Ezekiel 15

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
耶和华的话临到我说:
Ho filo de homo! por kio taŭgas la ligno de vinberbranĉo inter ĉiuj branĉoriĉaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro?
「人子啊,葡萄树比别样树有什么强处?葡萄枝比众树枝有什么好处?
Ĉu oni prenas de ĝi pecon, por ion fari el ĝi? ĉu oni faras el ĝi almenaŭ hokon, por pendigi sur ĝi ian objekton?
其上可以取木料做什么工用,可以取来做钉子挂什么器皿么?
Jen ĝi estas transdonata al la fajro por forbruligo; ambaŭ finojn formanĝas la fajro, forbrulas ankaŭ la mezo; ĉu ĝi taŭgas por laboro?
看哪,已经抛在火中当作柴烧,火既烧了两头,中间也被烧了,还有益于工用吗?
Jen, kiam ĝi estis ankoraŭ nedifektita, oni ne povis ion fari el ĝi; des pli kiam la fajro ĝin difektis kaj bruligis, ĉu oni povas ion fari el ĝi?
完全的时候尚且不合乎什么工用,何况被火烧坏,还能合乎什么工用么?」
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke ĝi ĝin forbruligu, tiel Mi agos kun la loĝantoj de Jerusalem.
所以,主耶和华如此说:众树以内的葡萄树,我怎样使它在火中当柴,也必照样待耶路撒冷的居民。
Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin.
我必向他们变脸;他们虽从火中出来,火却要烧灭他们。我向他们变脸的时候,你们就知道我是耶和华。
Kaj Mi faros la landon dezerto pro tio, ke ili forte kulpiĝis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
我必使地土荒凉,因为他们行事干犯我。这是主耶和华说的。」