Ezekiel 12

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
耶和华的话又临到我说:
Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi loĝas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por aŭdi, sed ili ne aŭdas; ĉar ili estas domo malobeema.
「人子啊,你住在悖逆的家中。他们有眼睛看不见,有耳朵听不见,因为他们是悖逆之家。
Tial, ho filo de homo, faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaŭ iliaj okuloj, formigru antaŭ iliaj okuloj el via loko en alian lokon; eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema.
所以人子啊,你要预备掳去使用的物件,在白日当他们眼前从你所住的地方移到别处去;他们虽是悖逆之家,或者可以揣摩思想。
Kaj elportu viajn necesaĵojn, kaj necesaĵojn de migranto, tage antaŭ iliaj okuloj; kaj vi mem eliru antaŭ iliaj okuloj vespere, kiel eliras migrantoj.
你要在白日当他们眼前带出你的物件去,好像预备掳去使用的物件。到了晚上,你要在他们眼前亲自出去,像被掳的人出去一样。
Antaŭ iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la muro kaj eliru tra ĝi.
你要在他们眼前挖通了墙,从其中将物件带出去。
Antaŭ iliaj okuloj metu la necesaĵojn sur la ŝultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian vizaĝon, por ke vi ne vidu la teron; ĉar Mi faris vin antaŭsigno por la domo de Izrael.
到天黑时,你要当他们眼前搭在肩头上带出去,并要蒙住脸看不见地,因为我立你作以色列家的预兆。」
Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi: miajn necesaĵojn mi elportis, kiel necesaĵojn de migranto, ĉe la taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian ŝultron antaŭ iliaj okuloj.
我就照著所吩咐的去行,白日带出我的物件,好像预备掳去使用的物件。到了晚上,我用手挖通了墙。天黑的时候,就当他们眼前搭在肩头上带出去。
Kaj matene aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
次日早晨,耶和华的话临到我说:
Ho filo de homo! ĉu la domo de Izrael, la domo malobeema, ne demandis vin, kion vi faras?
「人子啊,以色列家,就是那悖逆之家,岂不是问你说:『你做什么呢?』
Diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉi tiu portaĵo koncernas la princon de Jerusalem, kaj la tutan domon de Izrael, kiu estas en ĝi.
你要对他们说:『主耶和华如此说:这是关乎耶路撒冷的君王和他周围以色列全家的预表(原文是担子)。』
Diru: Mi estas via antaŭsigno: kiel mi agis, tiel oni agos kun ili: en elhejmiĝon, en kaptitecon ili iros.
你要说:『我作你们的预兆:我怎样行,他们所遭遇的也必怎样,他们必被掳去。』
Kaj la princo, kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn aĵojn sur la ŝultron kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian vizaĝon, por ke li ne vidu per la okulo la teron.
他们中间的君王也必在天黑的时候将物件搭在肩头上带出去。他们要挖通了墙,从其中带出去。他必蒙住脸,眼看不见地。
Kaj Mi sternos Mian reton kontraŭ li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la Ĥaldeoj; sed li ĝin ne vidos, kvankam tie li mortos.
我必将我的网撒在他身上,他必在我的网罗中缠住。我必带他到迦勒底人之地的巴比伦;他虽死在那里,却看不见那地。
Kaj ĉiujn liajn ĉirkaŭantojn, liajn helpantojn, kaj ĉiujn liajn taĉmentojn Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili glavon.
周围一切帮助他的和他所有的军队,我必分散四方(方:原文是风),也要拔刀追赶他们。
Kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disĵetos ilin en la landojn.
我将他们四散在列国、分散在列邦的时候,他们就知道我是耶和华。
Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri ĉiuj siaj abomenindaĵoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
我却要留下他们几个人得免刀剑、饥荒、瘟疫,使他们在所到的各国中述说他们一切可憎的事,人就知道我是耶和华。」
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
耶和华的话又临到我说:
Ho filo de homo! manĝu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun ĉagreno kaj zorgoj.
「人子啊,你吃饭必胆战,喝水必惶惶忧虑。
Kaj diru al la popolo de la lando: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la loĝantoj de Jerusalem, pri la lando de Izrael: Sian panon ili manĝos en zorgoj, kaj sian akvon ili trinkos en teruro; ĉar la lando dezertiĝos de sia abundo pro la maljustaĵoj de ĉiuj siaj loĝantoj.
你要对这地的百姓说:主耶和华论耶路撒冷和以色列地的居民如此说,他们吃饭必忧虑,喝水必惊惶。因其中居住的众人所行强暴的事,这地必然荒废,一无所存。
Kaj la loĝataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
有居民的城邑必变为荒场,地也必变为荒废;你们就知道我是耶和华。」
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
耶和华的话临到我说:
Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan: Pasos multe da tempo, kaj ĉiu antaŭdiro malaperos?
「人子啊,在你们以色列地怎么有这俗语,说『日子迟延,一切异象都落了空』呢?
Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi neniigos ĉi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili: Proksima jam estas la tempo kaj la plenumiĝo de ĉiu antaŭdiro.
你要告诉他们说:『主耶和华如此说:我必使这俗语止息,以色列中不再用这俗语。』你却要对他们说:『日子临近,一切的异象必都应验。』
Ĉar neniu profetaĵo estos plu vana, kaj neniu antaŭdiro estos dusenca en la domo de Izrael.
从此,在以色列家中必不再有虚假的异象和奉承的占卜。
Ĉar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumiĝos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi ĝin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
我─耶和华说话,所说的必定成就,不再耽延。你们这悖逆之家,我所说的话必趁你们在世的日子成就。这是主耶和华说的。」
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
耶和华的话又临到我说:
Ho filo de homo! jen la domo de Izrael diras: La profetaĵo, kiun li profetas, venos ankoraŭ post longa tempo; pri tempoj malproksimaj li profetas.
「人子啊,以色列家的人说:『他所见的异象是关乎后来许多的日子,所说的预言是指著极远的时候。』
Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Neniu el Miaj vortoj plu prokrastiĝos; vorto, kiun Mi diros, plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
所以你要对他们说:『主耶和华如此说:我的话没有一句再耽延的,我所说的必定成就。这是主耶和华说的。』」