Kaj faru maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj tiel same faru sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la dua rando de kuniĝo.
Kvindek maŝojn faru sur unu tapiŝo, kaj kvindek maŝojn faru sur la rando de tiu tapiŝo, sur kiu estas la dua flanko de la kuniĝo; la maŝoj devas esti reciproke aranĝitaj unu kontraŭ alia.
Kaj el la superflua pendanta parto de la tapiŝoj de la kovro, duono de la superflua tapiŝa parto superpendu super la malantaŭa flanko de la tabernaklo.
kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente.
Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo.