Exodus 22

Se iu ŝtelos bovon aŭ ŝafon kaj buĉos ĝin aŭ vendos ĝin, tiam li pagu kvin bovojn pro la bovo kaj kvar ŝafojn pro la ŝafo.
「人若偷牛或羊,无论是宰了,是卖了,他就要以五牛赔一牛,四羊赔一羊。
Se iu trovos ŝtelanton ĉe subfosado kaj batos lin kaj tiu mortos, tiam oni ne juĝu lin pro la sango.
人若遇见贼挖窟窿,把贼打了,以至于死,就不能为他有流血的罪。
Sed se lumis super li la suno, tiam oni juĝu lin pro la sango. La ŝtelinto pagu kompenson; se li ne havas, tiam oni lin vendu pro lia ŝtelo.
若太阳已经出来,就为他有流血的罪。贼若被拿,总要赔还。若他一无所有,就要被卖,顶他所偷的物。
Se la ŝtelitaĵo, ĉu ĝi estas bovo, ĉu azeno, ĉu ŝafo, estos trovita en liaj manoj viva, tiam li kompensu duoble.
若他所偷的,或牛,或驴,或羊,仍在他手下存活,他就要加倍赔还。
Se iu difektos kampon aŭ vinberejon, lasante sian bruton, ke ĝi difektu kampon de aliulo, tiam li devas pagi per plejbonaĵo el sia kampo kaj per plejbonaĵo el sia vinberejo.
「人若在田间或在葡萄园里放牲畜,任凭牲畜上别人的田里去吃,就必拿自己田间上好的和葡萄园上好的赔还。
Se eliros fajro kaj trafos dornojn kaj ekstermos garbojn aŭ starantan grenon aŭ kampon, tiam tiu kompensu, kiu kaŭzis la brulon.
「若点火焚烧荆棘,以致将别人堆积的禾捆,站著的禾稼,或是田园,都烧尽了,那点火的必要赔还。
Se iu donos al sia proksimulo monon aŭ uzataĵojn, por konservi, kaj ili estos ŝtelitaj el la domo de tiu homo, tiam, se la ŝtelinto estos trovita, li kompensu duoble.
「人若将银钱或家具交付邻舍看守,这物从那人的家被偷去,若把贼找到了,贼要加倍赔还;
Se la ŝtelinto ne estos trovita, tiam la mastro de la domo venu al la potenculoj, kaj ĵuru, ke li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo.
若找不到贼,那家主必就近审判官,要看看他拿了原主的物件没有。
Pri ĉiu maljustaĵo, ĉu ĝi estos pri bovo, ĉu pri azeno, ĉu pri ŝafo, ĉu pri vesto, pri ĉiu perditaĵo, pri kiu iu diros, ke ĝi estas lia, la afero de ambaŭ devas esti prezentita al la potenculoj; kiun la potenculoj trovos kulpa, tiu kompensu duoble al sia proksimulo.
「两个人的案件,无论是为什么过犯,或是为牛,为驴,为羊,为衣裳,或是为什么失掉之物,有一人说:『这是我的』,两造就要将案件禀告审判官,审判官定谁有罪,谁就要加倍赔还。
Se iu donos al sia proksimulo azenon aŭ bovon aŭ ŝafon aŭ alian bruton, por konservi, kaj ĝi mortos aŭ estos difektita aŭ forkaptita, kaj neniu tion vidos,
「人若将驴,或牛,或羊,或别的牲畜,交付邻舍看守,牲畜或死,或受伤,或被赶去,无人看见,
tiam ĵuro antaŭ la Eternulo estu inter ili, ke li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo, kaj ĝia mastro ĝin prenos kaj li ne kompensos.
那看守的人要凭著耶和华起誓,手里未曾拿邻舍的物,本主就要罢休,看守的人不必赔还。
Sed se oni ĝin ŝtelos de li, tiam li devas kompensi al ĝia mastro.
牲畜若从看守的那里被偷去,他就要赔还本主;
Se ĝi estos disŝirita, li prezentu ateston, kaj la disŝiritaĵon li ne kompensos.
若被野兽撕碎,看守的要带来当作证据,所撕的不必赔还。
Se iu ĝin prenos prunte de sia proksimulo, kaj ĝi estos difektita aŭ mortos dum foresto de sia mastro, tiam li devas kompensi.
「人若向邻舍借什么,所借的或受伤,或死,本主没有同在一处,借的人总要赔还;
Se ĝia mastro estis apud ĝi, tiam li ne devas kompensi. Se ĝi estis dungita, li perdis sian dungomonon.
若本主同在一处,他就不必赔还;若是雇的,也不必赔还,本是为雇价来的。」
Se iu forlogos virgulinon, kiu ne estas fianĉinigita, kaj kuŝos kun ŝi, tiam li donu al ŝi doton kaj prenu ŝin al si kiel edzinon.
「人若引诱没有受聘的处女,与她行淫,他总要交出聘礼,娶她为妻。
Se ŝia patro ne volos doni ŝin al li, tiam li pagu tiom da mono, kiom virgulinoj ordinare ricevas dote.
若女子的父亲决不肯将女子给他,他就要按处女的聘礼,交出钱来。
Sorĉistinon ne lasu vivi.
「行邪术的女人,不可容她存活。
Ĉiu, kiu kuŝis kun bruto, estu mortigita.
「凡与兽淫合的,总要把他治死。
Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita.
「祭祀别神,不单单祭祀耶和华的,那人必要灭绝。
Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
「不可亏负寄居的,也不可欺压他,因为你们在埃及地也作过寄居的。
Vidvinon kaj orfon ne premu.
不可苦待寡妇和孤儿;
Se vi ilin premos kaj ili krios al Mi, tiam Mi aŭdos ilian krion;
若是苦待他们一点,他们向我一哀求,我总要听他们的哀声,
kaj ekflamos Mia kolero, kaj Mi mortigos vin per glavo, kaj viaj edzinoj estos vidvinoj kaj viaj infanoj estos orfoj.
并要发烈怒,用刀杀你们,使你们的妻子为寡妇,儿女为孤儿。
Se vi pruntedonos monon al iu el Mia popolo, al iu malriĉulo apud vi, ne estu por li premanto, ne metu sur lin procentojn.
「我民中有贫穷人与你同住,你若借钱给他,不可如放债的向他取利。
Se vi prenos de via proksimulo veston kiel garantiaĵon, tiam antaŭ la subiro de la suno redonu ĝin al li;
你即或拿邻舍的衣服作当头,必在日落以先归还他;
ĉar ĝi estas lia sola kovro, ĝi estas la vesto por lia korpo; en kio li dormos? kaj kiam li krios al Mi, Mi aŭdos, ĉar Mi estas favorkora.
因他只有这一件当盖头,是他盖身的衣服,若是没有,他拿什么睡觉呢?他哀求我,我就应允,因为我是有恩惠的。
Potenculojn ne malbenu, kaj estron de via popolo ne insultu.
「不可毁谤 神;也不可毁谤你百姓的官长。
Vian abundon kaj sukon ne retenu; la unuenaskiton el viaj filoj vi devas doni al Mi.
「你要从你庄稼中的谷和酒醡中滴出来的酒拿来献上,不可迟延。「你要将头生的儿子归给我。
Tiel same agu kun via bovo kaj via ŝafo; sep tagojn ĝi restu kun sia patrino, en la oka tago donu ĝin al Mi.
你牛羊头生的,也要这样;七天当跟著母,第八天要归给我。
Estu por Mi sanktaj homoj; kaj viandon, disŝiritan sur la kampo, ne manĝu; al hundo ĵetu ĝin.
「你要在我面前为圣洁的人。因此,田间被野兽撕裂牲畜的肉,你们不可吃,要丢给狗吃。」