Ezekiel 38

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
耶和华的话临到我说:
Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Gog, en la lando Magog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal, kaj profetu pri li;
「人子啊,你要面向玛各地的歌革,就是罗施、米设、土巴的王发预言攻击他,
kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Gog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal.
说主耶和华如此说:罗施、米设、土巴的王歌革啊,我与你为敌。
Kaj Mi vagigos vin, Mi metos buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, ĉevalojn kaj rajdistojn, ĉiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun ŝildoj, kun glavo en la mano;
我必用钩子钩住你的腮颊,调转你,将你和你的军兵、马匹、马兵带出来,都披挂整齐,成了大队,有大小盾牌,各拿刀剑。
Persojn, Etiopojn, kaj Putidojn, ĉiujn kun ŝildoj kaj kaskoj;
波斯人、古实人,和弗人(又作利比亚人),各拿盾牌,头上戴盔;
Gomeron kun ĉiuj ĝiaj taĉmentoj, la domon de Togarma, de la nordaj randoj, kun ĉiuj ĝiaj taĉmentoj; multaj popoloj estos kun vi.
歌篾人和他的军队,北方极处的陀迦玛族和他的军队,这许多国的民都同著你。
Pretigu vin kaj aranĝu vin, vi kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kolektiĝis al vi, kaj vi estu ilia gvidanto.
「那聚集到你这里的各队都当准备;你自己也要准备,作他们的大帅。
Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj ĉiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta loĝas ekster danĝero.
过了多日,你必被差派。到末后之年,你必来到脱离刀剑从列国收回之地,到以色列常久荒凉的山上;但那从列国中招聚出来的必在其上安然居住。
Kaj vi leviĝos, kaj venos kiel ventego; vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj ĉiuj viaj taĉmentoj kaj la multaj popoloj kun vi.
你和你的军队,并同著你许多国的民,必如暴风上来,如密云遮盖地面。」
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn.
主耶和华如此说:「到那时,你心必起意念,图谋恶计,
Kaj vi diros: Mi iros kontraŭ la landon nebaritan, mi iros kontraŭ la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili loĝas ekster danĝero, kiuj loĝas ĉiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn;
说:『我要上那无城墙的乡村,我要到那安静的民那里,他们都没有城墙,无门、无闩,安然居住。
por ke mi faru rabadon kaj kaptu kaptaĵon, kaj metu la manon sur la denove loĝatajn ruinojn, kaj sur la popolon, kiu estas rekolektita el inter la nacioj, okupas sin per brutedukado kaj komercado, kaj loĝas sur la centro de la tero.
我去要抢财为掳物,夺货为掠物,反手攻击那从前荒凉、现在有人居住之地,又攻击那住世界中间、从列国招聚、得了牲畜财货的民。』
Ŝeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarŝiŝ, kaj ĉiuj ĝiaj potenculoj diros al vi: Ĉu ne por fari rabadon vi venis? ĉu ne por kapti kaptaĵon vi kolektis vian homomulton, por forporti arĝenton kaj oron, por preni brutojn kaj havaĵojn, por fari grandan rabadon?
示巴人、底但人、他施的客商,和其间的少壮狮子都必问你说:『你来要抢财为掳物吗?你聚集军队要夺货为掠物吗?要夺取金银,掳去牲畜、财货吗?要抢夺许多财宝为掳物吗?』
Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia popolo Izrael devas loĝi sendanĝere?
「人子啊,你要因此发预言,对歌革说,主耶和华如此说:到我民以色列安然居住之日,你岂不知道吗?
Vi venos de via loko, de la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, ĉiuj rajdante sur ĉevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo;
你必从本地,从北方的极处率领许多国的民来,都骑著马,乃一大队极多的军兵。
kaj vi iros kontraŭ Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj, ho Gog.
歌革啊,你必上来攻击我的民以色列,如密云遮盖地面。末后的日子,我必带你来攻击我的地,到我在外邦人眼前,在你身上显为圣的时候,好叫他们认识我。
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antaŭdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin.
主耶和华如此说:我在古时借我的仆人以色列的先知所说的,就是你吗?当日他们多年预言我必带你来攻击以色列人。」
En tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, leviĝos Mia kolero kaj Mia indigno.
主耶和华说:「歌革上来攻击以色列地的时候,我的怒气要从鼻孔里发出。
Kaj en Mia fervoro, en la fajro de Mia kolero Mi decidis, ke en tiu tempo estos granda tumulto sur la tero de Izrael;
我发愤恨和烈怒如火说:那日在以色列地必有大震动,
kaj ektremos antaŭ Mi la fiŝoj de la maro, la birdoj de la ĉielo, la bestoj de la kampo, ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj, kiuj estas sur la tero; kaj renversiĝos la montoj, falos la rokkrutaĵoj, kaj ĉiuj muroj falos sur la teron.
甚至海中的鱼、天空的鸟、田野的兽,并地上的一切昆虫,和其上的众人,因见我的面就都震动;山岭必崩裂,陡巖必塌陷,墙垣都必坍倒。」
Kaj Mi vokos kontraŭ lin glavon sur ĉiuj Miaj montoj, diras la Sinjoro, la Eternulo; ĉiu prenos glavon kontraŭ sian fraton.
主耶和华说:「我必命我的诸山发刀剑来攻击歌革;人都要用刀剑杀害弟兄。
Kaj Mi faros kontraŭ li juĝon per pesto kaj sangoverŝado; Mi sendos pluvegon, ŝtonan hajlon, fajron, kaj sulfuron sur lin kaj sur liajn taĉmentojn, kaj sur la multajn popolojn, kiuj estos kun li.
我必用瘟疫和流血的事刑罚他。我也必将暴雨、大雹与火,并硫磺降与他和他的军队,并他所率领的众民。
Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min antaŭ la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
我必显为大,显为圣,在多国人的眼前显现;他们就知道我是耶和华。」