Deuteronomy 6

Kaj jen estas la ordonoj, la leĝoj, kaj la reguloj, kiujn la Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin;
「这是耶和华─你们 神所吩咐教训你们的诫命、律例、典章,使你们在所要过去得为业的地上遵行,
por ke vi timu la Eternulon, vian Dion, observante ĉiujn Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi, vi kaj via filo kaj la filo de via filo, dum via tuta vivo, por ke vi longe vivu.
好叫你和你子子孙孙一生敬畏耶和华─你的 神,谨守他的一切律例诫命,就是我所吩咐你的,使你的日子得以长久。
Aŭskultu do, Izrael, kaj observu, ke vi plenumu, por ke estu al vi bone, kaj por ke vi tre multiĝu, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj, en la lando, en kiu fluas lakto kaj mielo.
以色列啊,你要听,要谨守遵行,使你可以在那流奶与蜜之地得以享福,人数极其增多,正如耶和华─你列祖的 神所应许你的。
Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola.
「以色列啊,你要听!耶和华─我们 神是独一的主。
Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.
你要尽心、尽性、尽力爱耶和华─你的 神。
Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro;
我今日所吩咐你的话都要记在心上,
kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas;
也要殷勤教训你的儿女。无论你坐在家里,行在路上,躺下,起来,都要谈论。
kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj;
也要系在手上为记号,戴在额上为经文;
kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.
又要写在你房屋的门框上,并你的城门上。」
Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne konstruis,
「耶和华─你的 神领你进他向你列祖亚伯拉罕、以撒、雅各起誓应许给你的地。那里有城邑,又大又美,非你所建造的;
kaj domojn plenajn de ĉia bonaĵo, kiujn vi ne plenigis, kaj putojn, elhakitajn en ŝtono, kiujn vi ne elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi manĝos kaj estos sata:
有房屋,装满各样美物,非你所装满的;有凿成的水井,非你所凿成的;还有葡萄园、橄榄园,非你所栽种的;你吃了而且饱足。
tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
那时你要谨慎,免得你忘记将你从埃及地、为奴之家领出来的耶和华。
La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia nomo ĵuru.
你要敬畏耶和华─你的 神,事奉他,指著他的名起誓。
Ne sekvu aliajn diojn el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi;
不可随从别神,就是你们四围国民的神;
ĉar la Eternulo, via Dio inter vi, estas Dio severa; povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraŭ vin, kaj Li ekstermos vin de sur la tero.
因为在你们中间的耶和华─你 神是忌邪的 神,惟恐耶和华─你 神的怒气向你发作,就把你从地上除灭。
Ne provu la Eternulon, vian Dion, kiel vi provis Lin en Masa.
「你们不可试探耶和华─你们的 神,像你们在玛撒那样试探他。
Precize observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj Liajn atestojn kaj Liajn leĝojn, kiujn Li ordonis al vi.
要留意遵守耶和华─你们 神所吩咐的诫命、法度、律例。
Kaj faru juston kaj bonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, por ke estu bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la bonan landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj;
耶和华眼中看为正、看为善的,你都要遵行,使你可以享福,并可以进去得耶和华向你列祖起誓应许的那美地,
por ke Li forpelu ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kiel la Eternulo diris.
照耶和华所说的,从你面前撵出你的一切仇敌。
Se via filo vin demandos morgaŭ: Kion signifas la atestoj kaj leĝoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis al vi?
「日后,你的儿子问你说:『耶和华─我们 神吩咐你们的这些法度、律例、典章是什么意思呢?』
tiam diru al via filo: Ni estis sklavoj al Faraono en Egiptujo, sed la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano;
你就告诉你的儿子说:『我们在埃及作过法老的奴仆;耶和华用大能的手将我们从埃及领出来,
kaj la Eternulo aperigis signojn kaj miraklojn grandajn kaj suferigajn en Egiptujo, sur Faraono kaj sur lia tuta domo, antaŭ niaj okuloj;
在我们眼前,将重大可怕的神迹奇事施行在埃及地和法老并他全家的身上,
kaj nin Li elkondukis el tie, por venigi nin kaj doni al ni la landon, pri kiu Li ĵuris al niaj patroj.
将我们从那里领出来,要领我们进入他向我们列祖起誓应许之地,把这地赐给我们。
Kaj la Eternulo ordonis al ni plenumi ĉiujn ĉi tiujn leĝojn, timi la Eternulon, nian Dion, por ke estu al ni bone ĉiam, por konservi al ni la vivon, kiel en la nuna tago.
耶和华又吩咐我们遵行这一切律例,要敬畏耶和华─我们的 神,使我们常得好处,蒙他保全我们的生命,像今日一样。
Kaj tio estos nia justeco, se ni observos plenumi ĉi tiun tutan ordonon antaŭ la Eternulo, nia Dio, kiel Li ordonis al ni.
我们若照耶和华─我们 神所吩咐的一切诫命谨守遵行,这就是我们的义了。』」