Deuteronomy 22

Kiam vi vidos, ke bovo de via frato aŭ lia ŝafo erarvagas, ne forturnu vin de ili, sed rekonduku ilin al via frato.
「你若看见弟兄的牛或羊失迷了路,不可佯为不见,总要把牠牵回来交给你的弟兄。
Se via frato ne estas proksime de vi aŭ se vi lin ne konas, tiam enpelu ilin en vian domon, kaj ili estu ĉe vi, ĝis via frato ilin serĉos, kaj tiam redonu ilin al li.
你弟兄若离你远,或是你不认识他,就要牵到你家去,留在你那里,等你弟兄来寻找就还给他。
Tiel same agu kun lia azeno, tiel same agu kun lia vesto, kaj tiel same agu kun ĉia perditaĵo de via frato, kun ĉio, kio estos perdita de li kaj kion vi trovos: vi ne devas forturni vin.
你的弟兄无论失落什么,或是驴,或是衣服,你若遇见,都要这样行,不可佯为不见。
Kiam vi vidos, ke azeno de via frato aŭ lia bovo falis sur la vojo, ne forturnu vin de ili; levu ilin kune kun li.
你若看见弟兄的牛或驴跌倒在路上,不可佯为不见,总要帮助他拉起来。
Ne devas esti apartenaĵo de viro sur virino, kaj viro ne surmetu sur sin veston de virino; ĉar abomenaĵo por la Eternulo, via Dio, estas ĉiu, kiu faras tion.
「妇女不可穿戴男子所穿戴的,男子也不可穿妇女的衣服,因为这样行都是耶和华─你 神所憎恶的。
Se vi trovos neston de birdo antaŭ vi sur la vojo, sur iu arbo aŭ sur la tero, kun birdidoj aŭ kun ovoj, kaj la patrino sidas sur la birdidoj aŭ sur la ovoj, ne prenu la patrinon kune kun la idoj;
「你若路上遇见鸟窝,或在树上或在地上,里头有雏或有蛋,母鸟伏在雏上或在蛋上,你不可连母带雏一并取去。
la patrinon forliberigu, kaj la idojn vi povas preni al vi; por ke estu al vi bone kaj por ke vi longe vivu.
总要放母,只可取雏,这样你就可以享福,日子得以长久。
Kiam vi konstruos novan domon, faru balustradon ĉirkaŭ via tegmento, por ke vi ne venigu sangon sur vian domon, se iu defalos de ĝi.
「你若建造房屋,要在房上的四围安栏杆,免得有人从房上掉下来,流血的罪就归于你家。
Ne prisemu vian vinberĝardenon per miksospecaj semoj, por ke ne malbeniĝu la tuta rikolto, la semo, kiun vi semis, kaj la fruktoj de la vinberĝardeno.
「不可把两样种子种在你的葡萄园里,免得你撒种所结的和葡萄园的果子都要充公。
Ne plugu per bovo kaj azeno kune.
不可并用牛、驴耕地。
Ne surmetu sur vin miksospecan veston el lano kaj lino kune.
不可穿羊毛、细麻两样搀杂料做的衣服。
Kvastojn faru al vi sur la kvar anguloj de via kovrilo, per kiu vi vin kovras.
「你要在所披的外衣上四围做䍁子。」
Se iu prenos edzinon kaj envenos al ŝi kaj ekmalamos ŝin,
「人若娶妻,与她同房之后恨恶她,
kaj li akuzos ŝin kalumnie kaj kurigos pri ŝi malbonon famon, kaj diros: Ĉi tiun virinon mi prenis, kaj mi alproksimiĝis al ŝi kaj ne trovis ĉe ŝi virgecon:
信口说她,将丑名加在她身上,说:『我娶了这女子,与她同房,见她没有贞洁的凭据』;
tiam la patro de la junulino kaj ŝia patrino prenu kaj elportu la signojn de virgeco de la junulino al la plejaĝuloj de la urbo al la pordego;
女子的父母就要把女子贞洁的凭据拿出来,带到本城门长老那里。
kaj la patro de la junulino diru al la plejaĝuloj: Mian filinon mi donis al ĉi tiu viro kiel edzinon, kaj li ekmalamis ŝin;
女子的父亲要对长老说:『我将我的女儿给这人为妻,他恨恶她,
kaj jen li akuzis ŝin kalumnie, dirante: Mi ne trovis ĉe via filino virgecon; sed jen estas la signoj de virgeco de mia filino. Kaj ili etendos la veston antaŭ la plejaĝuloj de la urbo.
信口说她,说:我见你的女儿没有贞洁的凭据;其实这就是我女儿贞洁的凭据。』父母就把那布铺在本城的长老面前。
Tiam la plejaĝuloj de tiu urbo prenu la edzon kaj punu lin;
本城的长老要拿住那人,惩治他,
kaj ili kondamnu lin al punpago de cent arĝentaj moneroj, kaj ili donu tion al la patro de la junulino pro tio, ke tiu kurigis malbonan famon pri junulino Izraelida; kaj ŝi restu lia edzino, li ne povas forigi ŝin de si dum sia tuta vivo.
并要罚他一百舍客勒银子,给女子的父亲,因为他将丑名加在以色列的一个处女身上。女子仍作他的妻,终身不可休她。
Sed se tiu afero estos vera kaj ne troviĝos signoj de virgeco ĉe la junulino:
但这事若是真的,女子没有贞洁的凭据,
tiam oni alkonduku la junulinon al la pordo de ŝia patro, kaj la loĝantoj de ŝia urbo priĵetu ŝin per ŝtonoj, ke ŝi mortu; ĉar ŝi faris malhonoraĵon en Izrael, malĉastante en la domo de sia patro. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
就要将女子带到她父家的门口,本城的人要用石头将她打死;因为她在父家行了淫乱,在以色列中做了丑事。这样,就把那恶从你们中间除掉。
Se estos trovita viro, kuŝanta kun virino edzinigita, tiam oni mortigu ambaŭ, la viron, kiu kuŝis kun la virino, kaj la virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.
「若遇见人与有丈夫的妇人行淫,就要将奸夫淫妇一并治死。这样,就把那恶从以色列中除掉。
Se juna virgulino estos fianĉigita kun viro, kaj iu renkontos ŝin en la urbo kaj kuŝos kun ŝi:
「若有处女已经许配丈夫,有人在城里遇见她,与她行淫,
tiam konduku ilin ambaŭ al la pordego de tiu urbo, kaj priĵetu ilin per ŝtonoj, ke ili mortu; la junulinon pro tio, ke ŝi ne kriis en la urbo, kaj la viron pro tio, ke li senhonorigis la edzinon de sia proksimulo. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
你们就要把这二人带到本城门,用石头打死─女子是因为虽在城里却没有喊叫;男子是因为玷污别人的妻。这样,就把那恶从你们中间除掉。
Sed se sur kampo renkontos la viro la fianĉigitan junulinon, kaj la viro ŝin kaptos kaj kuŝos kun ŝi: tiam oni mortigu sole la viron, kiu kuŝis kun ŝi;
「若有男子在田野遇见已经许配人的女子,强与她行淫,只要将那男子治死。
sed al la junulino faru nenion; la junulino ne havas mortomeritan pekon, ĉar tiu afero estas tia, kiel se iu leviĝas kontraŭ sian proksimulon kaj mortigas lin;
但不可办女子;她本没有该死的罪,这事就类乎人起来攻击邻舍,将他杀了一样。
li renkontis ja ŝin sur kampo, la fianĉigita junulino eble kriis, sed neniu ŝin savis.
因为男子是在田野遇见那已经许配人的女子,女子喊叫,并无人救她。
Se iu renkontos junulinon virgulinon ne fianĉigitan kaj kaptos ŝin kaj kuŝos kun ŝi, kaj oni ilin trovos:
「若有男子遇见没有许配人的处女,抓住她,与她行淫,被人看见,
tiam la viro, kiu kuŝis kun ŝi, donu al la patro de la junulino kvindek arĝentajn monerojn, kaj ŝi fariĝu lia edzino, pro tio, ke li senhonorigis ŝin; li ne povas forigi ŝin de si dum sia tuta vivo.
这男子就要拿五十舍客勒银子给女子的父亲;因他玷污了这女子,就要娶她为妻,终身不可休她。
Neniu prenu la edzinon de sia patro, nek malkovru la baskon de sia patro.
「人不可娶继母为妻;不可掀开他父亲的衣襟。」