Exodus 27

Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la larĝon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj ĝia alto estu tri ulnoj.
「你要用皂荚木做坛。这坛要四方的,长五肘,宽五肘,高三肘。
Kaj faru ĝiajn kornojn sur ĝiaj kvar anguloj; el ĝi elstaru ĝiaj kornoj; kaj tegu ĝin per kupro.
要在坛的四拐角上做四个角,与坛接连一块,用铜把坛包裹。
Kaj faru por ĝi potojn por ĝia cindro kaj ŝovelilojn kaj kalikojn kaj forkojn kaj karbujojn; ĉiujn ĝiajn vazojn faru el kupro.
要做盆,收去坛上的灰,又做铲子、盘子、肉锸子、火鼎;坛上一切的器具都用铜做。
Kaj faru por ĝi kradon en formo de kupra reto, kaj faru sur la reto kvar kuprajn ringojn sur ĝiaj kvar anguloj.
要为坛做一个铜网,在网的四角上做四个铜环,
Kaj metu ĝin sub la kornicon de la altaro, malsupren, tiel, ke la reto atingu ĝis la mezo de la altaro.
把网安在坛四面的围腰板以下,使网从下达到坛的半腰。
Kaj faru stangojn por la altaro, stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per kupro.
又要用皂荚木为坛做杠,用铜包裹。
Kaj metu ĝiajn stangojn en ringojn, tiel, ke la stangoj estu ĉe ambaŭ flankoj de la altaro, kiam oni ĝin portos.
这杠要穿在坛两旁的环子内,用以抬坛。
Interne malplena faru ĝin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.
要用板做坛,坛是空的,都照著在山上指示你的样式作。」
Kaj faru korton por la tabernaklo; sur la flanko suda estu kurtenoj por la korto, el tordita bisino; unu flanko havu la longon de cent ulnoj;
「你要做帐幕的院子。院子的南面要用撚的细麻做帷子,长一百肘。
kaj ĝiaj dudek kolonoj kaj iliaj dudek bazoj estu el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el arĝento.
帷子的柱子要二十根,带卯的铜座二十个。柱子上的钩子和杆子都要用银子做。
Tiel same ankaŭ sur la norda flanko laŭlonge estu kurtenoj, havantaj la longon de cent ulnoj; kaj dudek kolonoj, kaj por ili dudek bazoj el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el arĝento.
北面也当有帷子,长一百肘,帷子的柱子二十根,带卯的铜座二十个。柱子上的钩子和杆子都要用银子做。
Sed laŭlarĝe de la korto, sur la flanko okcidenta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj; dek kolonoj, kaj por ili dek bazoj.
院子的西面当有帷子,宽五十肘,帷子的柱子十根,带卯的座十个。
Kaj laŭlarĝe de la korto, sur la flanko orienta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj.
院子的东面要宽五十肘。
Kaj kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj, estu por unu latero; ankaŭ tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.
门这边的帷子要十五肘,帷子的柱子三根,带卯的座三个。
Kaj por la dua latero estu kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj; ankaŭ tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.
门那边的帷子也要十五肘,帷子的柱子三根,带卯的座三个。
Kaj por la pordego de la korto estu kovrotuko, havanta la longon de dudek ulnoj, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj; kvar kolonoj, kaj por ili kvar bazoj.
院子的门当有帘子,长二十肘,要拿蓝色、紫色、朱红色线,和撚的细麻,用绣花的手工织成,柱子四根,带卯的座四个。
Ĉiuj kolonoj ĉirkaŭ la korto havu ligilojn el arĝento, hokojn el arĝento, kaj bazojn el kupro.
院子四围一切的柱子都要用银杆连络,柱子上的钩子要用银做,带卯的座要用铜做。
La longo de la korto estu cent ulnoj, la larĝo ĉie kvindek, kaj la alto kvin ulnoj; ĉio estu farita el tordita bisino, kaj la bazoj estu el kupro.
院子要长一百肘,宽五十肘,高五肘,帷子要用撚的细麻做,带卯的座要用铜做。
Ĉiuj vazoj de la tabernaklo, por ĉiuj servoj, kaj ĉiuj ĝiaj najloj kaj ĉiuj najloj de la korto, estu el kupro.
帐幕各样用处的器具,并帐幕一切的橛子,和院子里一切的橛子,都要用铜做。」
Kaj vi ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu ĉiam.
「你要吩咐以色列人,把那为点灯捣成的清橄榄油拿来给你,使灯常常点著。
En la tabernaklo de kunveno, ekstere de la kurteno, kiu pendas antaŭ la atesto, aranĝadu ĝin Aaron kaj liaj filoj de vespero ĝis mateno antaŭ la Eternulo. Tio estu eterna leĝo en la generacioj de la Izraelidoj.
在会幕中法柜前的幔外,亚伦和他的儿子,从晚上到早晨,要在耶和华面前经理这灯。这要作以色列人世世代代永远的定例。」