Exodus 16

Ili elmoviĝis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj venis en la dezerton Sin, kiu troviĝas inter Elim kaj Sinaj, en la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando Egipta.
以色列全会众从以琳起行,在出埃及后第二个月十五日到了以琳和西奈中间、汛的旷野。
Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj Aaron en la dezerto.
以色列全会众在旷野向摩西、亚伦发怨言,
Kaj la Izraelidoj diris al ili: Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, manĝante panon ĝissate! vi elkondukis nin en ĉi tiun dezerton, por mortigi ĉi tiun tutan komunumon per malsato.
说:「巴不得我们早死在埃及地、耶和华的手下;那时我们坐在肉锅旁边,吃得饱足。你们将我们领出来,到这旷野,是要叫这全会众都饿死啊!」
Tiam la Eternulo diris al Moseo: Jen Mi pluvigos por vi panon el la ĉielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu ĉiutage tiom, kiom ĝi bezonas por la tago, por ke Mi esploru ĝin, ĉu ĝi sekvos Mian leĝon aŭ ne.
耶和华对摩西说:「我要将粮食从天降给你们。百姓可以出去,每天收每天的分,我好试验他们遵不遵我的法度。
Sed en la sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti, kaj tiam estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas ĉiutage.
到第六天,他们要把所收进来的预备好了,比每天所收的多一倍。」
Kaj Moseo kaj Aaron diris al ĉiuj Izraelidoj: Vespere vi sciiĝos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta.
摩西、亚伦对以色列众人说:「到了晚上,你们要知道是耶和华将你们从埃及地领出来的。
Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; ĉar Li aŭdis vian murmuradon kontraŭ la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraŭ ni?
早晨,你们要看见耶和华的荣耀,因为耶和华听见你们向他所发的怨言了。我们算什么,你们竟向我们发怨言呢?」
Kaj Moseo diris: La Eternulo donos al vi vespere viandon por manĝi kaj matene panon por satiĝi; ĉar la Eternulo aŭdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraŭ Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraŭ ni estas via murmurado, sed kontraŭ la Eternulo.
摩西又说:「耶和华晚上必给你们肉吃,早晨必给你们食物得饱;因为你们向耶和华发的怨言,他都听见了。我们算什么,你们的怨言不是向我们发的,乃是向耶和华发的。」
Kaj Moseo diris al Aaron: Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj: Alproksimiĝu antaŭ la Eternulon, ĉar Li aŭdis vian murmuradon.
摩西对亚伦说:「你告诉以色列全会众说:『你们就近耶和华面前,因为他已经听见你们的怨言了。』」
Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turniĝis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo.
亚伦正对以色列全会众说话的时候,他们向旷野观看,不料,耶和华的荣光在云中显现。
Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante:
耶和华晓谕摩西说:
Mi aŭdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon: En la komenco de la vespero vi manĝos viandon, kaj matene vi satiĝos per pano, kaj vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio.
「我已经听见以色列人的怨言。你告诉他们说:『到黄昏的时候,你们要吃肉,早晨必有食物得饱,你们就知道我是耶和华─你们的 神。』」
Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso ĉirkaŭ la tendaro.
到了晚上,有鹌鹑飞来,遮满了营;早晨在营四围的地上有露水。
Kiam la tavolo da roso forleviĝis, tiam montriĝis, ke sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata, senŝela, delikata kiel prujno sur la tero.
露水上升之后,不料,野地面上有如白霜的小圆物。
Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj: Kio ĝi estas? ĉar ili ne sciis, kio ĝi estas. Kaj Moseo diris al ili: Ĝi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por manĝi.
以色列人看见,不知道是什么,就彼此对问说:「这是什么呢?」摩西对他们说:「这就是耶和华给你们吃的食物。
Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo: Kolektu ĝin ĉiu en tia kvanto, kiom li bezonas por manĝi; prenu po unu omero por ĉiu kapo, laŭ la nombro de viaj animoj, kiujn ĉiu havas en sia tendo.
耶和华所吩咐的是这样:你们要按著各人的饭量,为帐棚里的人,按著人数收起来,各拿一俄梅珥。」
Kaj tiel faris la Izraelidoj, kaj ili kolektis, unu pli, alia malpli.
以色列人就这样行;有多收的,有少收的。
Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon; ĉiu kolektis tiom, kiom li povis manĝi.
及至用俄梅珥量一量,多收的也没有余,少收的也没有缺;各人按著自己的饭量收取。
Kaj Moseo diris al ili: Neniu restigu iom el ĝi ĝis la mateno.
摩西对他们说:「所收的,不许什么人留到早晨。」
Sed ili ne obeis Moseon, kaj kelkaj restigis iom el ĝi ĝis la mateno; kaj aperis en ĝi vermoj, kaj ĝi malbonodoriĝis; kaj Moseo ekkoleris ilin.
然而他们不听摩西的话,内中有留到早晨的,就生虫变臭了;摩西便向他们发怒。
Ili kolektadis ĝin ĉiumatene, ĉiu tiom, kiom li bezonis por manĝi; kaj kiam la suno fariĝis pli varma, tio fandiĝadis.
他们每日早晨,按著各人的饭量收取,日头一发热,就消化了。
Kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da pano, po du omeroj por ĉiu; kaj ĉiuj ĉefoj de la komunumo venis kaj diris tion al Moseo.
到第六天,他们收了双倍的食物,每人两俄梅珥。会众的官长来告诉摩西;
Kaj li diris al ili: Jen estas, kion diris la Eternulo: ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaŭ; kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru; sed ĉion superfluan formetu, por ke ĝi estu konservata ĝis la mateno.
摩西对他们说:「耶和华这样说:『明天是圣安息日,是向耶和华守的圣安息日。你们要烤的就烤了,要煮的就煮了,所剩下的都留到早晨。』」
Kaj ili formetis ĝin ĝis la mateno, kiel ordonis Moseo, kaj ĝi ne malbonodoriĝis, kaj vermoj ne aperis en ĝi.
他们就照摩西的吩咐留到早晨,也不臭,里头也没有虫子。
Kaj Moseo diris: Manĝu ĝin hodiaŭ, ĉar hodiaŭ estas sabato de la Eternulo; hodiaŭ vi ne trovos ĝin sur la kampo.
摩西说:「你们今天吃这个吧!因为今天是向耶和华守的安息日;你们在田野必找不著了。
Dum ses tagoj kolektu ĝin, sed la sepa tago estas sabato, en tiu tago ĝi ne troviĝos.
六天可以收取,第七天乃是安息日,那一天必没有了。」
En la sepa tago eliris kelkaj el la popolo, por kolekti, sed ili ne trovis.
第七天,百姓中有人出去收,什么也找不著。
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ĝis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian instruon?
耶和华对摩西说:「你们不肯守我的诫命和律法,要到几时呢?
Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu ĉiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago.
你们看!耶和华既将安息日赐给你们,所以第六天他赐给你们两天的食物,第七天各人要住在自己的地方,不许什么人出去。」
Kaj la popolo ripozis en la sepa tago.
于是百姓第七天安息了。
Kaj la domo de Izrael donis al ĝi la nomon manao; ĝi estis kiel la semo de koriandro, blanka, kaj ĝia gusto estis kiel blankpaneto kun mielo.
这食物,以色列家叫吗哪;样子像芫荽子,颜色是白的,滋味如同搀蜜的薄饼。
Kaj Moseo diris: Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo: Plenigu per ĝi omeron, ke ĝi estu konservata en viaj generacioj, por ke oni vidu la panon, kiun Mi manĝigis al vi en la dezerto, kiam Mi elkondukis vin el la lando Egipta.
摩西说:「耶和华所吩咐的是这样:『要将一满俄梅珥吗哪留到世世代代,使后人可以看见我当日将你们领出埃及地,在旷野所给你们吃的食物。』」
Kaj Moseo diris al Aaron: Prenu unu vazon kaj enmetu tien plenan omeron da manao kaj starigu ĝin antaŭ la Eternulo, por ke ĝi estu konservata en viaj generacioj.
摩西对亚伦说:「你拿一个罐子,盛一满俄梅珥吗哪,存在耶和华面前,要留到世世代代。」
Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, Aaron starigis ĝin antaŭ la Atesto, por konserviĝi.
耶和华怎么吩咐摩西,亚伦就怎么行,把吗哪放在法柜前存留。
Kaj la Izraelidoj manĝis la manaon dum kvardek jaroj, ĝis ili venis en landon loĝeblan; la manaon ili manĝis, ĝis ili venis al la limo de la lando Kanaana.
以色列人吃吗哪共四十年,直到进了有人居住之地,就是迦南的境界。
Kaj omero estas dekono de efo.
(俄梅珥就是伊法十分之一。)