur la muroj; kaj antaŭ la portiko ekstere estis ligna podio.
殿的门扇上雕刻基路伯和棕树,与刻在墙上的一般。在外头廊前有木槛。
Kaj kovritaj fenestroj kaj palmornamoj estis ĉe ambaŭ flankoj de la portiko kaj flankpartoj de la domo kaj podioj.
廊这边那边都有严紧的窗櫺和棕树;殿的旁屋和槛就是这样。