Esther 6

En tiu nokto la reĝo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memoraĵan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antaŭ la reĝo.
那夜王睡不著觉,就吩咐人取历史来,念给他听。
Kaj tie troviĝis skribite, kiel Mordeĥaj raportis pri Bigtan kaj Tereŝ, la du reĝaj korteganoj el la sojlogardistoj, kiuj intencis meti manon sur la reĝon Aĥaŝveroŝ.
正遇见书上写著说:王的太监中有两个守门的,辟探和提列,想要下手害亚哈随鲁王,末底改将这事告诉王后。
Tiam la reĝo diris: Kian honoron kaj distingon oni faris pro tio al Mordeĥaj? Kaj la junuloj servistoj de la reĝo respondis: Nenio estas farita al li.
王说:「末底改行了这事,赐他什么尊荣爵位没有?」伺候王的臣仆回答说:「没有赐他什么。」
La reĝo diris: Kiu estas sur la korto? Dume Haman estis veninta sur la eksteran korton de la reĝa domo, por diri al la reĝo, ke oni pendigu Mordeĥajon sur la arbo, kiun li pretigis por li.
王说:「谁在院子里?」(那时哈曼正进王宫的外院,要求王将末底改挂在他所预备的木架上。)
La junuloj de la reĝo diris al li: Jen Haman staras sur la korto. Kaj la reĝo diris: Li eniru.
臣仆说:「哈曼站在院内。」王说:「叫他进来。」
Haman eniris. Kaj la reĝo diris al li: Kion oni faru al tiu homo, kiun la reĝo deziras honori? Haman pensis en sia koro: Al kiu la reĝo povas deziri fari honoron krom mi?
哈曼就进去。王问他说:「王所喜悦尊荣的人,当如何待他呢?」哈曼心里说:「王所喜悦尊荣的,不是我是谁呢?」
Kaj Haman diris al la reĝo: Se al iu la reĝo volas fari honoron,
哈曼就回答说:「王所喜悦尊荣的,
oni alportu reĝan veston, kiun portis sur si la reĝo, kaj ĉevalon, sur kiu rajdis la reĝo, kiam sur lian kapon estis metita la reĝa krono;
当将王常穿的朝服和戴冠的御马,
oni donu la veston kaj la ĉevalon en la manon de unu el la plej eminentaj reĝaj princoj, ke oni vestu la homon, kiun la reĝo deziras honori, kaj rajdigu lin sur la ĉevalo sur la strato de la urbo, kaj oni proklamadu antaŭ li: Tiele estas farate al la homo, kiun la reĝo volas honori.
都交给王极尊贵的一个大臣,命他将衣服给王所喜悦尊荣的人穿上,使他骑上马,走遍城里的街市,在他面前宣告说:王所喜悦尊荣的人,就如此待他。」
Tiam la reĝo diris al Haman: Rapide prenu la veston kaj la ĉevalon, kiel vi diris, kaj agu tiel kun la Judo Mordeĥaj, kiu sidas ĉe la pordego de la reĝo; mankigu nenion el ĉio, kion vi diris.
王对哈曼说:「你速速将这衣服和马,照你所说的,向坐在朝门的犹大人末底改去行。凡你所说的,一样不可缺。」
Haman prenis la veston kaj la ĉevalon, kaj vestis Mordeĥajon, kaj rajdigis lin tra la strato de la urbo, kaj proklamadis antaŭ li: Tiele estas farate al la homo, kiun la reĝo volas honori.
于是哈曼将朝服给末底改穿上,使他骑上马,走遍城里的街市,在他面前宣告说:「王所喜悦尊荣的人,就如此待他。」
Poste Mordeĥaj revenis al la pordego de la reĝo; kaj Haman rapidis hejmen, malĝoja kaj kun kovrita kapo.
末底改仍回到朝门,哈曼却忧忧闷闷地蒙著头,急忙回家去了,
Haman rakontis al sia edzino Zereŝ kaj al ĉiuj siaj amikoj ĉion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj saĝuloj kaj lia edzino Zereŝ: Se el la gento de la Judoj estas Mordeĥaj, antaŭ kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraŭ li, sed vi plue falos antaŭ li.
将所遇的一切事详细说给他的妻细利斯和他的众朋友听。他的智慧人和他的妻细利斯对他说:「你在末底改面前始而败落,他如果是犹大人,你必不能胜他,终必在他面前败落。」
Dum ili ankoraŭ parolis kun li, venis la eŭnukoj de la reĝo kaj rapidigis Hamanon iri al la festeno, kiun pretigis Ester.
他们还与哈曼说话的时候,王的太监来催哈曼快去赴以斯帖所预备的筵席。