Deuteronomy 9

Aŭskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn ĝis la ĉielo,
「以色列啊,你当听!你今日要过约旦河,进去赶出比你强大的国民,得著广大坚固、高得顶天的城邑。
popolon grandan kaj altkreskan, la Anakidojn, kiujn vi konas, kaj pri kiuj vi aŭdis: Kiu povas kontraŭstari al la filoj de Anak?
那民是亚衲族的人,又大又高,是你所知道的;也曾听见有人指著他们说:『谁能在亚衲族人面前站立得住呢?』
Sciu do nun, ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaŭ vi, kiel fajro konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos ilin antaŭ vi, kaj vi forpelos ilin kaj pereigos ilin rapide, kiel la Eternulo diris al vi.
你今日当知道,耶和华─你的 神在你前面过去,如同烈火,要灭绝他们,将他们制伏在你面前。这样,你就要照耶和华所说的赶出他们,使他们速速灭亡。
Ne diru en via koro, kiam la Eternulo, via Dio, forpelos ilin de antaŭ vi: Pro mia virteco la Eternulo venigis min por ekposedi ĉi tiun landon; pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la Eternulo forpelas ilin de antaŭ vi.
「耶和华─你的 神将这些国民从你面前撵出以后,你心里不可说:『耶和华将我领进来得这地是因我的义。』其实,耶和华将他们从你面前赶出去是因他们的恶。
Ne pro via virteco kaj pro la honesteco de via koro vi venas por ekposedi ilian landon; sed pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi, kaj por plenumi tion, kion la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.
你进去得他们的地,并不是因你的义,也不是因你心里正直,乃是因这些国民的恶,耶和华─你的 神将他们从你面前赶出去,又因耶和华要坚定他向你列祖亚伯拉罕、以撒、雅各起誓所应许的话。
Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi ĝin; ĉar vi estas popolo malmolnuka.
「你当知道,耶和华─你 神将这美地赐你为业,并不是因你的义;你本是硬著颈项的百姓。
Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta, ĝis via veno al ĉi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo.
你当记念不忘,你在旷野怎样惹耶和华─你 神发怒。自从你出了埃及地的那日,直到你们来到这地方,你们时常悖逆耶和华。
Kaj ĉe Ĥoreb vi incitis la Eternulon, kaj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi tiel, ke Li volis ekstermi vin.
你们在何烈山又惹耶和华发怒;他恼怒你们,要灭绝你们。
Kiam mi supreniris sur la monton, por preni la ŝtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi, kaj mi restis sur la monto kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, panon mi ne manĝis kaj akvon mi ne trinkis:
我上了山,要领受两块石版,就是耶和华与你们立约的版。那时我在山上住了四十昼夜,没有吃饭,也没有喝水。
tiam la Eternulo donis al mi la du ŝtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili estis ĉiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el meze de fajro en la tago de kunveno.
耶和华把那两块石版交给我,是 神用指头写的。版上所写的是照耶和华在大会的日子、在山上、从火中对你们所说的一切话。
Kaj tio estis post la paso de kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, ke la Eternulo donis al mi la du ŝtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo.
过了四十昼夜,耶和华把那两块石版,就是约版,交给我。
Kaj la Eternulo diris al mi: Leviĝu, rapide iru malsupren de ĉi tie, ĉar malmoraliĝis via popolo, kiun vi elkondukis el Egiptujo; rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili: ili faris al si fanditan idolon.
对我说:『你起来,赶快下去!因为你从埃及领出来的百姓已经败坏了自己;他们快快的偏离了我所吩咐的道,为自己铸成了偶像。』
Kaj la Eternulo diris al mi jene: Mi vidas ĉi tiun popolon, Mi vidas, ke ĝi estas popolo malmolnuka;
「耶和华又对我说:『我看这百姓是硬著颈项的百姓。
lasu Min, Mi ekstermos ilin, kaj Mi forviŝos ilian nomon el sub la ĉielo, kaj Mi faros el vi popolon pli fortan kaj pli grandnombran ol ili.
你且由著我,我要灭绝他们,将他们的名从天下涂抹,使你的后裔比他们成为更大更强的国。』
Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj la monto brulis per fajro; kaj la du tabeloj de la interligo estis en miaj du manoj.
于是我转身下山,山被火烧著,两块约版在我两手之中。
Kaj mi vidis, ke vi pekis kontraŭ la Eternulo, via Dio, vi faris al vi fanditan bovidon, vi rapide forflankiĝis de la vojo, kiun la Eternulo ordonis al vi;
我一看见你们得罪了耶和华─你们的 神,铸成了牛犊,快快的偏离了耶和华所吩咐你们的道,
kaj mi prenis la du tabelojn kaj forĵetis ilin el miaj ambaŭ manoj kaj disrompis ilin antaŭ viaj okuloj.
我就把那两块版从我手中扔下去,在你们眼前摔碎了。
Kaj mi ĵetis min antaŭ la Eternulo, kiel antaŭe, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj mi panon ne manĝis kaj akvon ne trinkis, pro ĉiuj viaj pekoj, kiujn vi pekis, farante malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin;
因你们所犯的一切罪,行了耶和华眼中看为恶的事,惹他发怒,我就像从前俯伏在耶和华面前四十昼夜,没有吃饭,也没有喝水。
ĉar mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi, dezirante ekstermi vin. Kaj la Eternulo aŭskultis min ankaŭ ĉi tiun fojon.
我因耶和华向你们大发烈怒,要灭绝你们,就甚害怕;但那次耶和华又应允了我。
Ankaŭ kontraŭ Aaron la Eternulo tre ekkoleris kaj volis ekstermi lin; sed mi preĝis ankaŭ por Aaron en tiu tempo.
耶和华也向亚伦甚是发怒,要灭绝他;那时我又为亚伦祈祷。
Kaj vian pekon, kiun vi faris, la bovidon, mi prenis kaj forbruligis ĝin per fajro kaj disbatis ĝin, disfrakasante tiel, ke ĝi fariĝis malgrandpeca kiel polvo, kaj mi ĵetis ĝian polvon en la torenton, kiu defluas de la monto.
我把那叫你们犯罪所铸的牛犊用火焚烧,又捣碎磨得很细,以至细如灰尘,我就把这灰尘撒在从山上流下来的溪水中。
Ankaŭ en Tabera kaj en Masa kaj en Kibrot-Hataava vi kolerigis la Eternulon.
「你们在他备拉、玛撒、基博罗‧哈他瓦又惹耶和华发怒。
Kaj kiam la Eternulo sendis vin el Kadeŝ-Barnea, dirante: Iru kaj ekposedu la landon, kiun Mi donas al vi; tiam vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio, kaj vi ne kredis al Li kaj ne aŭskultis Lian voĉon.
耶和华打发你们离开加低斯‧巴尼亚,说:『你们上去得我所赐给你们的地。』那时你们违背了耶和华─你们 神的命令,不信服他,不听从他的话。
Malobeemaj vi estis kontraŭ la Eternulo de la tago, kiam mi ekkonis vin.
自从我认识你们以来,你们常常悖逆耶和华。
Mi do kuŝis antaŭ la Eternulo dum la kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kiujn mi kuŝis; ĉar la Eternulo intencis ekstermi vin.
「我因耶和华说要灭绝你们,就在耶和华面前照旧俯伏四十昼夜。
Kaj mi preĝis al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro, ho Eternulo, ne pereigu Vian popolon kaj Vian posedaĵon, kiun Vi liberigis per Via grandeco kaj kiun Vi elkondukis el Egiptujo per forta mano.
我祈祷耶和华说:『主耶和华啊,求你不要灭绝你的百姓。他们是你的产业,是你用大力救赎的,用大能从埃及领出来的。
Rememoru Viajn servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne atentu la obstinecon de ĉi tiu popolo nek ĝian malvirtecon nek ĝiajn pekojn;
求你记念你的仆人亚伯拉罕、以撒、雅各,不要想念这百姓的顽梗、邪恶、罪过,
por ke ne diru la loĝantoj de tiu lando, el kiu Vi elkondukis nin: Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin en la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto.
免得你领我们出来的那地之人说,耶和华因为不能将这百姓领进他所应许之地,又因恨他们,所以领他们出去,要在旷野杀他们。
Kaj ili estas ja Via popolo kaj Via posedaĵo, kiun Vi elkondukis per Via granda forto kaj per Via etendita brako.
其实他们是你的百姓,你的产业,是你用大能和伸出来的膀臂领出来的。』」