Ezekiel 11

Kaj levis min la spirito, kaj venigis min al la orienta pordego de la domo de la Eternulo, al tiu, kiu rigardas orienten. Kaj jen ĉe la enirejo de la pordego staras dudek kvin homoj, kaj inter ili mi vidas Jaazanjan, filon de Azur, kaj Pelatjan, filon de Benaja, estrojn de la popolo.
灵将我举起,带到耶和华殿向东的东门。谁知,在门口有二十五个人,我见其中有民间的首领押朔的儿子雅撒尼亚和比拿雅的儿子毗拉提。
Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉi tiuj homoj havas malpiajn intencojn kaj donas malbonajn konsilojn en ĉi tiu urbo.
耶和华对我说:「人子啊,这就是图谋罪孽的人,在这城中给人设恶谋。
Ili diras: Ankoraŭ ne baldaŭ; ni konstruu domojn; ĝi estas la kaldrono, kaj ni estas la viando.
他们说:『盖房屋的时候尚未临近;这城是锅,我们是肉。』
Tial profetu pri ili, profetu, ho filo de homo.
人子啊,因此你当说预言,说预言攻击他们。」
Kaj malleviĝis sur min la spirito de la Eternulo, kaj diris al mi: Diru: Tiele diras la Eternulo: Tiel vi parolis, ho domo de Izrael, kaj la pensojn de via koro Mi scias.
耶和华的灵降在我身上,对我说:「你当说,耶和华如此说:以色列家啊,你们口中所说的,心里所想的,我都知道。
Multajn vi mortigis en ĉi tiu urbo, kaj ĝiajn stratojn vi plenigis per mortigitoj.
你们在这城中杀人增多,使被杀的人充满街道。
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Viaj mortigitoj, kiujn vi faligis en ĝi, estas la viando, kaj ĝi mem estas la kaldrono; sed vi estos elkondukitaj el ĝi.
所以主耶和华如此说:你们杀在城中的人就是肉,这城就是锅;你们却要从其中被带出去。
Glavon vi timas, kaj glavon Mi venigos sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
你们怕刀剑,我必使刀剑临到你们。这是主耶和华说的。
Mi elkondukos vin el ĝi kaj transdonos vin en la manojn de fremduloj, kaj Mi faros super vi juĝon.
我必从这城中带出你们去,交在外邦人的手中,且要在你们中间施行审判。
De glavo vi falos; ĉe la limoj de Izrael Mi juĝos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
你们必倒在刀下;我必在以色列的境界审判你们,你们就知道我是耶和华。
La urbo ne estos por vi kaldrono, nek vi estos en ĝi kiel viando; ĉe la limoj de Izrael Mi juĝos vin.
这城必不作你们的锅,你们也不作其中的肉。我必在以色列的境界审判你们,
Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kies leĝojn vi ne sekvis kaj kies decidojn vi ne plenumis, sed vi agis laŭ la maniero de la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi.
你们就知道我是耶和华;因为你们没有遵行我的律例,也没有顺从我的典章,却随从你们四围列国的恶规。」
Kiam mi eldiris mian profetaĵon, Pelatja, filo de Benaja, mortis; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj ekkriis per laŭta voĉo, kaj diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi faras finon al la restaĵo de Izrael!
我正说预言的时候,比拿雅的儿子毗拉提死了。于是我俯伏在地,大声呼叫说:「哎!主耶和华啊,你要将以色列剩下的人灭绝净尽吗?」
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
耶和华的话临到我说:
Ho filo de homo! al viaj fratoj, jes al viaj fratoj, al viaj parencoj, kaj al la tuta domo de Izrael parolas la loĝantoj de Jerusalem: Foriĝu de la Eternulo, al ni estas donita ĉi tiu lando kiel hereda posedaĵo.
「人子啊,耶路撒冷的居民对你的弟兄、你的本族、你的亲属、以色列全家,就是对大众说:『你们远离耶和华吧!这地是赐给我们为业的。』
Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kvankam Mi forigis ilin al la nacioj kaj disĵetis ilin en diversajn landojn, Mi tamen baldaŭ estos ilia sanktejo en la landoj, kien ili venis.
所以你当说:『耶和华如此说:我虽将以色列全家远远迁移到列国中,将他们分散在列邦内,我还要在他们所到的列邦,暂作他们的圣所。』
Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi kolektos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj, kaj Mi donos al vi la landon de Izrael.
你当说:『主耶和华如此说:我必从万民中招聚你们,从分散的列国内聚集你们,又要将以色列地赐给你们。』
Kaj kiam ili venos tien, ili forigos el ĝi ĉiujn ĝiajn fiaĵojn kaj ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn.
他们必到那里,也必从其中除掉一切可憎可厌的物。
Kaj Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin, kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron ŝtonan kaj donos al ili koron karnan,
我要使他们有合一的心,也要将新灵放在他们里面,又从他们肉体中除掉石心,赐给他们肉心,
por ke ili sekvu Miajn leĝojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
使他们顺从我的律例,谨守遵行我的典章。他们要作我的子民,我要作他们的 神。
Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiaĵoj kaj abomenindaĵoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraŭ ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
至于那些心中随从可憎可厌之物的,我必照他们所行的报应在他们头上。这是主耶和华说的。」
Tiam la keruboj levis siajn flugilojn, kaj la radoj estis apud ili; kaj la majesto de Dio de Izrael estis supre super ili.
于是,基路伯展开翅膀,轮子都在他们旁边;在他们以上有以色列 神的荣耀。
Kaj la majesto de la Eternulo leviĝis el meze de la urbo, kaj haltis sur la monto, kiu estas oriente de la urbo.
耶和华的荣耀从城中上升,停在城东的那座山上。
Kaj la spirito min levis, kaj venigis min en la vizio kaj en la inspiro de Dio en Ĥaldeujon, al la forkondukitoj. Kaj malaperis de mi la vizio, kiun mi vidis.
灵将我举起,在异象中借著 神的灵将我带进迦勒底地,到被掳的人那里;我所见的异象就离我上升去了。
Kaj mi rakontis al la forkondukitoj ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li aperigis al mi.
我便将耶和华所指示我的一切事都说给被掳的人听。