Ezekiel 14

Venis al mi kelkaj el la plejaĝuloj de Izrael, kaj sidiĝis antaŭ mi.
有几个以色列长老到我这里来,坐在我面前。
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
耶和华的话就临到我说:
Ho filo de homo! ĉi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaŭ sia vizaĝo; ĉu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas?
「人子啊,这些人已将他们的假神接到心里,把陷于罪的绊脚石放在面前,我岂能丝毫被他们求问吗?
Tial parolu kun ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaŭ si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco,
所以你要告诉他们:『主耶和华如此说:以色列家的人中,凡将他的假神接到心里,把陷于罪的绊脚石放在面前,又就了先知来的,我─耶和华在他所求的事上,必按他众多的假神回答他(或译:必按他拜许多假神的罪报应他),
por ke la domo de Izrael estu kaptata konforme al sia koro, kiun ili defaligis de Mi per ĉiuj siaj idoloj.
好在以色列家的心事上捉住他们,因为他们都借著假神与我生疏。』
Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pentu, kaj deturnu vin de viaj idoloj, kaj de ĉiuj viaj abomenindaĵoj deturnu vian vizaĝon.
「所以你要告诉以色列家说:『主耶和华如此说:回头吧!离开你们的偶像,转脸莫从你们一切可憎的事。』
Ĉar se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiu loĝas ĉe Izrael, defalas de Mi, levas siajn idolojn en sian koron, starigas antaŭ sia vizaĝo la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, por fari per li demandojn al Mi, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li per Mi mem;
因为以色列家的人,或在以色列中寄居的外人,凡与我隔绝,将他的假神接到心里,把陷于罪的绊脚石放在面前,又就了先知来要为自己的事求问我的,我─耶和华必亲自回答他。
Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon kaj faros lin avertilo kaj ekzemplo, kaj Mi ekstermos lin el inter Mia popolo; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
我必向那人变脸,使他作了警戒,笑谈,令人惊骇,并且我要将他从我民中剪除;你们就知道我是耶和华。
Kaj se la profeto estos delogita kaj ion parolos, tiam Mi, la Eternulo, malsaĝigis tiun profeton, kaj Mi etendos Mian manon sur lin kaj ekstermos lin el inter Mia popolo Izrael.
先知若被迷惑说一句预言,是我─耶和华任那先知受迷惑,我也必向他伸手,将他从我民以色列中除灭。
Tiamaniere ili estos punitaj pro sia malpieco: la puno de la demandanto kaj la puno de la profeto estos egalaj;
他们必担当自己的罪孽。先知的罪孽和求问之人的罪孽都是一样,
por ke ili ne plu forerarigu de Mi la domon de Izrael kaj ili ne plu malpurigu sin per ĉiuj siaj krimoj; sed ili estu Mia popolo kaj Mi estu ilia Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.
好使以色列家不再走迷离开我,不再因各样的罪过玷污自己,只要作我的子民,我作他们的 神。这是主耶和华说的。」
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
耶和华的话临到我说:
Ho filo de homo! se lando pekos kontraŭ Mi, forte kulpiĝante antaŭ Mi, tiam Mi etendos Mian manon sur ĝin, kaj rompos al ĝi la panan apogon, venigos sur ĝin malsaton, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn.
「人子啊,若有一国犯罪干犯我,我也向他伸手折断他们的杖,就是断绝他们的粮,使饥荒临到那地,将人与牲畜从其中剪除;
Kaj se meze de ĝi troviĝus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
其中虽有挪亚、但以理、约伯这三人,他们只能因他们的义救自己的性命。这是主耶和华说的。
Se Mi venigus en la landon sovaĝajn bestojn, por ĝin senhomigi, por ke ĝi fariĝu dezerta kaj neniu povu iri tra ĝi pro la bestoj —
我若使恶兽经过糟践那地,使地荒凉,以致因这些兽,人都不得经过;
kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus, sed la lando fariĝus dezerta.
虽有这三人在其中,主耶和华说:我指著我的永生起誓,他们连儿带女都不能得救,只能自己得救,那地仍然荒凉。
Aŭ se Mi venigus glavon sur tiun landon, kaj dirus: Glavo, trairu la landon; kaj Mi ekstermus en ĝi homojn kaj brutojn —
或者我使刀剑临到那地,说:刀剑哪,要经过那地,以致我将人与牲畜从其中剪除;
kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus.
虽有这三人在其中,主耶和华说:我指著我的永生起誓,他们连儿带女都不能得救,只能自己得救。
Aŭ se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elverŝus sur ĝin Mian koleron en sango, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn,
或者我叫瘟疫流行那地,使我灭命(原文是带血)的忿怒倾在其上,好将人与牲畜从其中剪除;
kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en ĝi — kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon.
虽有挪亚、但以理、约伯在其中,主耶和华说:我指著我的永生起誓,他们连儿带女都不能救,只能因他们的义救自己的性命。」
Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Eĉ se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovaĝajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn —
主耶和华如此说:「我将这四样大灾─就是刀剑、饥荒、恶兽、瘟疫降在耶路撒冷,将人与牲畜从其中剪除,岂不更重吗?
tamen restos en ĝi restaĵo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoliĝos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri ĉio, kion Mi venigis sur ĝin.
然而其中必有剩下的人,他们连儿带女必带到你们这里来,你们看见他们所行所为的,要因我降给耶路撒冷的一切灾祸,便得了安慰。
Kaj ili vin konsolos, kiam vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj ekscios, ke ne vane Mi faris ĉion, kion Mi faris kontraŭ ĝi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
你们看见他们所行所为的,得了安慰,就知道我在耶路撒冷中所行的并非无故。这是主耶和华说的。」