Ezekiel 37

Aperis super mi la mano de la Eternulo, kaj elirigis min en la inspiro de la Eternulo, kaj starigis min meze de ebenaĵo, kiu estis plena de ostoj.
耶和华的灵(原文是手)降在我身上。耶和华借他的灵带我出去,将我放在平原中;这平原遍满骸骨。
Kaj Li kondukis min ĉirkaŭe ĉirkaŭ ili; estis tre multe da ili sur la ebenaĵo, kaj ili estis tre sekaj.
他使我从骸骨的四围经过,谁知在平原的骸骨甚多,而且极其枯干。
Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! ĉu reviviĝos ĉi tiuj ostoj? Mi respondis: Ho Sinjoro, ho Eternulo, nur Vi tion scias.
他对我说:「人子啊,这些骸骨能复活吗?」我说:「主耶和华啊,你是知道的。」
Kaj Li diris al mi: Profetu pri ĉi tiuj ostoj, kaj diru al ili: Ho sekaj ostoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo!
他又对我说:「你向这些骸骨发预言说:枯干的骸骨啊,要听耶和华的话。
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al ĉi tiuj ostoj: Jen Mi venigos en vin spiriton, kaj vi reviviĝos;
主耶和华对这些骸骨如此说:『我必使气息进入你们里面,你们就要活了。
kaj Mi donos al vi tendenojn, Mi kreskigos ĉirkaŭ vi karnon, Mi kovros vin per haŭto, Mi enmetos en vin spiriton, kaj vi reviviĝos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
我必给你们加上筋,使你们长肉,又将皮遮蔽你们,使气息进入你们里面,你们就要活了;你们便知道我是耶和华。』」
Kaj mi profetis, kiel estis ordonite al mi; kaj kiam mi eldiris mian profetaĵon, fariĝis bruo kaj tumulto, kaj la ostoj komencis alproksimiĝadi, ĉiu osto al sia osto.
于是,我遵命说预言。正说预言的时候,不料,有响声,有地震;骨与骨互相联络。
Kaj mi vidis: jen sur ili estas tendenoj, kaj elkreskis karno, kaj haŭto kovris ilin supre; sed spirito en ili ne estis.
我观看,见骸骨上有筋,也长了肉,又有皮遮蔽其上,只是还没有气息。
Kaj Li diris al mi: Profetu al la spirito, profetu, ho filo de homo, kaj diru al la spirito: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: El la kvar ventoj venu, ho spirito, kaj ekblovu sur ĉi tiujn mortigitojn, por ke ili reviviĝu.
主对我说:「人子啊,你要发预言,向风发预言,说主耶和华如此说:气息啊,要从四方(原文是风)而来,吹在这些被杀的人身上,使他们活了。」
Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi; kaj eniris en ilin spirito, kaj ili reviviĝis kaj stariĝis sur siaj piedoj, tre, tre granda armeo.
于是我遵命说预言,气息就进入骸骨,骸骨便活了,并且站起来,成为极大的军队。
Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! ĉi tiuj ostoj estas la tuta domo de Izrael. Jen ili diras: Sekiĝis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas nia sorto.
主对我说:「人子啊,这些骸骨就是以色列全家。他们说:『我们的骨头枯干了,我们的指望失去了,我们灭绝净尽了。』
Tial profetu, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo, kaj Mi venigos vin en la landon de Izrael.
所以你要发预言对他们说,主耶和华如此说:『我的民哪,我必开你们的坟墓,使你们从坟墓中出来,领你们进入以色列地。
Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo.
我的民哪,我开你们的坟墓,使你们从坟墓中出来,你们就知道我是耶和华。
Kaj Mi enmetos Mian spiriton en vin, kaj vi reviviĝos, kaj Mi aranĝos vin en via lando; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion parolis kaj faris, diras la Eternulo.
我必将我的灵放在你们里面,你们就要活了。我将你们安置在本地,你们就知道我─耶和华如此说,也如此成就了。这是耶和华说的。』」
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
耶和华的话又临到我说:
Vi, ho filo de homo, prenu al vi lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jehuda, kaj de la Izraelidoj, aliĝintaj al li. Poste prenu ankoraŭ unu lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jozef, ligno de Efraim, kaj de la tuta domo de Izrael, kiu aliĝis al li.
「人子啊,你要取一根木杖,在其上写『为犹大和他的同伴以色列人』;又取一根木杖,在其上写『为约瑟,就是为以法莲,又为他的同伴以色列全家』。
Kaj aligu ilin al vi unu al la alia kiel unu lignon, ke ili fariĝu unu en via mano.
你要使这两根木杖接连为一,在你手中成为一根。
Kaj kiam la filoj de via popolo demandos vin: Ĉu vi ne klarigos al ni, kion tio signifas ĉe vi?
你本国的子民问你说:『这是什么意思?你不指示我们么?』
tiam diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la lignon de Jozef, kiu estas en la manoj de Efraim kaj de la triboj de Izrael, kiuj aliĝis al li; kaj Mi aligos ĝin kun ili al la ligno de Jehuda, kaj Mi faros ilin unu ligno, kaj ili estos unu en Mia mano.
你就对他们说:主耶和华如此说:『我要将约瑟和他同伴以色列支派的杖,就是那在以法莲手中的,与犹大的杖一同接连为一,在我手中成为一根。』
Kaj la lignoj, sur kiuj vi estos skribinta, estu en via mano antaŭ iliaj okuloj.
你所写的那两根杖要在他们眼前拿在手中,
Kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de ĉirkaŭe kaj venigos ilin en ilian landon.
要对他们说,主耶和华如此说:我要将以色列人从他们所到的各国收取,又从四围聚集他们,引导他们归回本地。
Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu reĝo estos reĝo por ili ĉiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn.
我要使他们在那地,在以色列山上成为一国,有一王作他们众民的王。他们不再为二国,决不再分为二国;
Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el ĉiuj iliaj loĝlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
也不再因偶像和可憎的物,并一切的罪过玷污自己。我却要救他们出离一切的住处,就是他们犯罪的地方;我要洁净他们,如此,他们要作我的子民,我要作他们的 神。
Kaj Mia servanto David estos reĝo super ili, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili observos kaj plenumos.
「我的仆人大卫必作他们的王;众民必归一个牧人。他们必顺从我的典章,谨守遵行我的律例。
Kaj ili loĝos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu loĝis viaj patroj; kaj ili loĝos en ĝi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne.
他们必住在我赐给我仆人雅各的地上,就是你们列祖所住之地。他们和他们的子孙,并子孙的子孙,都永远住在那里。我的仆人大卫必作他们的王,直到永远。
Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; ĝi estos eterna interligo kun ili; Mi aranĝos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne.
并且我要与他们立平安的约,作为永约。我也要将他们安置在本地,使他们的人数增多,又在他们中间设立我的圣所,直到永远。
Kaj Mi loĝos inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
我的居所必在他们中间;我要作他们的 神,他们要作我的子民。
Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo, sanktigas Izraelon, ĉar Mia sanktejo estos inter ili por eterne.
我的圣所在以色列人中间直到永远,外邦人就必知道我是叫以色列成为圣的耶和华。」