Ecclesiastes 3

Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno;
凡事都有定期,天下万务都有定时。
estas tempo por naskiĝi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elŝiri la plantitaĵon;
生有时,死有时;栽种有时,拔出所栽种的也有时;
estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui;
杀戮有时,医治有时;拆毁有时,建造有时;
estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por danci;
哭有时,笑有时;哀恸有时,跳舞有时;
estas tempo por disĵeti ŝtonojn, kaj tempo por kolekti ŝtonojn; estas tempo por ĉirkaŭbraki, kaj tempo por foriri de ĉirkaŭbrakado;
抛掷石头有时,堆聚石头有时;怀抱有时,不怀抱有时;
estas tempo por serĉi, kaj tempo por perdi; estas tempo por konservi, kaj tempo por forĵeti;
寻找有时,失落有时;保守有时,舍弃有时;
estas tempo por disŝiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli;
撕裂有时,缝补有时;静默有时,言语有时;
estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
喜爱有时,恨恶有时;争战有时,和好有时。
Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?
这样看来,做事的人在他的劳碌上有什么益处呢?
Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi.
我见 神叫世人劳苦,使他们在其中受经练。
Ĉion Li kreis bela ĝiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco ĝis la fino.
 神造万物,各按其时成为美好,又将永生(原文是永远)安置在世人心里。然而 神从始至终的作为,人不能参透。
Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom ĝoji kaj fari bonon en sia vivo.
我知道世人,莫强如终身喜乐行善;
Kaj se homo manĝas kaj trinkas kaj ĝuas bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio.
并且人人吃喝,在他一切劳碌中享福,这也是 神的恩赐。
Mi scias, ke ĉio, kion faras Dio, restas eterne; al ĝi oni nenion povas aldoni, kaj de ĝi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu.
我知道 神一切所做的都必永存;无所增添,无所减少。 神这样行,是要人在他面前存敬畏的心。
Kio fariĝis, tio ekzistas de longe; kaj kio estas fariĝonta, tio antaŭ longe jam estis, kaj Dio revokas pasintaĵon.
现今的事早先就有了,将来的事早已也有了,并且 神使已过的事重新再来(或译:并且 神再寻回已过的事)。
Ankoraŭ mi vidis sub la suno: en la loko de juĝo, ke tie estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico.
我又见日光之下,在审判之处有奸恶,在公义之处也有奸恶。
Mi diris en mia koro: Piulon kaj malpiulon juĝos Dio; ĉar estas tempo por ĉiu afero, kaj por ĉio, kio fariĝas tie.
我心里说, 神必审判义人和恶人;因为在那里,各样事务,一切工作,都有定时。
Mi diris en mia koro: Ĉi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem.
我心里说,这乃为世人的缘故,是 神要试验他们,使他们觉得自己不过像兽一样。
Ĉar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala: kiel ĉi tiuj mortas, tiel mortas ankaŭ tiuj, kaj sama spirito estas en ĉiuj; kaj supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas, ĉar ĉio estas vantaĵo.
因为世人遭遇的,兽也遭遇,所遭遇的都是一样:这个怎样死,那个也怎样死,气息都是一样。人不能强于兽,都是虚空。
Ĉiuj iras al unu loko: ĉiuj fariĝis el polvo, kaj ĉiuj refariĝos polvo.
都归一处,都是出于尘土,也都归于尘土。
Kiu scias, ĉu la spirito de homidoj leviĝas supren, kaj ĉu la spirito de bruto malleviĝas malsupren en la teron?
谁知道人的灵是往上升,兽的魂是下入地呢?
Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke homo ĝuu plezuron de siaj faroj, ĉar tia estas lia sorto; ĉar kiu alkondukos lin, por vidi, kio estas post li?
故此,我见人莫强如在他经营的事上喜乐,因为这是他的分。他身后的事谁能使他回来得见呢?