Deuteronomy 15

Post paso de sep jaroj faru forlason.
「每逢七年末一年,你要施行豁免。
Jen estas la esenco de la forlaso: ĉiu kreditoro, kiu pruntedonis ion al sia proksimulo, forlasu tion, li ne postulu tion de sia proksimulo aŭ de sia frato; ĉar estas proklamita forlaso pro la Eternulo.
豁免的定例乃是这样:凡债主要把所借给邻舍的豁免了;不可向邻舍和弟兄追讨,因为耶和华的豁免年已经宣告了。
De alilandulo vi povas postuli; sed kion vi havos ĉe via frato, tion via mano forlasu.
若借给外邦人,你可以向他追讨;但借给你弟兄,无论是什么,你要松手豁免了。
Cetere ne estos ĉe vi malriĉulo (ĉar la Eternulo benos vin en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedaĵon),
你若留意听从耶和华─你 神的话,谨守遵行我今日所吩咐你这一切的命令,就必在你们中间没有穷人了(在耶和华─你 神所赐你为业的地上,耶和华必大大赐福与你。)
se vi nur obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio, por observi kaj plenumi ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ.
并入上一节
Ĉar la Eternulo, via Dio, benos vin, kiel Li diris al vi; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos; kaj vi regos super multaj popoloj, sed super vi ili ne regos.
因为耶和华─你的 神必照他所应许你的赐福与你。你必借给许多国民,却不致向他们借贷;你必管辖许多国民,他们却不能管辖你。
Se estos inter vi malriĉulo iu el viaj fratoj en iu el viaj urboj en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaŭ via frato, la malriĉulo;
「在耶和华─你 神所赐你的地上,无论那一座城里,你弟兄中若有一个穷人,你不可忍著心、揝著手不帮补你穷乏的弟兄。
sed malfermu al li vian manon, kaj pruntedonu al li laŭmezure de lia manko, kio mankos al li.
总要向他松开手,照他所缺乏的借给他,补他的不足。
Gardu vin, ke ne aperu en via koro malpia penso: Alproksimiĝas la sepa jaro, la jaro de forlaso; kaj via okulo fariĝos malfavora kontraŭ via malriĉa frato kaj vi ne donos al li, kaj li plendos pri vi al la Eternulo, kaj peko estos sur vi.
你要谨慎,不可心里起恶念,说:『第七年的豁免年快到了』,你便恶眼看你穷乏的弟兄,什么都不给他,以致他因你求告耶和华,罪便归于你了。
Donu al li, kaj ne ĉagrenu vin via koro, kiam vi donos al li; ĉar pro tio benos vin la Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj faroj kaj en ĉiu entrepreno de via mano.
你总要给他,给他的时候心里不可愁烦;因耶和华─你的 神必在你这一切所行的,并你手里所办的事上,赐福与你。
Ĉar ne mankos malriĉuloj en la lando, tial mi ordonas al vi jene: malfermu vian manon al via frato, al via senhavulo, kaj al via malriĉulo en via lando.
原来那地上的穷人永不断绝;所以我吩咐你说:『总要向你地上困苦穷乏的弟兄松开手。』」
Se vendos sin al vi via frato, Hebreo aŭ Hebreino, li servu vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en libereco.
「你弟兄中,若有一个希伯来男人或希伯来女人被卖给你,服事你六年,到第七年就要任他自由出去。
Kaj kiam vi forsendos lin de vi en libereco, ne forsendu lin kun malplenaj manoj;
你任他自由的时候,不可使他空手而去,
sed havigu al li iom el viaj brutoj kaj el via garbejo kaj el via vinpremejo; per kio benis vin la Eternulo, via Dio, tion donu al li.
要从你羊群、禾场、酒醡之中多多地给他;耶和华─你的 神怎样赐福与你,你也要照样给他。
Memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin; tial mi ordonas al vi tion hodiaŭ.
要记念你在埃及地作过奴仆,耶和华─你的 神将你救赎;因此,我今日吩咐你这件事。
Kaj se li diros al vi: Mi ne foriros de vi, ĉar mi amas vin kaj vian domon — ĉar estas al li bone ĉe vi:
他若对你说:『我不愿意离开你』,是因他爱你和你的家,且因在你那里很好,
tiam prenu alenon kaj enpiku en lian orelon kaj en la pordon, kaj li estos sklavo al vi por ĉiam. Ankaŭ kun via sklavino agu tiel.
你就要拿锥子将他的耳朵在门上刺透,他便永为你的奴仆了。你待婢女也要这样。
Tio ne ŝajnu al vi malfacila, kiam vi forsendos lin de vi en libereco; ĉar duoblan pagon de dungito li perlaboris ĉe vi dum ses jaroj; kaj la Eternulo, via Dio, benos vin en ĉio, kion vi faros.
你任他自由的时候,不可以为难事,因他服事你六年,较比雇工的工价多加一倍了。耶和华─你的 神就必在你所做的一切事上赐福与你。」
Ĉiun virseksan unuenaskiton, kiu naskiĝos al viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, dediĉu al la Eternulo, via Dio; ne laboru per la unuenaskito de via bovo, kaj ne tondu la unuenaskiton de via ŝafo.
「你牛群羊群中头生的,凡是公的,都要分别为圣,归耶和华─你的 神。牛群中头生的,不可用牠耕地;羊群中头生的,不可剪毛。
Antaŭ la Eternulo, via Dio, manĝu ĝin ĉiujare, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, vi kaj via familio;
这头生的,你和你的家属,每年要在耶和华所选择的地方,在耶和华─你 神面前吃。
sed se ĝi havos ian difekton, se ĝi estos lama aŭ blinda, aŭ se ĝi havos kian ajn malbonan difekton, tiam ne buĉu ĝin ofere al la Eternulo, via Dio.
这头生的若有什么残疾,就如瘸腿的、瞎眼的,无论有什么恶残疾,都不可献给耶和华─你的 神;
Sed inter viaj pordegoj vi povas ĝin manĝi, malpurulo kaj purulo egale, kiel gazelon kaj cervon.
可以在你城里吃;洁净人与不洁净人都可以吃,就如吃羚羊与鹿一般。
Nur ĝian sangon ne manĝu; sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon.
只是不可吃牠的血;要倒在地上,如同倒水一样。」