Deuteronomy 5

Kaj Moseo kunvokis ĉiujn Izraelidojn, kaj diris al ili: Aŭskultu, ho Izrael, la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi diras en viajn orelojn hodiaŭ, kaj lernu ilin kaj observu plenumi ilin.
摩西将以色列众人召了来,对他们说:「以色列人哪,我今日晓谕你们的律例典章,你们要听,可以学习,谨守遵行。
La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur Ĥoreb.
耶和华─我们的 神在何烈山与我们立约。
Ne kun niaj patroj la Eternulo faris tiun interligon, sed kun ni, kun ni, kiuj nun ĉi tie ĉiuj vivas.
这约不是与我们列祖立的,乃是与我们今日在这里存活之人立的。
Vizaĝon kontraŭ vizaĝo la Eternulo parolis kun vi sur la monto el meze de la fajro;
耶和华在山上,从火中,面对面与你们说话─
mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por transdiri al vi la vorton de la Eternulo, ĉar vi timis la fajron kaj ne supreniris sur la monton. Kaj Li diris:
那时我站在耶和华和你们中间,要将耶和华的话传给你们;因为你们惧怕那火,没有上山─说:
Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
「『我是耶和华─你的 神,曾将你从埃及地为奴之家领出来。
Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
「『除了我以外,你不可有别的神。
Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero;
「『不可为自己雕刻偶像,也不可做什么形像,彷彿上天、下地和地底下、水中的百物。
ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj,
不可跪拜那些像,也不可事奉他,因为我耶和华─你的 神是忌邪的 神。恨我的,我必追讨他的罪,自父及子,直到三、四代;
kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
爱我、守我诫命的,我必向他们发慈爱,直到千代。
Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
「『不可妄称耶和华─你 神的名;因为妄称耶和华名的,耶和华必不以他为无罪。
Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.
「『当照耶和华─你 神所吩咐的守安息日为圣日。
Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn;
六日要劳碌做你一切的工,
sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi.
但第七日是向耶和华─你 神当守的安息日。这一日,你和你的儿女、仆婢、牛、驴、牲畜,并在你城里寄居的客旅,无论何工都不可做,使你的仆婢可以和你一样安息。
Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan.
你也要记念你在埃及地作过奴仆;耶和华─你 神用大能的手和伸出来的膀臂将你从那里领出来。因此,耶和华─你的 神吩咐你守安息日。
Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
「『当照耶和华─你 神所吩咐的孝敬父母,使你得福,并使你的日子在耶和华─你 神所赐你的地上得以长久。
Ne mortigu.
「『不可杀人。
Kaj ne adultu.
「『不可奸淫。
Kaj ne ŝtelu.
「『不可偷盗。
Kaj ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
「『不可作假见证陷害人。
Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.
「『不可贪恋人的妻子;也不可贪图人的房屋、田地、仆婢、牛、驴,并他一切所有的。』
Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per voĉo laŭta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du ŝtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi.
「这些话是耶和华在山上,从火中、云中、幽暗中,大声晓谕你们全会众的;此外并没有添别的话。他就把这话写在两块石版上,交给我了。」
Kaj kiam vi aŭdis la voĉon el la mallumo, dum la monto brulis per fajro, tiam vi aliris al mi, ĉiuj viaj tribestroj kaj plejaĝuloj;
「那时,火焰烧山,你们听见从黑暗中出来的声音;你们支派中所有的首领和长老都来就近我,
kaj vi diris: Jen la Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian majeston kaj Sian grandecon, kaj Lian voĉon ni aŭdis el meze de la fajro; en tiu tago ni vidis, ke parolas Dio al homo, kaj ĉi tiu restas vivanta.
说:『看哪,耶和华─我们 神将他的荣光和他的大能显给我们看,我们又听见他的声音从火中出来。今日我们得见 神与人说话,人还存活。
Sed nun por kio ni mortu? nin ja formanĝos ĉi tiu granda fajro; se ni plue aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio, ni mortos.
现在这大火将要烧灭我们,我们何必冒死呢?若再听见耶和华─我们 神的声音就必死亡。
Ĉar kie ekzistas ia karno, kiu aŭdis la voĉon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj restis vivanta?
凡属血气的,曾有何人听见永生 神的声音从火中出来,像我们听见还能存活呢?
Alproksimiĝu vi, kaj aŭskultu ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio, kaj ni aŭskultos kaj ni plenumos.
求你近前去,听耶和华─我们 神所要说的一切话,将他对你说的话都传给我们,我们就听从遵行。』
Kaj la Eternulo aŭdis la voĉon de viaj vortoj, kiam vi parolis al mi; kaj la Eternulo diris al mi: Mi aŭdis la voĉon de la vortoj de ĉi tiu popolo, kiujn ili diris al vi; bona estas ĉio, kion ili diris.
「你们对我说的话,耶和华都听见了。耶和华对我说:『这百姓的话,我听见了;他们所说的都是。
Ho, se ilia koro restus ĉe ili tia, ke ili timu Min kaj observu ĉiujn Miajn ordonojn ĉiutempe, por ke estu bone al ili kaj al iliaj filoj eterne!
惟愿他们存这样的心敬畏我,常遵守我的一切诫命,使他们和他们的子孙永远得福。
Iru, diru al ili: Reiru en viajn tendojn.
你去对他们说:你们回帐棚去吧!
Kaj vi ĉi tie restu kun Mi, kaj Mi eldiros al vi ĉiujn ordonojn kaj leĝojn kaj regulojn, kiujn vi instruos al ili, por ke ili plenumadu ilin en la lando, kiun Mi donas al ili kiel posedaĵon.
至于你,可以站在我这里,我要将一切诫命、律例、典章传给你;你要教训他们,使他们在我赐他们为业的地上遵行。』
Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankiĝu dekstren, nek maldekstren.
所以,你们要照耶和华─你们 神所吩咐的谨守遵行,不可偏离左右。
Laŭ tiu tuta vojo, kiun ordonis al vi la Eternulo, via Dio, iradu, por ke vi vivu kaj por ke estu bone al vi, kaj por ke longe daŭru via restado en la lando, kiun vi ekposedos.
耶和华─你们 神所吩咐你们行的,你们都要去行,使你们可以存活得福,并使你们的日子在所要承受的地上得以长久。」